PMEG
38.3.6. GE
GE = “ambaŭ seksoj”. GE estas uzata ĉe viraj kaj sekse neŭtraj vortoj por doni al ili ambaŭseksan signifon.
Legu ankaŭ pri la sufikson IN, kaj pri prefikseca VIR.
Paroj «
GE plej ofte montras paron:
- patro → gepatroj = patro kaj patrino (de komunaj infanoj)
- edzo → geedzoj = edzo kaj lia edzino
- fianĉo → gefianĉoj = fianĉino kaj ŝia fianĉo
- mastro → gemastroj = mastro kaj mastrino, kiuj estas paro
- cikonio → gecikonioj = cikoniino kaj vira cikonio, kiuj estas paro
- doktoro → gedoktoroj = doktoro kaj ties edz(in)o
Gedoktoroj logike devus esti paro, en kiu ambaŭ estas doktoroj. Tial oni nuntempe apenaŭ uzas vortojn kiel gedoktoroj pri paro.
Grupo de parencoj «
GE ankaŭ estas uzata ĉe parencovortoj por montri grupon de parencoj el ambaŭ seksoj:
- frato → gefratoj = fratino(j) kaj frato(j)
- filo → gefiloj = filo(j) kaj filino(j)
- nevo → genevoj = nevino(j) kaj nevo(j)
Ambaŭseksa grupo «
GE estas ankaŭ uzata pli ĝenerale por montri, ke ambaŭ seksoj ĉeestas en grupo:
- knabo → geknaboj = kaj knabino(j) kaj knabo(j)
- lernanto → gelernantoj = kaj viraj kaj inaj lernantoj
- samideano → gesamideanoj = kaj inaj kaj viraj samideanoj
- doktoro → gedoktoroj = kaj viraj kaj inaj doktoroj
- homo → gehomoj = homoj el ambaŭ seksoj, kaj homino(j) kaj virhomo(j)
Se vorto per si mem estas neŭtra, oni ne bezonas aldoni GE, krom se oni volas aparte emfazi, ke ambaŭ seksoj ĉeestas. Normale oni diru simple lernantoj, samideanoj, doktoroj kaj homoj. Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj.
Rilatas al ambaŭ seksoj «
Malofte GE aperas antaŭ io, kio mem ne povas havi sekson. Tia GE-vorto montras, ke io koncernas ambaŭ seksojn, ofte kun ŝerca nuanco. Tiaj vortoj estas nenormalaj, kaj oni ne uzu ilin tro multe:
- lernejo → gelernejo = lernejo por ambaŭ seksoj
- sola → gesolaj = solaj kiel paro
GE-vortoj estas normale multe-nombraj «
GE-vorto kun O-finaĵo povas normale esti nur multe-nombra, ĉar devas esti pli ol unu por ke ambaŭ seksoj povu ĉeesti. Sed oni iafoje provas streĉi la signifon de GE al la simila signifo “iu ajn el la du seksoj”. Tiam oni povas fari vortojn kiel gepatro = “patro aŭ patrino”, geedzo = “edzino aŭ edzo”. Tia uzo tamen ne estas normala, kaj multaj opinias ĝin nelogika kaj nekorekta. Tiaj vortoj estas tamen kompreneblaj kaj povas esti utilaj. La estonteco montros, ĉu ili akceptiĝos. GE-vorto kun alia finaĵo ol O montras nepre pli ol unu, ekz.: gepatra decido (pri infano) = “decido de ambaŭ gepatroj (pri infano)”, gepatra lingvo = “lingvo de ambaŭ gepatroj”. Alie oni dirus patrina lingvo aŭ patra lingvo. (Oni uzas tamen gepatra lingvo ankaŭ kiel ĝeneralan esprimon por denaska lingvo, ĉar tian lingvon oni plej ofte lernas de ambaŭ gepatroj.)
Ordinara radiko «
- gea = rilata al ambaŭ seksoj
Praktike oni tre malofte uzas GE kiel ordinaran radikon.
