PMEG

10.1. Normala apostrofado

Apostrofado de O-finaĵo «

La finaĵon O de O-vorto oni povas ellasi. Tiam oni skribas apostrofon anstataŭ O. Tia ellaso de O eblas tamen nur kiam ne sekvas iu el la finaĵoj J kaj N. En la parolo la akcento restas sur la sama vokalo, kvazaŭ la O ankoraŭ ĉeestus. La apostrofo estas kvazaŭ neelparolata vokalo:

  • turmento turment’ (turmént’)

  • vespero vesper’ (vespér’)

  • historio histori’ (historí)

  • metroo metro’ (metró). Komparu kun metro (métro).

  • armeo arme’ (armé). Komparu kun arme (árme).

  • revuo revu’ (revú). Komparu kun revu (révu).

  • ĉielo ĉiel’ (ĉiél’). Komparu kun ĉiel (ĉíel).

Oni ne povas apostrofi A-vortojn. Ruĝ’ egalas ĉiam al ruĝo, neniam al ruĝa. Apostrofo ankaŭ ne povas anstataŭi verban finaĵon aŭ E-finaĵon (legu tamen ĉi-poste pri la esprimo dank’ al). Oni ankaŭ atentu, ke ne eblas apostrofi la finojn ON, OJ kaj OJN. Har’ egalas ĉiam al haro, neniam al haron, harojharojn.

La tabelvortoj je O finiĝas per “o”, sed tiuj “o”-vokaloj ne estas veraj O-finaĵoj, kaj oni ne povas ilin anstataŭigi per apostrofoj. Ne eblas do *ki’*, *ti’*, *i’*, *ĉi’*, *neni’* anstataŭ kio, tio, io, ĉio, nenio. Nur en poezio oni iafoje tamen uzas tiajn nenormalajn formojn.

Apostrofado de la «

La vokalo “a” en la difina artikolo la povas esti ellasita kaj anstataŭigita per apostrofo l’. Tiun mallongigitan formon oni prefere uzu nur post rolvortetoj, kiuj finiĝas per vokalo: de l’, ĉe l’, je l’, tra l’, pri l’, pro l’:

  • Liberigu nin Dio, de l’ sovaĝaj Normandoj!FA4.27

Normale oni skribas l’ kiel apartan vorton (kun posta spaceto), sed oni ĉiam elparolas ĝin kune kun la antaŭa rolvorteto kiel unu vorton, kvazaŭ “del”, “ĉel” k.t.p.

Iafoje en poezio oni trovas l’ ankaŭ sen tia rolvorteto: L’ espero, l’ obstino kaj la pacienco...FK.300 Ŝi vidis ke l’ sentoj plu restas. Ĉiuokaze oni uzu la mallongigitan artikolon nur tie, kie ĝi estas elparolebla.

Ĉefe en poezio «

Apostrofoj estas uzataj precipe en poezio por eviti troajn vokalojn.

Post longa migrado sur dorna la voj’
Minacis nin ondoj de l’ maro;
Sed venkis ni ilin kaj velas kun ĝoj’
Al verda haven’ de l’ homaro.
Post longa batalo, maldolĉa turment’
La stela standardo jam flirtas en vent’.

el La Tagiĝo de Antoni Grabowski

En ordinara lingvaĵo apostrofoj estas tre maloftaj. En parola lingvo apostrofado apenaŭ okazas entute.

Dank’ al «

Apostrofo estas ankaŭ tradicie uzata en la esprimo dank’ al = “pro la (favora) influo de, mal-malgraŭ”. Dank’ al aperas en ĉia lingvaĵo, ankaŭ en parola uzo:

  • Jes, dank’ al Dio, ĉio estas en bona ordo.Rz.38

  • Dank’ al la lingvo ni tiel altiĝis super la bestoj.FK.229

  • Dank’ al nia konstanteco kaj laborado nia afero iom post iom fortiĝados.OV.123

  • Dank’ al la grandaj elspezoj [...] la monujo baldaŭ montris al li sian nudan fundon.OV.126 Ĉi tie dank’ al estas ironia. Temas fakte pri malfavora influo.

Iuj opinias, ke dank’ al estas erara, ĉar la apostrofo ne anstataŭas O-finaĵon, sed pli vere E-finaĵon. Malgraŭ tiu kritiko dank’ al restas firma kaj utila parto de Esperanto. Oni povas trankvile pluuzi ĝin kiel fiksitan esprimon. Sed danke al ja estas tute bona alternativo: danke al Dio, danke al la lingvo. Ankaŭ danke + N-finaĵo eblas: Danke unu eraron en la tempo de la presado, la Regularo akceptis tute alian formon ol mi pensis.OV.71

Iuj asertas, ke ja temas pri O-finaĵo: dank’ aldanko (estu) al (aŭ simile). Tia klarigo funkcias, sed nur lame, en plej multaj frazoj. Tiam oni devas imagi la esprimon kun dank’ al kiel apartan mallongigitan frazon: Danko estu al la lingvo: Ni tiel altiĝis super la bestoj.

Un’ «

Kiam oni kalkulas taktojn, ritmojn k.s., oni povas uzi mallongigitan apostrofan formon de la nombra vorteto unu:

  • Un’! du! un’! du! – La soldatoj marŝis.Unu! du!...

  • Un’, du, tri, kvar”, li kalkulis laŭte.Unu, du...

Un’ estas oficiale permesata de la Akademio de Esperanto (Aktoj de la Akademio II, p. 39), sed un’ povas aperi nur en memstara, kvazaŭ ekkria uzo, kiel en la ĉi-antaŭaj ekzemploj. Ĝi ne povas aperi en ordinaraj frazoj. Ne eblas ekz.: *Mi havas nur un’ amikon.* Eblas nur: Mi havas nur unu amikon.