PMEG 2023

15.4. Tabelvortoj je ES

kies (la)... de kiu(j)
ties (la)... de tiu(j)
ies (la)... de iu
ĉies (la)... de ĉiu(j)
nenies (la)... de neniu

La tabelvortoj je ES ĉiam enhavas la signifon de la rolvorteto de, sed de havas plurajn signifojn. El tiuj signifoj, la ES-vortoj havas ĉefe posedanapartenan signifon, sed ili povas ankaŭ montri sencan objektonsencan subjekton. La ES-vortoj havas do la samajn specojn de signifoj kiel la posedaj pronomoj.

ES-vorto, kiu estas rekta priskribo, aldonas difinitan signifon al sia frazparto. ES-vortoj do estas difiniloj – same kiel la posedaj pronomoj – kaj oni ne povas uzi la kune kun ili. Se oni anstataŭigas ES-vorton per de-esprimo, oni normale devas aldoni la.

Same kiel posedaj pronomoj la ES-vortoj staras antaŭ la priskribata afero, dum samsignifa de-esprimo devas stari poste. Ĝuste tio estas la kialo, ke la ES-vortoj ekzistas, ĉar kelkaj specoj de frazoj funkcias pli bone, se poseda esprimo povas stari antaŭ la posedata afero.

ES-vortoj ne povas ricevi J-finaĵon aŭ N-finaĵon.

Kies «

  • Kies tombo tio ĉi estas?H.147La tombo de kiu (persono) tio ĉi estas? Demanda kies.

  • Kies filino vi estas?Gn.24

  • – Sinjoro, kies tiuj ĉi soldatoj? – De la norvego.H.119...de kiu (persono) estas tiuj ĉi soldatoj?... Mallongigita demando. La ĉefverbo mankas.

  • Mi efektive ne scias, kies kulpo ĝi estas.M.105 Kies en demanda subfrazo.

  • Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis.PE.314

  • La vidvino ekvidis virinon, [...] kies vizaĝon ŝi en la krepusko ne rekonis, sed kies mallonga jupo [...] montris, ke ŝi estas virino popolamasa.M.10 Rilataj kies.

  • Ŝi [...] levis la rigardon kaj la manojn al la peco da ĉielo, kies malluma kaj profunda fono brilis per steloj.M.94

  • Al Delfoj! kie troviĝas centoj da lokoj, ĉe kies nomo la koro ekbatas per vojaĝdeziro.FA1.225

  • Nek al ni, nek al iu alia venis en la kapon diri, ke ĝi estas ia ennovaĵo, pri kies akceptado aŭ neakceptado oni devas konsiliĝi.OV.102 Kies montras sencan objekton: kies akceptado la akceptado de kio la akceptado de ia ennovaĵo oni akceptus ian ennovaĵon.

Ties «

Ties ne estas tre multe uzata. Normale oni preferas posedajn pronomojn (lia, ŝia, ĝiailia). Ties estas uzata ĉefe por almontri antaŭan subfrazon, aŭ kunlabore kun kies:

  • Kiu eĉ nur gratetos al li la haŭton aŭ difektos al li eĉ unu haron, ties karnon mi disŝiros je pecoj kaj donos ĝin kiel manĝon al malsataj vulturoj!Rt.121 Ties montras la subjekton de la antaŭa kiu-frazo.

  • Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.PE.1187 Ties almontras la antaŭan kies.

Ties estas ankaŭ uzebla por fari distingon inter malsamaj personoj aŭ aferoj. Tiam prefere tio, kio antaŭe aperis kiel subjekto, estu reprezentata de lia, ŝia, ĝiailia, dum alia persono, aĵo aŭ grupo estu reprezentata per ties:

  • La infano ludis kun sia pupo, kiam subite ties kapo frakasiĝis. Ties montras, ke temas pri la kapo de la pupo. Se estus la kapo de la infano, oni dirus ĝia kapo, lia kapoŝia kapo.

Legu pli pri tia distingado per tiu(j).

Ies «

Ies estas kutime uzata nur pri unu nekonata persono (ne pri aĵoj, nek pri pluraj aferoj aŭ personoj):

  • Kiu ĝojas pri ies malfeliĉo, tiu ne restos sen puno.SS.17...pri la malfeliĉo de iu persono...

  • Ĉu vi ne scias, ke ĉiun tagon estas ies tago de naskiĝo?BV.14

  • En la sama momento ŝi sentis, ke ies forta mano ŝin kaptas.FA3.45

Ĉies «

Ĉies estas kutime uzata nur pri personoj, ne pri aĵoj:

  • Tio estis la koro de riĉa fama viro, kies nomo estis sur ĉies lipoj.FA1.131...sur la lipoj de ĉiuj personoj.

  • Ĉies okuloj kun teruro deturniĝis de tiu homo.Rt.126

  • Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro.PE.343

Nenies «

Nenies estas kutime uzata nur pri personoj, ne pri aĵoj:

  • Memoru, ke Esperanto estas nenies propraĵo.OV.388...ke Esperanto estas la propraĵo de neniu persono.

  • Mi estas nun tre kontenta, ĉar mi havas mian panon kaj bezonas jam nenies helpon.L1.114 Nenies montras sencan subjekton. = ...mi bezonas jam helpon fare de neniu persono.

  • Nenies opinion mi akceptas blinde.OV.543

Vortfarado «

  • Ĉiesul(in)o = “prostituit(in)o”: Se mi voluptas pri korpa plezuro – mi iras al strataj ĉiesulinoj, kaj havas ĉion kion mi deziras.

  • Ĉiesaĵo = “io (precipe komputila programo) senpage uzebla de ĉiu ajn”: Tie troviĝas kolekto da ĉiesaĵoj senkoste elŝuteblaj.