PMEG

18.4. Elparolado kaj skribado de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj

Ekkriaj kaj sonimitaj vortetoj estas ofte elparolataj kun alia akcento ol ili devus havi laŭ la skribo. Tiaj ĉi vortoj estas la plej “sovaĝa” parto de la lingvo, kaj tial la normalaj reguloj de skribo kaj elparolo eble ne estas same gravaj kiel ĉe ordinaraj vortoj, sed plej ofte tute bone eblas skribi regule laŭ la efektiva elparolo:

  • La duvorta alvoko ha lo estas ofte misskribata *halo*, kio devus elparoliĝi *hálo* (same kiel la O-vorto halo). Ha lo estas tamen ĉiam elparolata “ha ló. Ankaŭ ne eblas skribi *halo’* kun apostrofo, ĉar ĝi neniel estas O-vorto.

  • La vorton hura oni elparolu “húra” (akcento je U). Sed multaj elparolas “hurá”. Se oni tiel elparolas, oni skribu hu ra°.

  • Hola estas ofte elparolata “holá”, kaj devas tiam esti skribata ho la°.

  • Aha, ehe kaj oho elparoliĝu “áha”, “éhe” kaj “óho”. Ili estas tamen ofte elparolataj “ahá”, “ehé” kaj “ohó”, kaj devas tiam esti skribataj a ha°, e he° kaj o ho°.

  • O kej° estas ofte misskribata *okej*, kio devus elparoliĝi “ókej”. La efektiva elparolo estas tamen ĉiam “okéj”. Iuj proponis skribi *okej’* kun apostrofo, sed ja neniel temas pri O-vorto.

  • La kata bleko miaŭ estas ofte elparolata “miáŭ”, kaj tiam mjaŭ° estas pli bona skribo.