PMEG

9.2. Aliaj difiniloj

Krom la difina artikolo la, estas difiniloj ankaŭ la posedaj pronomoj, la tabelvortoj je U, A kaj ES, la vorteto ambaŭ kaj duondifina unu. Kiam ĉeestas la vorteto ĉi, oni iafoje subkomprenas la difinilon tiu. Tiam ĉi kvazaŭ mem fariĝas difinilo.

Posedaj pronomoj «

Posedaj pronomoj estas mia, nia, via, lia, ŝia, ĝia, ilia, onia kaj sia (kaj ankaŭ cia).

Kiam poseda pronomo aperas kiel priskribo de O-vorto, ĝi kalkuliĝas kiel difinilo. Plej ofte la efektiva senco estas difina (la alparolato scias, pri kiu temas). Sed oni tamen ne aldonas la. Se oni anstataŭigas la posedan pronomon per subfrazo, kiu esprimas la posedanton, oni plej ofte devas aldoni la:

  • Mia domo estas granda.La domo, kiu apartenas al mi, estas granda.

  • Viaj ŝtrumpoj estas malpuraj.La ŝtrumpoj, kiuj apartenas al vi, estas malpuraj.

  • Li detruis sian sanon.Li detruis la sanon, kiun li havis.

Tamen iafoje, precipe kiam frazparto kun poseda pronomo aperas kiel perverba priskribo, la efektiva senco povas esti nedifina:

  • Li estas mia onklo.FE.18 Li estas onklo de mi. Eble mi havas ankoraŭ aliajn onklojn.

  • Tion mi diras al vi, ĉar vi estas mia samlandano.FA4.202...vi estas samlandano de mi La celita senco estas nedifina.

  • Se iu intence mortigis sian proksimulon per ruzo, tiam eĉ de Mia altaro forprenu lin, ke li mortu.Js.20 Nedifina senco.

Se temas pri certa individuo, kiu tamen estas nekonata de la alparolato, oni povas por klareco aldoni la vorton unu: Unu mia amiko estas advokato. Unu el miaj amikoj estas advokato. Oni ankaŭ povas uzi de-esprimon kun aŭ sen unu: Amiko de mi estas advokato. Unu amiko de mi estas advokato.

Iuj provas uzi posedan pronomon kiel postpriskribon por montri nedifinan sencon: Amiko mia estas advokato. Tia uzo tamen ne estas ĝenerale akceptita, kaj ne ĉiuj komprenas, ke la nekutima vortordo celas montri nedifinan sencon. Normale oni do devas uzi iun el la pli klaraj esprimomanieroj montritaj ĉi-antaŭe.

Kiam poseda pronomo aperas sola (sen posta O-vorto aŭ A-vorto), ĝi ne estas difinilo. Por klare esprimi, ke oni celas difinitecon oni tiam ofte aldonas la, sed tio ne estas deviga:

  • Tiu ĉi libro estas mia. Ĝi estas unu el miaj libroj – nedifina senco.

  • Tiu ĉi libro estas la mia. Ĝi estas tiu konata libro, kiu apartenas al mi – difina senco.

  • Unu donis al sia florejo la formon de baleno; alia trovis pli bone, ke ŝia florejo similas je virineto de maro; sed la plej juna donis al la sia formon rondan, kiel la suno.FA1.82 La siasia florejo. Ĉiuj tri florejoj estas difinitaj. La unuaj du estas sufiĉe difinitaj per sia kaj ŝia, sed la tria estas menciita per sola poseda pronomo (sen la O-vorto florejo), kaj bezonas la.

  • Nu certe mi legis la vian, kiel bone skribita!Rz.47 La vianvian verkonla verkon, kiun vi faris.

  • Via pano estas malpli freŝa, ol mia.FE.10 Jen Fundamenta ekzemplo, en kiu ne aperas la antaŭ mia, kvankam la senco estas la pano, kiu apartenas al mi. Oni tute rajtas diri ol la mia por plia klareco, sed tio ne estas deviga.

Iafoje en poezio k.s. oni ne sekvas la normalajn regulojn por posedaj pronomoj. Tian uzon oni (normale) ne imitu en ordinara lingvaĵo:

  • Patro Nia, kiu estas en la ĉielo.ULNia patro...

  • Ho, la profeta mia antaŭsento!FK.414Ho, mia profeta antaŭsento!

  • Eraras for la penso mia.FK.310Eraras for mia penso.

  • Kaj nun, Laerto, al l’ afero via!H.11... al via afero!

  • Mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron.H.19Lia mieno...

Duondifina unu «

Iuj lingvoj uzas specialan nedifinan artikolon, kiu ofte estas vorto simila al unu. Tia artikolo ne ekzistas en Esperanto. Plenan nedifinitecon oni montras simple per neuzo de difinilo. Sed oni iafoje uzas unu kiel duondifinan artikolon. Tia unu ne montras nombron, sed individuecon. Ĝi montras, ke temas pri io, kio estas nekonata al la aŭskultanto, sed konata al la parolanto:

  • Unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis.FE.39 La rakontanto per unu montras, ke li mem scias, en kiu tago tio okazis.

  • Unu vidvino havis du filinojn.FE.11 Komenco de fabelo. Ankoraŭ nur la rakontanto konas la vidvinon. (Alia teorie ebla interpreto estas matematika: “1 vidvino havis 2 filinojn, sekve 2 vidvinoj havis 4 filinojn”. Sed tute ne temas pri tia kalkulado. Temas pri prezentado de rolantoj en fabelo.)

  • En unu vilaĝo loĝis du viroj, kiuj ambaŭ havis la saman nomon.FA1.13 Ili loĝis en vilaĝo konata de la parolanto, sed ne de la aŭskultanto.

  • En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino.FE.15

  • Unu vesperon fariĝis granda uragano: fulmis kaj tondris, forte pluvegis, estis terure.FA1.27

La difina artikolo la estas pli-malpli deviga, kiam temas pri io konata al la aŭskultanto. Se oni forlasas la, oni montras la malan signifon, nedifinitecon. La duondifina artikolo unu tamen neniam estas deviga. Ĝi estas nuancilo, kiun oni uzu je bezono:

  • Vi devas legi libron. Aŭ oni celas specan signifon, aŭ oni celas certan libron nekonatan al la aŭskultanto.

  • Unu libron vi devas legi, jen ĝi. La aldonita unu montras, ke ne temas pri iu ajn libro, nek pri speco de libro, sed pri certa libro nekonata al la alparolato.

  • Mi volas, ke vi renkontu unu amikon de mi. Unu estas uzata por emfazi, ke ne temas pri iu ajn el la amikoj de la parolanto.

La duondifina unu troviĝas en la Fundamento, kaj Zamenhof tre ofte uzis ĝin. Ĝi estas tre utila nuancilo, se oni ĝin ne trouzas. Iuj tamen pensas, ke tia unu estas nedifina artikolo uzata pro influo de naciaj lingvoj. Tial multaj hezitas uzi duondifinan unu timante fari eraron. Pro tio la duondifina unu fariĝis iom malofta nuntempe. Multaj preferas la vortojn certa kaj iu. Sed iu montras iom alian signifon, kaj certa estas multe pli emfaza ol unu. Tamen, kiam temas pri tempovortoj, oni ankoraŭ vaste uzadas duondifinan unu tute laŭ la ĉi-antaŭe montritaj ekzemploj: unu tagon..., en unu vespero..., unu fojon... k.s.

Legu pli pri specialaj uzoj de unu.

Tabelvortoj je U, A kaj ES «

La tabelvortoj je U, A kaj ES estas difiniloj: kiu, tiu, iu, ĉiu, neniu, kia, tia, ia, ĉia, nenia, kies, ties, ies, ĉies, nenies. Oni do ne uzu la kune kun tiaj tabelvortoj.

Ambaŭ «

La vorteto ambaŭ estas difinilo, kiam ĝi rekte priskribas O-vorton. Oni do ne uzu la kune kun ambaŭ.

Aliaj difiniloj antaŭ propraj nomoj «

Antaŭ normalaj propraj nomoj oni normale ne uzas la. Aliaj difiniloj povas tamen aperi antaŭ ĉiaj propraj nomoj, sed nur malofte estas bezono de tiaj esprimoj:

  • Kaj vi ankaŭ, mia Francisko, vi ankaŭ?Rt.9 Mia aldonas ian amikecan nuancon.

  • Ĉu vi sentas teruron antaŭ tiu Karolo?Rt.33 Tiu emfazas, ke temas pri la ĵus menciita Karolo.

  • Ambaŭ Pjotr Ivanoviĉ’oj alkuras sur la pintoj de la piedoj.Rz.55 Temas pri du viroj kun la sama nomo.