Difiniloj estas specialaj vortoj, kiujn oni metas antaŭ O-vorta frazparto por difini la identecon de la afero:
La plej grava difinilo estas la difina artikolo la.
Aliaj difiniloj estas tabelvortoj je U, A kaj ES, posedaj pronomoj, ambaŭ, kaj unu.
Iafoje oni uzas pli ol unu difinilon.