PMEG

18.1. Oficialaj ekkriaj vortetoj

Adiaŭ «

Adiaŭ estas ĝentila salutvorto por disiĝoj (precipe kiam oni disiĝas por longa tempo aŭ eĉ por ĉiam): Adiaŭ, kara hejma domo!Rt.122 Adiaŭ por ĉiam!Rt.23

Adiaŭ povas ankaŭ roli O-vortece. Tiam ĝi estas citaĵo: Por ĉiu okazo mi volas diri al vi porĉiaman adiaŭ.FA1.76

Adiaŭi = “diri adiaŭ!” (aŭ alimaniere esprimi la saman ideon): Ŝi adiaŭis lin per la mano, kaj malaperis.

Adiaŭo = “eldiro de adiaŭ!” (aŭ esprimado de la ideo adiaŭ! en alia maniero): Johano kapsignis al li adiaŭon.FA1.61

Adiaŭa = “esprimanta adiaŭon, rilata al adiaŭo” k.s.: Ĉi tiu saluto estis klare adiaŭa.M.180 Morgaŭ estos la adiaŭa vespero.

La vorto adiaŭ mem estas tre malmulte uzata en la praktiko. Kutime oni uzas la esprimojn ĝis (la) revido! kaj ĝis (la)!, kiuj tamen esprimas, ke oni antaŭvidas rerenkontiĝi, eble eĉ baldaŭ. Kunmetaĵoj kiel adiaŭi, adiaŭo kaj adiaŭa estas tamen oftaj.

Bis «

Bis estas laŭda ekkrio, per kiu oni povas peti aktoron aŭ artiston ripeti ion bonan aŭ montri pli de sia arto. Bis ankaŭ povas esti uzata en instrukcioj pri kantado k.s. por montri ripetadon. Bisi = “krii bis!” (por peti ripeton). En iuj lingvoj bis havas pli vastan uzadon, sed en Esperanto ĝi (ankoraŭ) estas limigita al artistaj kaj muzikaj okazoj. En la praktiko tamen bis estas malofte uzata. Por laŭde peti aktoron aŭ artiston pri ripeto aŭ aldona prezento, oni uzas pli ofte esprimojn kiel pli, plian, denove aŭ ion similan.

Fi «

Fi montras malŝaton aŭ abomenon: Fi, kiel abomene!FE.26 Fi!” li subite ekkriis, “la rozo estas ja difektita de vermo!”FA2.53 Fi baze estas vorteto (memstare uzebla ekkrie), sed ĝi estas pli ofte uzata prefiksece aŭ kiel ordinara radiko: fia = “malestiminda”.

Ha «

Ha montras ekmiron aŭ surprizon: Ha, kiel bele!FE.26 Ha! kie vi ricevis la tutan monon?FA1.22 Ripeta ha povas esprimi pli vivan senton: Ha ha!” ekĝemis la malgranda Niko, vidante, kiel la tuta manĝaĵo malaperas.FA1.15 Ripeta ha estas ankaŭ uzata kiel sonimito de ridado: Kiel oni povas ne ridi? [...] ha, ha, ha!M.137

Ha plus la neoficiala ekkria vorteto lo formas kune la duvortan ekkrion ha lo, kiu estas uzata kiel alvoko, precipe en telefonado.

He «

He estas uzata precipe por altiri ies atenton: He, vi, venu ĉi tien!Rz.37 He; kion vi tie havas en la sako?FA1.16 Komparu kun la neoficiala vorteto hej.

Ho «

Ho estas ĝenerala ekkria vorteto por esprimi vivan senton: Ho, ĉielo!” ekkriis la patrino, “kion mi vidas?”FE.21 Ho belega Italujo!FA1.142 Ho! Diablo ĝin prenu!Rz.93 Ho, Dio! kion vi faras!FE.26 Ho, mia kor’!FK.303

Ho estas uzata aparte ofte ĉe alvokoj por plivigligi aŭ pliseriozigi: Al Vi, ho potenca senkorpa Mistero!OV.589 Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo.FE.21 Ho estas ankaŭ ofte kombinata kun aliaj ekkriaj vortetoj: ho ve, he ho...

Hura «

Per hura oni esprimas ĝojon, aprobon, entuziasmon k.s.: Ĉiuj aplaŭdis kaj laŭte aprobis, kaj Knut kriis “hura!”FA3.61 Legu ankaŭ pri la formo hu ra°.

Nu «

Nu esprimas, ke sekvos io aparte atentinda. Ĝi estas uzata en multaj diversaj manieroj. Alvoko: Nu, mia filino?” – “Jes, patrino.”FE.21 Nu, Alfred,” ekkriis la doktoro, “kion vi diros al tio ĉi?”BV.19 Malpacienco: Nu, iru pli rapide!FE.26 Nu, nu malsaĝulo, ĉesu!Rz.24 Konsento, koncedo: Nu, bone, bone!Rt.12 Nu do, venu, se vi vere insistas. Fino de interparolo: Nu, bone do, tial ni iru!Rt.30 Nu, bonan nokton!H.2 Surpriziĝo: Nu! Kiu supozus ion tian? Nu, mi neniam atendis tion! Dubo, hezito: Nu, kiel nun, Anton Antonoviĉ?Rz.15 Klarigo: Nu! Tion kaŭzis difekto en la hejtilo. Rezignacio: Nu, tia estas la vivo. Nu, kion fari? Konsolo: Nu, nu! Ne ploru!

Ve «

Per ve oni esprimas kordoloron aŭ bedaŭregon pro malfeliĉo: “Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo”.FE.21 Ho ve al ni, ke ni pekis!Pk.5 Ve, ve, ve! Ni estas kaptitaj, radŝiritaj, kvaronigitaj!Rt.66 Ve povas ankaŭ montri minacon al alia persono: Tiam ve al vi estos, se vi movos viajn ŝultrojn aŭ faros malkontentan mienon.Rt.41 Ve estas [...] al la viro, se virino kuraĝas lin kritiki.Gm.52 Veo = “plenda ekkrio”, hejmveo = “nostalgio (pri la hejmloko)”, ve(ad)i = “plende kri(ad)i, lamenti”.