PMEG

10.2. Nenormala apostrofado

Gramatika apostrofado «

Iafoje oni uzas apostrofojn en vortaroj aŭ en diskutoj pri gramatiko por montri, ke oni parolas pri nuraj vortoradikoj, aŭ por disigi la partojn de kunmetitaj vortoj. En tia uzado apostrofo ne egalas al O-finaĵo. Estas rekomendinde en tiaj okazoj ne uzi apostrofojn, sed aliformajn streketojn.

Disiga apostrofado «

Okaze oni uzas apostrofojn por disigi vortelementojn unuj de la aliaj, precipe kiam oni uzas ne-Esperantan vortelementon kun Esperantaj finaĵoj: Ĉu vi konas Waringhien’on? Tiaj apostrofoj aperas ĉe kelkaj Hebrelingvaj vortoj en la Biblio: bat’o, kab’o, kor’o, log’o, min’o (mezurunuoj), bek’o (monero), pur’o (loto). Oni povas anstataŭe uzi dividostrekon: Waringhien-on, kab-o, log-o. Tio estas verŝajne preferinda.

En la komenca tempo oni uzis en tekstoj por komencantoj diversaspektajn streketojn por disigi la elementojn de vortoj: ŝi est|as am|at|a de ĉiu|jFG. Ofte oni uzis streketojn tre similajn al apostrofoj, sed tiaj streketoj ne estas apostrofoj. Vidu ekzemplojn en Gramatiko en la Fundamento.

Apostrofado de AŬ-vortoj «

Okazis provoj apostrofi E-vortecajn vortetojn, kiuj finiĝas per “aŭ”: hodiaŭ *hodi’*, anstataŭ *anstat’*, apenaŭ *apen’*, k.t.p. Tia apostrofado estas neregula. Ĝi neniam enuziĝis, kaj nur en poezio ĝi eventuale povus esti akceptebla.

Nezorga elparolo «

Iafoje oni uzas apostrofojn por montri, ke parto de vorto estas neregule forlasita, ekz. por montri nezorgan elparoladon aŭ nenormalan lingvaĵon: ’stasestas, s’jorosinjoro, ’avashavas.

Sonimitoj «

Kiam oni uzas nudan radikon kiel sonimiton aŭ ekkrion, oni iafoje aldonas apostrofon: Jen ĝi! Ho, halt’!H.8 Estas preferinde ne skribi apostrofon en tiaj okazoj, ĉar ne temas pri ellasita O-finaĵo.

Forlaso de A-finaĵoj «

Aperis la ideo, ke oni povus ellasi ankaŭ A-finaĵojn, sed ke oni tiam ne uzus apostrofon: diligenta knabo *diligent knabo*, sincera koro *sincer koro* (la ekzemploj estas de K. Kalocsay en “Lingvo Stilo Formo”). Forlaso de A-finaĵoj tamen tute ne estas ebla en Esperanto, ĉu kun apostrofo, ĉu sen apostrofo.

Neuzo de apostrofo «

Kelkaj poetoj eksperimente forlasas apostrofojn supozante, ke la leganto tamen komprenos, kie mankas O-finaĵoj. Jen ekzemplo:

ŝovas harojn
el okul [= okul’]
de ŝlimo
fingro skvama
monstra manipul [= manipul’]
moko moko mok [= mok’]
sen fino

el sentitola poemo de Baldur Ragnarsson

Kelkfoje tia uzado konfuzas malsamajn vortojn: ĉiel konfuziĝus kun ĉiel’ (ĉielo), kaj kun kaj’ (kajo), nun kun nun’ (nuno), unu kun unu’ (unuo), al kun al’ (alo), ĉar kun ĉar’ (ĉaro), krom kun krom’ (kromo), por kun por’ (poro), kaze kun kaze’ (kazeo) k.t.p. Oni do uzu apostrofojn laŭ la Fundamentaj reguloj.