PMEG

38.4.1. Afiksecaj radikoj kaj kunmetaĵoj

AM «

AM estas iafoje uzata sufiksece simile al la sufikso EM, kiam ne temas pri ago: bestama, muzikama, gastama.

BIT «

La radiko BIT (bito = “duuma cifero, 0 aŭ 1”) estas pli kaj pli ofte uzata prefiksece por montri, ke io estas elektronika kaj cifereca: bitlibro = “elektronika/cifereca libro (legebla per elektronika legaparato aŭ per komputilo)”, bitlegilo = “ilo por legi bitlibrojn, bitgazetojn k.s.”, bitbildo = “cifereca bildo”, bitmon(er)o = “cifereca mon(er)o”. Komparu kun prefikseca RET.

FIN «

FIN estas ofte uzata prefiksece por montri ĝisfinecon de ago anstataŭ prefikseca el: finkanti, finfari, finmanĝi.

FUŜ «

Prefikseca FUŜ montras malbonege faritan (artan aŭ metian) agon. Oni tiel uzas FUŜ precipe ĉe vortoj por ago, sed ankaŭ ĉe vortoj por aganto aŭ rezulto de ago: kuiri fuŝkuiri, fuŝkuiristo, fuŝkuiraĵo; pentri fuŝpentri, fuŝpentristo, fuŝpentraĵo; verki fuŝverki, fuŝverkisto, fuŝverk(aĵ)o; bindi fuŝbindi, fuŝbindisto, fuŝbind(aĵ)o; aktoro fuŝaktoro, fuŝaktori. Komparu kun la prefikso MIS.

HAV, PLEN, RIĈ «

La radikoj HAV, PLEN kaj RIĈ estas uzeblaj sufiksece por precizigi la signifon de A-vorto: barba barbhava, trua truhava, manka mankohava, ama amoplena, brua bruoplena, flora florplena, fuma fumoplena, ora ororiĉa, herba herbriĉa, senta sentriĉa. Simpla A-vorto havas ofte tre flekseblan signifon. Normale la kunteksto precizigas, sed iafoje preciziga aldono de HAV, PLEN, RIĈ (aŭ alia radiko) povas esti utila. Vidu ankaŭ la neoficialan sufikson OZ.

KELK «

KELK estas uzata afiksece ĉe nombraj vortetoj.

Prefikseca KELK montras multobligon per nedifinita sed ne granda nombro (pli ol unu): kelkdekM.199 = “kelkaj dekoj”, kelkcent = “kelkaj centoj”, kelkmil = “kelkaj miloj”. Atentu pri la akcento: kélkcent, kélkmil. KELK ne estas vorteto, sed radiko. Tial ne eblas disskribi tiajn vortojn. Ne skribu *kelk dek*, *kelk mil*, sed kelkdek, kelkmil. Ĉiam eblas anstataŭe diri kaj skribi: kelkaj dekoj, kelkaj miloj k.t.p.

Sufikseca KELK montras aldonon de nedifinita nombro (pli ol unu): dekkelkeM.199 = “dek kaj kelkaj”, tridekkelk-jaraM.83 = “havanta tridek kaj kelkajn jarojn”.

Iafoje oni vidas prefiksecan KELK kun la signifo “proksimume”: kelkmil = “proksimume mil”. Tia uzo estas tamen malrekomendinda, ĉar ĝi kolizias kun la ĉi-antaŭe montrita Zamenhofa uzo de prefikseca KELK.

KELK estas uzata prefiksece ankaŭ ĉe tabelvortoj je I por emfazi la nedifinitecon: kelkiuj = “kelkaj, iuj”, kelkiom = “kelke, iom”. La iafoje uzata formo *kelkiu* (sen J) estas memkontraŭdira. Iu montras precize unu individuon, dum KELK montras pli ol unu.

LAND «

La radiko LAND estas uzata sufiksece en gentobazaj landonomoj anstataŭ UJ: Finnlando, Pollando, Skotlando, Svazilando, Svislando, Tajlando. Estas konsilinde tiamaniere uzi LAND nur kiam tio donas internacian nomformon aŭ kiam tia nomformo estas tradicia en Esperanto.

ON-vortoj «

Kunmetaĵoj kun la sufikso ON estas ofte uzataj prefiksece: duonhoro = “duona horo, duono de horo”, kvaronlitro = “kvarona litro, kvarono de litro”, milonmilimetro = “milona milimetro, milono de milimetro”, trionparto = “triona parto”.

Eble tiaj kunmetaĵoj povas esti klarigataj kiel frazetvortigoj per O-finaĵo: [duono de horo]-(periodo)-O duonhoro.

Eblas krei ordinarajn kombinojn anstataŭe, ekz.: horkvarono (= “kvarono de horo”): Pasis certe horkvarono, antaŭ ol la floreto povis denove rekonsciiĝi.FA1.148 Formoj kiel horkvarono estas tamen ekstreme maloftaj.

Prefikseca DUON havas iafoje la specialan signifon: “proksimume duone, nekomplete, preskaŭ”: duonnuda = “preskaŭ nuda”, duonkuirita = “ne komplete kuirita”.

Ĉe parencovortoj DUON havas du specialajn signifojn. Ĝi tie montras parencecon tra nur unu el la gepatroj kaj ankaŭ parencecon kreitan per regeedziĝo:

  • duonfrato = 1. frato kun kiu oni havas nur unu el la gepatroj komuna, 2. filo de duonpatr(in)o

  • duonfilo = filo de la edz(in)o

  • duonpatro = nova edzo de la patrino

  • duonpatrino = nova edzino de la patro

Por parenceco kreita per regeedziĝo oni ankaŭ povas uzi la radikon VIC prefiksece: vicpatro, vicfilo, vicfrato. Oni proponis ankaŭ la neoficialan prefikson STIF° por tiu rolo: stifpatro, stiffilo, stiffrato, sed estas pli bone uzi VIC. Ĉe tiaj DUON-vortoj, kiuj povas havi ambaŭ signifojn de parenca DUON, oni prefere uzu VIC (aŭ eble STIF°) por regeedziĝa parenceco, kaj DUON nur por efektive duona parenceco.

POV, KAPABL, VOL «

La radikoj POV, KAPABL kaj VOL estas ofte uzeblaj sufiksece kiel pli precizaj alternativoj al la sufikso EM: sciema scipova, scivola; agema agipova, agopova, agokapabla, agivola, agovola; kreema krepova, krekapabla, krevola; vivema vivipova, vivopova, vivokapabla, vivivola, vivovola. (Apud sciema kaj scivola oni uzas ankaŭ tre ofte scivolema. Praktike ĉiuj tri vortoj estas samsignifaj.) Vidu ankaŭ la neoficialan sufikson IV. Legu pli pri ligfinaĵoj en vortoj kiel vivipova kaj agivola.

RET «

La radiko RET estas ofte uzata prefiksece kun la signifo “Interreta, rilata al la Interreto”: poŝto retpoŝto = “Interreta poŝto”, mesaĝo retmesaĝo = “retpoŝta mesaĝo”, retgazeto, retbutiko, retkamerao, retkomerco. Komparu kun prefikseca BIT.

ŜAJN, SIMIL, MANIER, STIL «

La radikoj ŜAJN, SIMIL, MANIER kaj STIL estas ofte uzeblaj sufiksece anstataŭ la sufikso EC por krei pli precizajn vortojn: vereca verŝajna, versimila; trompeca trompŝajna, trompmaniera; dieca disimila; homeca homsimila; virece virmaniere, virstile; japanece japanmaniere, japanstile. Vidu ankaŭ la neoficialan sufikson ESK.

ŜTEL «

La radiko ŜTEL estas uzata prefiksece kun la speciala signifo “sekretece”, “kaŝite”, “kun la intenco ne esti rimarkebla”, ofte tute sen rilato al efektiva ŝtelado: ŝteliri = “iri silente kaj nerimarkeble (kvazaŭ por ŝteli)”, ŝtelobservi = “observi kaŝite (por ke neniu tion rimarku)”. La sama speciala signifo aperas ankaŭ en la E-vorto ŝtel(ec)e: ŝtele eniri en domon = “kaŝite kaj nerimarkeble eniri en domon (eble tute ne por ŝteli)”, kaj ankaŭ en moviĝoverboj kiel alŝteliĝi, enŝteliĝi kaj forŝteliĝi.

VIC «

VIC estas uzata prefiksece por montri aferon aŭ personon, kiu anstataŭas aŭ povas anstataŭi ion aŭ iun: vicprezidanto = “anstataŭa prezidanto”, vicdirektoro = “anstataŭa direktoro”, vicrado = “rezerva rado”. VIC estas ankaŭ uzebla en iaj parencovortoj. Legu ankaŭ pri vice al kaj vic’ al.

VIR «

VIR estas uzata prefiksece por montri viran sekson. Komparu kun la sufikso IN. Oni tiel povas uzi VIR nur ĉe io, kio povas havi sekson, kaj nur ĉe vortoj, kiuj ne estas viraj jam per si mem.

Legu ankaŭ pri seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj.

VIR estas prefiksece uzata precipe ĉe bestaj vortoj: virĉevalo, virkato, virbovo, virhundido, virbesto.

Ankaŭ ĉe homaj vortoj oni povas uzi VIR prefiksece: virhomo, virprezidanto, virsekretario. Sed ĉe homaj vortoj oni normale preferas uzi VIR kiel A-vorton: vira homo, vira prezidanto, vira sekretario.

Tre ofte oni tamen forlasas VIR, kvankam temas pri virbesto aŭ virhomo.

Rimarku, ke la memstara vorto viro ĉiam signifas “plenkreska virhomo”, dum prefikseca VIR nur montras viran sekson (ne homecon, nek plenkreskecon). La vorto vira jen montras nur viran sekson, jen inkluzivas homecon kaj plenkreskecon, laŭ la kunteksto.

En la komenca tempo oni uzis VIR sufiksece por montri viran sekson, sed tio delonge malaperis: ĉevalviro, bovoviro.