Tiu cxi verko, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (= PMEG), celas ordinarajn Esperantistojn, kiuj volas studi la gramatikon, vortfaradon, skribon kaj elparolon de la Internacia Lingvo. Gxi estas unuavice praktika lernilo, ne teoria verko por lingvistoj.
La mallongigon PMEG multaj elparolas kiel “pomego”.
PMEG provas klarigi la lingvon en facila maniero. Gxi tial uzas novstilajn gramatikajn esprimojn, kiuj estas espereble pli facilaj ol la tradiciaj vortoj. Ecx tiaj kutimaj vortoj kiel akuzativo, substantivo kaj prepozicio forestas. Anstatauxe PMEG parolas pri N-finajxo, O-vorto kaj rolvorteto. Tio ne signifas, ke la tradiciaj vortoj estas malbonaj. Ili nur ne estas bezonataj en PMEG.
PMEG klarigas kaj la plej bazajn aferojn, kaj tre specialajn detalojn. Gxi provas forlasi la kutiman Euxropan perspektivon de multaj lernolibroj. Tial PMEG enhavas detalajn klarigojn de multaj aferoj, kiuj por iuj Euxropanoj eble sxajnas memkompreneblaj.
PMEG traktas kaj modernan kaj klasikan lingvouzon. Gxi uzas por helpi al la klarigoj abundon da ekzemploj, inter kiuj estas multege da ekzemploj el la Fundamento kaj la verkaro de Zamenhof. Cxe cxiu tia ekzemplo la preciza fontloko estas montrata per mallongigo. Vidu tiurilate precipe la liston de literaturo.
Esence PMEG estas konservema verko, kiu multloke defendas la Fundamentan kaj Zamenhofan lingvajxon kontraux diversaj reformemaj ideoj kaj uzoj.
Mi ekverkis PMEG-on komence de la 1990-aj jaroj. La unuan version mi publikigis Interrete en hiperteksta (HTML-a) formo meze de la 1990-aj jaroj. Dum tiuj jaroj, en kiuj PMEG estis legebla nur hipertekste, mi dauxre prilaboris la enhavon kompletigante kaj korektante gxin diversmaniere surbaze de kritiko kaj proponoj de la publiko. Tial la nuna versio, kiu finfine haveblas ankaux kiel papera libro, estas multe pli matura verko ol la unua publika versio.
Pri la enhavo de PMEG respondecas nur mi sola, sed helpis min multaj personoj. Precipe kontribuis per valoregaj konsiloj Jorge CAMACHO, Birke DOCKHORN, Nikolao GÜNKEL, HOSOMI Kazuyuki, Jouko LINDSTEDT kaj Rob MOERBEEK. Pri matematikaj terminoj konsilis profesoro Christer KISELMAN. Krome kontribuis multaj Interretanoj per nemalhaveblaj kritiko kaj proponoj. Pri la ellaborado de la unua hiperteksta versio ege helpis min Stellan LAGERSTRÖM kaj Per Aarne FRITZON. Al cxiuj mi kore dankas.
Fine mi volas aparte danki al la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, ELNA, kiu realigis la paperlibran eldonon.
Bertilo WENNERGREN