Se vi volas havi PMEG-on en via propra komputilo por legi sen Interreta konekto, vi elŝutu ĝin de ĉi tie.
Jen haveblas la HTML-a PMEG 14.1 (de la 8a de Marto 2008) en du variantoj: kun supersignaj Esperantaj literoj (laŭ Unikodo) kaj kun X-skribo (“cx, gx...ux”). Elŝutu la elektitan dosieron. Malpaku per zip-programo. Komencu la legadon ĉe la paĝo “index.html”. En ambaŭ variantoj estas tri elekteblaj stilfolioj. Klarigoj pri ŝanĝado de stilfolio troviĝas en la dosiero “legumin.txt”.
Antaŭa versio: Haveblas ankaŭ la HTML-a PMEG 14.0 (de la 24a de Decembro 2005). Tiu versio respondas al la unua eldono de la papera libro. Ankaŭ ĝi ekzistas en du variantoj: kun supersignaj Esperantaj literoj (laŭ Unikodo) kaj kun X-skribo (“cx, gx...ux”).
Jen haveblas PMEG 14.0 (de la 24a de Decembro 2005) kiel PDF-dosiero (Unikoda kun veraj supersignoj) legebla ekzemple per la programo “Adobe Reader”. La PDF-dosiero egalas enhave al la unua eldono de la papera libro:
Jen haveblas PMEG 14.0 (Unikoda varianto kun supersignaj Esperantaj literoj) kiel CHM-dosiero, t.e. kiel Vindoza helpodosiero (uzebla verŝajne nur en Vindozo):
La CHM-dosiero estas sufiĉe malgranda por disketo. Ĝin kreis Remo CREMASCHI el Brazilo. Multan dankon al li!
Vi ankaŭ povas aĉeti PMEG-on kiel paperan libron.