PMEG 2023

11.2. Posedaj pronomoj

Se oni aldonas la finaĵon A al personaj pronomoj, oni kreas posedajn pronomojn:

mia (la)... de mi
nia (la)... de ni
via (la)... de vi
lia (la)... de li
ŝia (la)... de ŝi
ĝia (la)... de ĝi
ilia (la)... de ili
onia (la)... de oni
sia (la)... de si

Teorie ekzistas ankaŭ cia = “(la)... de ci”, sed cia normale ne estas uzata. Oni uzas via kaj unu-nombre kaj multe-nombre.

Krome ekzistas la neoficiala (proponita) poseda pronomo ria ≈ “(la)... de ri (de la persono)” (unu-nombra).

La posedaj pronomoj estas difiniloj. Ili enhavas normale la signifon de la.

La posedaj pronomoj povas ricevi la finaĵojn J kaj N same kiel aliaj A-vortoj (ĉiam J antaŭ N): mia ĉambromiaj ĉambrojmian ĉambronmiajn ĉambrojn.

Noto: Iafoje oni renkontas posedajn pronomojn kun la fino “es” anstataŭ A: *mies*, *vies*, *lies*, *ilies* k.t.p. La “es”-parto estas pruntita de la tabelvortoj je ES, kiuj ankaŭ estas posedaj. Tiaj posedaj pronomformoj estas neregulaj, sed tamen kompreneblaj. Kiel ŝercajn vortojn oni povus ilin eble iafoje uzi, sed en serioza uzo ili estas nepre evitendaj.

Signifoj «

Poseda pronomo similas al de + persona pronomo: mia ≈ (la) de mi. Sed de havas tre multajn signifojn. La posedaj pronomoj havas nur kelkajn el tiuj signifoj:

  • La normala signifo de poseda pronomo estas aparteno aŭ posedo: mia domo = “la domo posedata de mi, la domo kiu apartenas al mi”, lia nazo = “la nazo kiu apartenas al li, la nazo kiu estas parto de li”, ŝia lernejo = “la lernejo en kiu ŝi lernas/instruas (aŭ simile)”, ilia lingvo = “la lingvo kiun ili parolas”.

  • Poseda pronomo povas ankaŭ montri aganton: lia agado = “la agado (farata) de li, la agado kiun li faras”. Poseda pronomo povas havi tian signifon nur ĉe aga O-vorto: lia agado, iliaj klopodoj, via atingo. De povas havi tian signifon ankaŭ ĉe pasiva participo: farita de li, amata de mi.

  • Poseda pronomo povas kelkfoje montri sencan objekton: ĝia uzado = “la uzado de ĝi, la ago uzi ĝin”. Oni atentu, ke miskomprenoj ne ekestu. Ŝia admirado normale signifas: “la admirado fare de ŝi” (subjekta signifo). Se oni uzas ŝia admirado en la signifo “la ago admiri ŝin” (objekta signifo), oni ne eraras, sed oni eble riskas miskomprenon.

En iaj frazoj pri ies korpoparto, vestaĵo aŭ simile, oni kutimas uzi al-komplementon anstataŭ poseda pronomo: Mi lavis al mi la manojn.Mi lavis miajn manojn. Ili disŝirus al si la vestojn.FA2.88Ili disŝirus siajn vestojn.