PMEG

12.1.2. Alvoko

La frazrolo alvoko montras, al kiu aŭ kiuj oni direktas la eldiraĵon. Alvoko tipe estas la nomo de la alparolato, eldirata aparte por veki ties atenton, sed oni ankaŭ povas uzi titolon aŭ alispecan O-vorton, kiu reprezentas la alvokaton. Alvoko estas normale apartigita de la resto de la frazo per komo aŭ komoj, aŭ aperas skribe eĉ kiel aparta frazo.

Alvoko estu ĉiam sen rolmontrilo:

  • Karlo, venis poŝto por vi. Karlo estas la nomo de la alparolato.

  • Elizabeto, ĉu vi scias, kie la hundo estas?

  • Mi konstatis, kara Petro, ke vi ne estis en la lernejo hodiaŭ.

  • Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro!FE.10 Oni titolas la alparolaton per la vorto sinjoro.

  • Sinjoroj, vi estas neĝentilaj.FE.16

  • Karaj infanoj, estu ĉiam honestaj!FE.20

  • Estimata prezidanto, mi ŝatus fari jenan proponon.

  • Patrino, mi pensas, ke mia sano denove reboniĝas!FA3.69

  • Sinjorinoj kaj sinjoroj! Ĉe la malfermo de nia kongreso vi atendas de mi ian parolon.OV.369

Oni neniam uzu la artikolon la antaŭ alvoko.

Iaj ekkriaj esprimoj tre similas al alvoko:

  • Infero kaj diablo!Rt.16

  • Dio, savu min!Rt.122

  • Mil diabloj!

Voko al potenco, kiu iel donu forton al la eldiro, povas aperi kun rolvorteto, ekz. per, proje. Gramatike tiam ne temas pri la frazrolo alvoko: Pro la ĉielo, havu kompaton!Rt.57