PMEG

38.2.8. EC

EC = “kvalito aŭ stato (de iu aŭ io)”. EC ĉiam montras ion abstraktan (kvaliton aŭ staton). Komparu kun , kiu normale montras ion konkretan.

Ecaj radikoj «

EC povas aperi post radiko, kiu mem havas ecan signifon. Tiam la formo sen EC povas montri pli sendependan (abstraktan) ideon, dum la EC-formo ĉiam montras kvaliton de iu aŭ io, staton de iu aŭ io:

  • bono = la abstrakta ideo bono boneco = bono kiel kvalito de io aŭ iu

    • Vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon.Gn.3

    • Ili admiris la bonecon de lia ago.

  • ruĝo = la koloro ruĝo ruĝeco = la stato esti ruĝa

    • Ŝiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de freŝa ruĝo.M.150

    • La ruĝeco de ŝiaj vangoj malkaŝis ŝiajn sentojn.

  • neceso = absoluta bezono neceseco = la stato esti necesa

    • En okazo de neceso vi povos tranokti ĉe mi.

    • Ĝia neceseco fariĝados por ili kun ĉiu tago ĉiam pli sentebla.FK.266

Klariga EC «

Ĉe plursignifaj radikoj EC povas klarigi, ke temas ĝuste pri eco. Komparu kun klariga AD kaj klariga AĴ:

  • belo = abstrakta ideo pri belo, bela afero aŭ belo kiel kvalito de io beleco = belo kiel kvalito de iu aŭ io

  • proksimo = stato troviĝi proksime, proksima loko proksimeco = stato troviĝi proksime

Iafoje oni tamen uzas ĉi tian EC-vorton ankaŭ kie simpla O-vorto estus pli logika: Ĉu vi aŭdis nenian tumulton en la proksimeco [= proksimaj lokoj]?Rt.123

Mezuroj «

Kelkaj simplaj O-vortoj montras ian mezuron kiel neŭtralan ideon. Se oni aldonas EC al tia vorto, temas pri multeco de la mezuro:

  • longo = horizontala dimensio (ĉiu konkretaĵo havas ian longon) longeco = la eco esti longa, havi multe da longo

    • Ni mezuris la longon de ĝiaj kruroj, kaj trovis, ke ili estas tre mallongaj.

    • La longeco de ĝiaj kruroj tre surprizis nin. La kruroj estis surprize longaj.

  • alto = vertikala dimensio (ĉiu konkretaĵo havas ian alton) alteco = la eco esti alta, havi multe da alto

    • Ĝi [= la altaro] estu kvarangula; kaj du ulnoj estu ĝia alto.Er.30

    • Ĝi estis bone videbla pro sia alteco.Jĥ.19

  • rapido = mezuro de distanco irata en certa tempo (ĉiu moviĝanta afero havas ian rapidon) rapideco = eco de io, kio iras (tre) rapide

    • La rapido de la aŭto estis nur 20 kilometroj en horo.

    • La aviadilo pasis kun fulma rapideco.

Iafoje estas malfacile fari tiun ĉi distingon inter neŭtrala O-vorto kaj multeca EC-formo. Ofte oni ignoras la diferencon, kaj uzas EC ankaŭ kie ĝi ne estas bezonata: La denseco [= denso] de gaso estas la rilato de ĝia maso al ĝia volumeno.

Iuj volas, ke oni ĉiam rigore distingu, sed tio necesas nur kiam estas efektiva risko de miskompreno. En scienca lingvaĵo la distingo ofte tre gravas.

Rimarku, ke multaj similaj O-vortoj tute ne havas ĉi tian neŭtralan mezursignifon. Proksimoproksimecoproksima loko. Por neŭtrala mezuro oni uzas distanco. Juno (apenaŭ uzata) egalas al juneco. Neŭtrala mezurvorto estas aĝo.

Rimarku ankaŭ, ke oni normale ne uzas vortojn kiel *mallongo*, *malalto* kaj *malrapido* (krom eble ŝerce). Neŭtralaj estas nur longo, alto kaj rapido. Neneŭtralaj estas longeco, mallongeco, alteco, malalteco, rapideco kaj malrapideco.

Mallogikaj EC-formoj «

Iafoje EC estas uzata mallogike pro influo de naciaj lingvoj:

  • *Bedaŭrinde mi ne havas la eblecon tion ĉi fari.* Tute ne temas pri eco, sed pri io, kio estas ebla. Oni uzu ebloeblaĵo: Bedaŭrinde mi ne havas la eblon tion ĉi fari.L1.339 Se oni hezitas inter eblo kaj ebleco, oni elektu eblo, ĉar ĝi estas resuma formo kaj por ebleco, kaj por eblaĵo.

  • Laboro mensa kaj artista ne prezentas ja la tutan amplekson de la aktiveco de homo.M.77 Ne temas pri eco, sed pri agado. Logike oni uzu aktivado aŭ eventuale aktivo. La formo aktiveco fariĝis tamen tre ofta en tiaj ĉi frazoj, kaj oni verŝajne devas toleri ĝin.

Alispecaj radikoj «

Ĉe io, kio ne mem montras econ aŭ kvaliton, EC aldonas tian signifon. En tia okazo la simpla O-formo havas tute alian signifon ol la EC-formo:

  • homo homeco = natura kvalito de homo

  • heroo heroeco = la eco esti heroo, konduti kiel heroo

  • fianĉo fianĉeco = la stato esti fianĉo

  • episkopo episkopeco = la stato/ofico esti episkopo

  • granda animo grandanimeco = la eco havi grandan (= noblan) animon

  • ŝtono ŝtoneco = la eco esti malmola kiel ŝtono

  • vivo viveco = la eco esti plena je vivo

  • unu unueco = la eco esti kiel unu

  • unua unuaeco = la eco esti la unua

EC por tempo «

Post participoj, kaj en kelkaj aliaj vortoj, EC montras tempon aŭ aĝon:

  • estonta estonteco = estonta tempo

  • pasinta pasinteco = pasinta tempo

  • infano infaneco = eco esti infana, infanaĝo

  • juna juneco = eco esti juna, junaĝo

Formoj kiel estonto kaj pasinto normale montras personon, kiel ĉiuj participoj kun O-finaĵo, sed iafoje oni uzas estonto kaj pasinto kiel mallongigojn de estonteco kaj pasinteco.

Eca, ece «

EC ankaŭ povas esti uzata kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo (aŭ verba finaĵo). Tiaj formoj havas normale la signifon “simila, simile, samaspekta kiel, samamaniere kiel”:

  • silkecaj ŝtrumpoj = ŝtrumpoj silkosimilaj (silke molaj), sed ne nepre el silko

  • ligneca papero = papero parte aspektanta kiel ligno

  • ŝtoneca koro = koro tiel malmola (= sensenta), ke ĝi similas al ŝtono

  • Ni havas amikecajn rilatojn kun ili.Ni rilatas kvazaŭ ni estus amikoj.

  • Li diris tion per supereca tono.Li diris tion per tono kvazaŭ li estus supera.

  • Ĉesu konduti tiel infanece!Ĉesu konduti en maniero tipa por infano.

  • Kvankam ŝi estas knabino, ŝi ofte kondutas virece....kondutas kiel viro.

  • Tiu esprimo estas tro Franceca....estas simila al la Franca lingvo.

Iafoje oni povas por klareco uzi anstataŭe kunmetaĵojn kun ŝajna, simila, manierastila. Vidu ankaŭ ESK.

Iafoje formoj kun ...eca signifas “rilata al tia eco, pri tia eco”:

  • patreca testo = testo pri patreco, testo por eltrovi, ĉu iu estas la patro

  • reĝeca edikto = edikto pri reĝeco, edikto ke iu estas reĝo

Ordinara radiko «

  • eco = kvalito

  • ecigi = karakterizi

  • ec-vorto = vorto, kiu montras econ