PMEG 2023

44. Gramatika vortareto

PMEG uzas netradiciajn gramatikajn esprimojn. La sekva listo enhavas mallongajn klarigojn de ili. Iuj gramatikaj esprimoj de PMEG estas tamen tiel memklarigaj, ke ne estas necese ilin listigi ĉi tie. La tradiciaj vortoj, kiuj menciiĝas en la klarigoj, estas laŭ PAG. Rimarku, ke la PMEG-aj esprimoj ne ĉiam estas precize samsignifaj kiel la respondaj vortoj de PAG. Se vin interesas, kial PMEG uzas netradiciajn gramatikajn terminojn, legu la aldonon “Pri la gramatikaj terminoj en PMEG.

afikso Radiko, kiu estas uzata precipe por fari kunmetitajn vortojn. Afiksoj, kiujn oni metas post aliaj radikoj, nomiĝas sufiksoj (= postafiksoj). Afiksoj, kiujn oni metas antaŭ aliaj radikoj, nomiĝas prefiksoj (= antaŭafiksoj).
aktivo La ordinara speco de frazo, en kiu la subjekto estas tiu, kiu faras la agon de la ĉefverbo. Vidu ankaŭ pasivo.
alvoko Frazrolo, kiu montras tiun, al kiu la eldiro estas direktata. Tradicie nomata “vokativo”.
apudmeto Frazparto, kiu ordinare staras tuj post alia frazparto, kaj kiu montras la saman aferon per aliaj vortoj. Tradicie nomata “apozicio”.
A-vorta frazparto Frazparto, en kiu la ĉefvorto estas A-vorto.
A-vorteca vorteto, A-eca vorteto Vorteto, kiu povas roli simile kiel A-vorto, kvankam ĝi ne havas A-finaĵon, ekz. tiu, iu, ĉia, kies, ĉies, ambaŭ. Tradicie nomata “pronomo”.
A-vorto Vorto kun la finaĵo A. Tradicie nomata “adjektivo”.
ĉeffrazo Ordinara memstara frazo. Tradicie nomata “ĉefpropozicio”. Vidu ankaŭ subfrazo.
ĉefverbo Verbo kun iu el la finaĵoj AS, IS, OS, U, US. Tradicie nomata “predikato” aŭ “finitivo”.
ĉefvorto La plej grava vorto en frazparto. Aliaj partoj de frazparto estas rektaj priskriboj de la ĉefvorto. Tradicie nomata “kerno-vorto”.
diftongo Vokala sono, en kiu la lango moviĝas de unu pozicio en la buŝo al alia.
duonvokalo Sono, kiu laŭ la elparola maniero estas (mallonga) vokalo, sed kiu rolas en la lingvo kiel konsonanto.
ekkria vorteto Vorteto, kiu esprimas senton, ekz. ho, he, ha, lo, stop, baf. Tradicie nomata “interjekcio”.
eksafikso Vidu ĉe ŝajnafikso.
E-vorteca vorteto, E-eca vorteto Vorteto, kiu povas roli simile kiel E-vorto en frazo, kvankam ĝi ne havas E-finaĵon, ekz. tiam, kiel, iom, nenie, tre, ankoraŭ, hodiaŭ, ĉi, for. Tradicie nomata “primitiva adverbo”.
E-vorta frazparto Frazparto, en kiu la ĉefvorto estas E-vorto.
E-vorto Vorto kun la finaĵo E. Tradicie nomata “adverbo”, sed la vorto adverbo inkluzivas ankaŭ multajn vortetojn, kiuj ne havas E-finaĵon. Tiaj vortetoj nomiĝas en PMEG E-vortecaj vortetoj.
finaĵo Lingva elemento, kiun oni metas post radiko, kunmetaĵo aŭ vorteto, por fari vorton, aŭ por ŝanĝi la signifon de vorto. O, A, E, I, AS, IS, OS, US kaj U estas vortklasaj finaĵoj. J estas multe-nombra finaĵo. N estas rolfinaĵo.
frazenkondukilo Vorteto, kiu enkondukas subfrazon ligante ĝin al ĝia ĉeffrazo, ekz. ke, ĉar, dum, kiam, kvankam. Tradicie nomata “subjunkcio”.
frazeto Malpreciza esprimo por grupo de vortoj, kiuj iel kunapartenas. Uzata ĉefe kiam temas pri vortfarado. Vidu ĉe frazetvorto. Tradicia esprimo por “frazeto” ne ekzistas.
frazetvorto Speco de kunmetita vorto farita el frazeto (vortgrupo), kiun oni vortigis per aldono de ia posta elemento (ekz. vortklasa finaĵo). Vidu ankaŭ kombino. Tradicia esprimo por “frazetvorto” ne ekzistas.
frazo Kompleta eldiro kun ĉefverbo kaj ordinare ankaŭ kun aliaj frazpartoj. Tradicie nomata “propozicio”.
frazparto Vorto aŭ vortgrupo, kiu ludas unu frazrolon. Vidu ĉe ĉefvorto kaj priskribo.
frazrolo Rolo, kiun frazparto rolas en frazo. Tradicie nomata “frazelemento”.
imaga modo US-formo de verbo. Ĝi montras, ke la ago aŭ stato ne estas reala, sed nur imagata, fantazia. Ankaŭ nomata US-modoUS-verbo. Tradicie nomata “kondicionalo”.
kombino Speco de kunmetita vorto, en kiu la lasta parto (krom la vortklasa finaĵo), montras la bazan signifon. Tiu lasta parto nomiĝas ĉefelemento. Tio, kio staras antaŭ la ĉefelemento, precizigas la signifon, kaj nomiĝas preciziga antaŭelemento. Vidu ankaŭ frazetvorto. Tradicia esprimo por “kombino” ne ekzistas.
komplemento Frazparto, kiu diras, en kiu maniero, en kiu loko, en kiu tempo, per kiu ilo k.t.p., okazas la ĉefverbo. Ĉiu frazparto krom ĉefverbo, subjekto, objekto kaj perverba priskribo, estas komplemento. Tradicie nomata “adjekto”.
konsonanto Ĉiu litero aŭ sono en Esperanto krom A, E, I, O kaj U, kiuj estas vokaloj.
kunliga vorteto Vorteto, kiu kunligas samrolajn vortojn, frazpartojn aŭ frazojn, ekz. kaj, , sed. Tradicie nomata “konjunkcio”.
modo Maniero, en kiu ago aŭ stato estas prezentata. Ĉe la Esperantaj verboj oni faras distingon inter kvar modoj: neŭtrala modo, reala modo, vola modo kaj imaga modo.
multe-nombro Pli ol unu afero. Tradicie nomata “pluralo”. La finaĵo J montras multe-nombron, kaj nomiĝas multe-nombra finaĵo. Tradicie nomata “plurala finaĵo”. Vidu ankaŭ unu-nombro.
nerekta objekto Vidu ĉe objekto.
nerekta parolo Rerakontado de ies penso, diro, opinio, decido, demando, rimarko k.s., per subfrazo. Vidu ankaŭ rekta parolo.
neŭtrala modo I-formo de verbo. Ĝi nomas agon aŭ staton sen montri, ĉu ĝi estas reala, imagata, fantazia aŭ volata, kaj sen montri tempon. Ankaŭ nomata I-modoI-verbo. Tradicie nomata “infinitivo”.
nombrovorto Vorto, kiu montras nombron. Se ĝi estas senfinaĵa vorteto, ĝi nomiĝas nombra vorteto. Tradicie nomata “numeralo”. Nombrovorto, kiu havas A-finaĵon, kaj kiu montras vicordon, nomiĝas vicorda nombrovorto. Tradicie nomata “orda numeralo”.
objekta verbo Verbo, kiu povas havi objekton. Tradicie nomata “transitiva verbo”. Vidu ankaŭ senobjekta verbo.
objekto Frazrolo, kiu montras tion, kio estas rekte trafata de la ago de la ĉefverbo. Iafoje oni parolas pri “rekta objekto” (= objekto) kontraste al “nerekta objekto”. “Nerekta objekto” nomiĝas en PMEG al-komplemento. Ordinara (rekta) objekto estas tradicie nomata ankaŭ “akuzativa objekto”. Nerekta objekto estas tradicie nomata ankaŭ “dativa objekto”.
O-vorta frazparto Frazparto, en kiu la ĉefvorto estas O-vorto.
O-vorteca vorteto, O-eca vorteto Vorteto, kiu povas roli simile kiel O-vorto, kvankam ĝi ne havas O-finaĵon, ekz. tio, tiu, mi, ili, ambaŭ. Tradicie nomata “pronomo”.
O-vorto Vorto kun la finaĵo O. Tradicie nomata “substantivo”.
participo Vorto kun unu el la sufiksoj ANT, INT, ONT, AT, IT kaj OT.
pasivo Speco de “inversa” frazokonstruo, en kiu tio, kio ordinare (en aktivo) estas objekto, aperas kiel subjekto. Vidu ankaŭ aktivo.
persona pronomo Vidu ĉe pronomo.
perverba priskribo Vidu ĉe priskribo.
poseda pronomo Vidu ĉe pronomo.
prefikso Vidu ĉe afikso.
priskribo Rekta priskribo priskribas la ĉefvorton de frazparto, kaj estas mem parto de tiu frazparto. Tradicia gramatiko uzas la vortojn “epiteto” kaj “suplemento”. Perverba priskribo estas memstara frazparto, kiu priskribas la subjekton aŭ la objekton pere de verbo. Tradicie nomata “predikativo”.
pronomeca vorteto Vorteto, kiu same kiel persona pronomo anstataŭas tutan O-vortan frazparton, ekz. ambaŭ, tiu, nenio. Tradicie nomata “pronomo”.
pronomo Iu el la O-vortecaj vortetoj: mi, vi, li, ŝi, ĝi, ni, ili, oni kaj si (kaj ci). La baza formo de pronomo nomiĝas pli precize persona pronomo. Tradicie oni parolas pri “personpronomo” aŭ “personalo”. Se oni aldonas A-finaĵon al pronomo, ĝi fariĝas poseda pronomo: mia, via, lia, ŝia, ĝia, nia, ilia, onia kaj sia (kaj cia). Tradicie oni parolas ankaŭ pri “posedpronomo” aŭ “posesivo”. Tradicie la vorto “pronomo” inkluzivas ankaŭ multajn aliajn vortetojn, kiuj en PMEG nomiĝas pronomecaj vortetoj, O-vortecaj vortetoj kaj A-vortecaj vortetoj.
radiko Lingva elemento, kiu bezonas finaĵon por fariĝi vorto. Vidu ankaŭ vorteto.
reala modo AS-formo, IS-formo aŭ OS-formo de verbo. La reala modo montras, ke la ago aŭ stato estas reala, ne nur imagata aŭ volata. Tradicie nomata “indikativo”.
rekta objekto Vidu ĉe objekto.
rekta parolo Rerakontado de ies penso, diro, opinio, decido, demando, rimarko k.s., per (pli-malpli) laŭvorta citaĵo. Vidu ankaŭ nerekta parolo.
rekta priskribo Vidu ĉe priskribo.
rilata KI-vorto KI-vorto, kiu enkondukas rilatan (nedemandan) subfrazon. Tradicie iuj el ili nomiĝas “rilativo”, “rilativa pronomo” aŭ “rilatpronomo”.
rilata subfrazo Subfrazo, kiun enkondukas rilata (nedemanda) KI-vorto. Tradicie iuj el ili estas nomataj “rilativa subpropozicio”.
rolfinaĵo La finaĵo N. Tradicie nomata “akuzativo”. Vidu ankaŭ rolmontrilo.
rolmontrilo Vorteto aŭ finaĵo, kiu montras la rolon de frazparto en la frazo. Mankas tradicia esprimo. Tia vorteto nomiĝas rolvorteto. La finaĵo N estas rolfinaĵo.
rolvortaĵo E-vorto kaj rolmontrilo, kiuj rolas kune kvazaŭ unu rolmontrilo, ekz. dekstre de, konforme al, kompare kun, koncerne ...N. Tradicie nomata “prepoziciaĵo”.
rolvorteto Vorteto, kiu montras la frazrolon de la posta frazparto. Tradicie nomata “prepozicio”, ekz. sur, en, ekster, per, pro, je, krom, tra, anstataŭ. Vidu ankaŭ rolmontrilo.
senobjekta verbo Verbo, kiu ne povas havi objekton. Tradicie nomata “netransitiva verbo”. Vidu ankaŭ objekta verbo.
sensubjekta verbo Verbo, kiu ne bezonas subjekton. Tradicia esprimo por “sensubjekta verbo” ne ekzistas. Vidu ankaŭ subjekta verbo.
subfrazo Frazo, kiu rolas kiel frazparto de alia frazo. Tradicie nomata “subpropozicio”. Vidu ankaŭ ĉeffrazo.
subjekta verbo Verbo, kiu devas havi subjekton. Tradicia esprimo por “subjekta verbo” ne ekzistas. Vidu ankaŭ sensubjekta verbo.
subjekto Frazrolo, kiu (en aktiva frazo) montras tion, kio faras la agon de la ĉefverbo.
sufikso Vidu ĉe afikso.
ŝajnafikso Radikparto, kiu ŝajnas esti afikso, kvankam ĝi tute ne estas. Se temas pri io, kio estis vera afikso en la origina lingvo, oni parolas pri eksafikso. Tradicie eksafikso nomiĝas “pseŭdoafikso”.
tabelvorto Iu el tiuj 45 vortetoj, kiuj komenciĝas per ki-, ti-, i-, ĉi-neni-. Tradicie nomata ankaŭ “korelativa vorto”.
unu-nombro Unu afero. Tradicie nomata “singularo”. Vidu ankaŭ multe-nombro.
verbo Vorto kun iu el la finaĵoj I, AS, IS, OS, U kaj US. Vidu ankaŭ ĉefverbo.
vicorda nombrovorto Vidu ĉe nombrovorto.
vokalo Iu el la literoj aŭ sonoj A, E, I, O kaj U. Ĉiuj aliaj literoj kaj sonoj en Esperanto estas konsonantoj. Vidu ankaŭ duonvokalo.
vola modo U-formo de verbo. Ĝi montras, ke la ago aŭ stato ne estas reala, sed nur volata. Ankaŭ nomata U-modoU-verbo. Tradicie nomata “volitivo” aŭ “imperativo”.
vorteto Lingva elemento, kiu povas roli kiel vorto sen bezono de finaĵo. PAG parolas pri “solstariva lingvoelemento”. Vidu ankaŭ radiko.
vortklasa finaĵo Vidu ĉe finaĵo.

Tradiciaj gramatikaj vortoj «

Jen listo de tradiciaj gramatikaj vortoj kun la plej proksimaj PMEG-aj esprimoj. La tradiciaj vortoj estas pli-malpli laŭ la sistemo de PAG. Rimarku, ke al unu PAG-a vorto povas respondi pli ol unu PMEG-a esprimo, kaj inverse. La liston oni do uzu tre singarde. Tio, kio estas egala en PAG kaj en PMEG, ne enestas en la listo. Mankas en la listo ankaŭ multaj PAG-aj vortoj, por kiuj PMEG ne uzas ian specialan gramatikan esprimon. Rimarku, ke aliaj gramatikistoj uzas aliajn sistemojn, kiuj plej ofte estas sufiĉe similaj al tiu de PAG, sed kiuj povas diferenci en detaloj.