PMEG

9.1.1. La – bazaj reguloj

La vorteton la oni nomas difina artikolo. Ĝi montras, ke oni parolas pri certa afero konata de la alparolato. Tia konateco povas tamen esti tre diversspeca.

Oni ne aldonas finaĵojn al la. Ĝia formo ne varias, ĉu la frazparto estas unu-nombra, ĉu multe-nombra, ĉu la frazparto havas N-finaĵon, ĉu mankas N-finaĵo:

  • la domotiu de vi konata domo

  • la bela junulinotiu de vi konata bela junulino

  • la domo kun bela pordotiu de vi konata domo kun bela pordo

  • la junulinojtiuj de vi konataj junulinoj

  • la altaj montojtiuj de vi konataj altaj montoj

  • la domoj kun bela pordotiuj de vi konataj domoj kun bela pordo

  • la ruĝajn krajonojntiujn de vi konatajn ruĝajn krajonojn

Oni povas en iaj okazoj uzi la mallongigitan apostrofan formon l’.

La staras antaŭ aliaj priskriboj de la O-vorto. Eventualan rolvorteton oni metas antaŭ la:

  • en la domo

  • ĉe la bela junulino

  • pri la altaj domoj

  • super la domoj kun belaj fenestroj

Ne diru do *en tuta la mondo*, sed en la tuta mondo. Ne diru: *Li ronkis tutan la nokton.* Sed: Li ronkis la tutan nokton.

Tamen en iuj specialaj nomesprimoj, precipe de reĝoj kaj aliaj altranguloj, oni tradicie metas la post la O-vorto antaŭ A-vorta priskribo:

  • Karolo la Kvina

  • Luizo la Dek-kvara

  • Vilhelmo la Silentema

  • Timuro la Lama

Oni povas diri, ke en tiaj okazoj temas pri du frazpartoj. La unua estas la propra nomo, kaj la dua estas mallongigita apudmeto: Karolo, la kvina reĝo kun tiu nomo / Luizo, la dek-kvara reĝo kun tiu nomo / Vilhelmo, la silentema reĝo / Timuro, la lama sultano.

En poezio oni ofte uzas la en nenormalaj manieroj. Oni ekz. metas A-vortojn antaŭ la, aŭ uzas la kune kun poseda pronomo. Tia nenormala uzo povas iafoje esti arta, sed oni ne tro malproksimiĝu de la ordinaraj reguloj.

En la Fundamenta Gramatiko estas skribite, ke personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas tute ĝin ne uzi. Tiu permeso validas nur por komencantoj.

Malpermesoj de la «

En kelkaj okazoj simplaj reguloj malpermesas la:

  • Ne uzu la ĉe frazparto, kiu havas alian difinilon. Aliaj difiniloj estas la posedaj pronomoj, la tabelvortoj je U, A kaj ES, la vorteto ambaŭ, kaj duondifina unu:

    • Mia dorso doloras. Ne: *La mia dorso doloras.*

    • Tiu domo estas granda. Ne: *La tiu domo estas granda.*

    • Ĉiuj gastoj jam venis. Ne: *Ĉiuj la gastoj jam venis.*

    • Mi ŝatas ĉiajn legomojn. Ne: *Mi ŝatas la ĉiajn legomojn.*

    • Kies gasto mi estas, ties feston mi festas. Ne: *La kies gasto... la ties festo...*

    • Mi legis ambaŭ librojn. Ne: *Mi legis la ambaŭ librojn.*

  • Ne uzu la ĉe vorto, kiu per si mem estas propra nomo:

    • Pasintjare mi vojaĝis al Kanado. Ne diru: *...al la Kanado.*

    • Kie estas Francisko? Ne diru: *Kie estas la Francisko?*

    Sed ĉe ordinaraj vortoj, kiuj fariĝis propraj nomoj, oni normale ja uzas la.

  • Ne uzu la ĉe la frazrolo alvoko:

    • Kelnero, alportu al mi glason da biero! Ne diru: *La kelnero, ...*

Individuaĵo aŭ speco «

La uzo de la tre dependas de tio, ĉu oni parolas pri certa individuaĵo, aŭ oni parolas ĝenerale pri speco.