PMEG 2024
38.3.5. EKS
EKS = “iam antaŭe estinta, ne plu oficanta, ne plu tia”. EKS estas uzata precipe ĉe profesioj kaj aliaj homaj roloj, sed iafoje ankaŭ ĉe alispecaj vortoj:
reĝo → eksreĝo = persono, kiu antaŭe estis reĝo, abdikinta reĝo
ministro → eksministro = persono, kiu antaŭe estis ministro
edzo → eksedzo = persono, kiu antaŭe estis edzo
(ge)edziĝi → eks(ge)edziĝi = rompi, ĉesigi (ge)edzecon
amiko → eksamiko = persono, kiu antaŭe estis amiko
kolonio → ekskolonio = loko, kiu iam estis kolonio, sed kiu sendependiĝis
moda → eksmoda = ne plu moda
Kastrita besto «
Ĉe besta vorto EKS havas la specialan signifon “kastrita”:
bovo → eksbovo = kastrita bovo
virkato → eksvirkato = kastrita virkato
ĉevalino → eksĉevalino = kastrita ĉevalino
Vidu ankaŭ la neoficialan sufikson UK.
Ordinara radiko «
eksa = iama, ne plu estanta
eksigi = forigi (ekz. de profesio), abdikigi, ĉesigi
eksiĝi = abdiki, deposteniĝi, forlasi postenon, laboron aŭ okupon
Kelkaj uzas EKS kiel ekkrian vorteton: Eks pri tiu problemo! ≈ “Nun tiu problemo ne plu okazos/ne plu ĝenos nin!”. Eks pri li! ≈ “Nun li ne plu aperos. Nun li ne plu ĝenos nin.”