PMEG 2023

15.5. Ambaŭ

Ambaŭ = “ĉiuj du”. Oni uzas ambaŭ anstataŭ ĉiuj, kiam estas precize du aferoj aŭ personoj.

Ambaŭ povas roli en frazo tute same kiel ĉiuj, kiel rekta priskribo, pronomece k.t.p. Ambaŭ estas ofte uzata kune kun vi, niili por precizigi, ke temas pri precize du. Tiam ambaŭ rolas kiel apudmeto.

Ambaŭ tamen ne povas ricevi J-finaĵon aŭ N-finaĵon.

Ambaŭ estas difinilo. Tial oni ne povas uzi la kune kun ambaŭ (same kiel ne eblas *la ĉiuj*).

  • Ambaŭ frazoj estas bonaj!LR.120A Estas du frazoj. Ĉiu el ili estas bona.

  • La pli maljuna [filino] estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.FE.11...ĉiuj du [la filino kaj la patrino] estis tiel malagrablaj...

  • Mi penos viziti vin iun alian tagon, kiam ni ambaŭ, vi kaj mi, estos liberaj.OV.538

  • Pli bone estas iri seninfana en la ĉielon, ol se ambaŭ, la patro kaj la filo, iras en la inferon.Rt.10

Zamenhof iafoje uzis ambaŭ anstataŭ du: Ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ la ambaŭ Pjotroj Ivanoviĉoj.Rz.13 Ĝi [= la rivero] inundis siajn ambaŭ bordojn.Kr1.12. Oni uzu du en tiaj frazoj: Ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ la du Pjotroj Ivanoviĉoj. Ĝi inundis siajn du bordojn. Oni tamen povas bone diri ekz.: Ĝi inundis ambaŭ siajn bordojn.

Por kontroli, ĉu ambaŭ estas ĝuste uzata, oni ŝanĝu la frazon tiel, ke ĝi temas pri pli ol du aferoj. Se oni tiam uzus senprobleme ĉiuj, oni scias, ke ambaŭ estas ĝuste uzata, kiam temas pri du.