PMEG

PMEG kiel papera libro

Ekde versio 14.0 (de la 24a de Decembro 2005) PMEG ekzistas ne nur en TTT, sed ankaŭ kiel ordinara libro. Eldonis ĝin la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA), nun nomata Esperanto-USA.

La unua eldono de la libro estas intertempe elĉerpita ĉe Esperanto-USA, sed eble vi povas ĝin ankoraŭ trovi ĉe aliaj Esperantaj libroservoj kiel ekz. UEA kaj FEL.

Laŭplane la nova versio 15 de PMEG estos bazo por dua libroeldono.