PMEG

18.2. Ordinaraj radikoj kiel ekkriaj vortetoj

Iafoje oni uzas ordinarajn radikojn sen finaĵoj kiel ekkriajn vortojn:

  • Halt’! Ne kuraĝu permesi al vi!Rt.142Haltu! Ne kuraĝu... HALT estas ordinara radiko normale uzata kiel verbo: halti. Ĉi tie Zamenhof uzis ĝin kiel ekkrian vorton, kaj skribis apostrofon, kvazaŭ temus pri ellasita O-finaĵo. Pli bone estas skribi halt! (sen apostrofo), ĉar temas pri ekkria uzo de nuda radiko.

  • Ek! Ni komencu! Ek! Antaŭen! La prefikso EK estas tre ofte uzata kiel memstara ekkria vorto por instigi al (tuja) ekagado.

  • Eks pri tiuj idiotoj! La prefikso EKS estas iafoje uzata kiel memstara ekkria vorto por montri, ke io (ĝena), kio antaŭe ekzistis, ne plu okazos aŭ aperos.

  • Help!Helpu! Helpon!

Povas ekesti problemoj pri akcento en ĉi tia uzado de nudaj radikoj. Kie en ekz. Rapid! meti akcenton? Ĉu oni diru “rapíd” (kvazaŭ estus Rapid’! kun apostrofo), aŭ “rápid” (akcentante la antaŭlastan vokalon)? Estas konsilinde uzi kiel ekkriajn vortojn nur unuvokalajn radikojn, ĉar tiam ne povas ekesti dubo pri la akcento. Estas eĉ konsilinde uzi tiun ĉi eblon ĝenerale tre ŝpare.

Multaj radikoj estas iom sonimitaj. Ofte oni kreas el ili sonimitajn vortojn per forigo de finaĵoj, kaj ofte per mallongigo kaj aliformigo:

  • Kraki Krak!FA3.86

  • Plaŭdi Plaŭ!FA2.35

  • Rapidi Rap, rap! Rapidu, rapidu!FA2.34

  • Pafi “Pif, paf!” eksonis subite krakoj.FA2.37

  • Murmuri Mur-mur-mur!FA2.128

  • Boji Boj!

  • Miaŭi Miaŭ! (eble pli bone mjaŭ)

  • Tranĉi Trinĉ tranĉ!

  • Gluti Glut! glut!

  • Tinti Tin tin!