PMEGGramatiko / Rolmontriloj / La rolfinajxo N /

12.2.4. N por tempopunkto

Frazparto kun N-finajxo povas esti komplemento, kiu montras tempopunkton. Tia N-komplemento respondas la demandojn: kiam?, kiudate?, kiutage?, kiujare?, kiufoje? k.s. Oni povas diri, ke tia N-finajxo estas anstatauxigo de tempa rolvorteto, ordinare en:

Cxe nomoj de semajntagoj, O-formo kun N-finajxo montras precizan konatan tagon: dimancxon = “en certa konata dimancxo”, ecx se oni ne uzas la (en tiaj okazoj la tagonomoj estas uzataj propranomece). E-vorta formo de tia tagonomo normale montras, ke temas gxenerale pri tiaj tagoj: dimancxe = “en dimancxoj, en cxiu dimancxo”:

En la komenco de letero oni ofte uzas N-finajxon por montri la daton (kaj iafoje la semajntagon) kvazaux la dato estus tempa komplemento de frazo: (jxauxdon) la 12-an de Majo 1994. Ofte oni tamen mallongigas, ekz. 12 Majo 1994.

En horesprimoj oni uzu je, precipe se la vorto horo estas forlasita, por ne konfuzi horon kun dato:

Antaux nomoj de festotagoj oni preferas je.

Tempopunkto sen rolmontrilo «

Tempopunkto povas ankaux aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon:

  • Hodiaux estas sabato, kaj morgaux estos dimancxo.[FE.20] Sabato kaj dimancxo rolas kiel subjektoj.

  • La sekva tago estis vendredo. La sekva tago estas subjekto. Vendredo estas perverba priskribo de la subjekto.

  • Tio estis la unua fojo, ke sxi nomis sxin sia filino.[FE.17] La unua fojo, ke... estas perverba priskribo de tio.


Dosierdato: 6 Novembro 2005 (07:11:55 GMT)