PMEG

28.3. Participoj kiel O-vortoj

Aktiva participo kun O-finaĵo montras la sencan subjekton de la ago aŭ stato. Pasiva participo kun O-finaĵo montras la sencan objekton. Normale temas pri persono:

  • skribanto = skribanta persono, persono kiu skribas

  • skribinto = skribinta persono, persono kiu antaŭe skribis

  • skribonto = skribonta persono, persono kiu poste skribos

  • amato = amata persono, persono kiun iu amas

  • amito = amita persono, persono kiun iu antaŭe amis

  • amoto = amota persono, persono kiun iu poste amos

  • Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.FE.22

  • Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto.FE.22

  • Oni levis la kadavran tukon; paco estis sur la vizaĝo de la mortinto.FA3.17

  • La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj.FE.22

  • Ĉiuj viaj fortikaĵoj estas kiel figarboj kun maturaj fruktoj; se oni ekskuas ilin, ili falas en la buŝon de manĝonto.Naĥ.3

  • Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto.FE.22

Nepersona O-participo «

Se temas ne pri persono, sed pri aĵo, oni aldonu la sufikson :

  • Li disvolvis antaŭ ili ambaŭ la belecon de la naturo en la kreitaĵo, kiel la vivantaĵo staras super la mortintaĵo.FA4.152

  • Laŭ ili oni povis antaŭdiri la okazontaĵojn de la venonta jaro.FA1.130

Sed kiam ĉeestas AĴ, la participa sufikso ofte estas superflua: kreaĵo (= kreitaĵo), vivaĵo (= vivantaĵo), skribaĵo (= skribitaĵo), okazaĵo (= okazantaĵo, okazintaĵookazontaĵo depende de la kunteksto).

Iafoje O-finaĵa participo sen AĴ-sufikso tamen montras nepersonan aferon, kiu plenumas ian funkcion. Tio okazas precipe en matematiko, geometrio k.s.:

  • En la frakcio 5/10 la nombro 5 estas dividato (aŭ numeratoro), kaj la nombro 10 estas dividanto (aŭ denominatoro).

  • Kiam du fortoj agas sur objekto, la rezulta forto, la rezultanto, estas la vektora sumo de la originalaj fortoj.

  • Estas necese, ke ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝodonanto por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko.FAnt.44 La verko Fundamento de Esperanto estos donanta la leĝon.

Rimarku, ke en tiaj okazoj ĉiam temas pri objekto, kiu plenumas funkcion. Tiu objekto estas prezentata kvazaŭ ĝi estus persono, kvazaŭ ĝi konscie agus aŭ rolus. En aliaj okazoj oni aldonu AĴ: trovitaĵo (aŭ simple trovaĵo), dividataĵo, dividitaĵo (aŭ simple dividaĵo), rezultantaĵo, rezultintaĵo (aŭ simple rezulto) k.t.p.

Oni uzas iafoje vortojn kiel estonto, estinto, pasinto k.s. por tempoj (= “estonta tempo”, “estinta tempo”, “pasinta tempo”...). Normale oni uzu la sufikson EC en tiaj vortoj: estonteco, estinteco, pasinteco k.s.

Speciala regulo pri O-finaĵaj participoj «

La regulo, ke participo kun O-finaĵo montras la sencan subjekton aŭ objekton de la ago, estas tute speciala regulo. Se tiu regulo ne ekzistus, vorto kiel mensoginto signifus pli-malpli “mensoginteco”, sed tian signifon mensoginto tute ne povas havi.

Sen tiu speciala regulo, oni devus tre ofte aldoni la sufikson UL al tiaj O-participoj (kiam temas pri persono): *skribantulo*, *batatulo*, *mortintulo*, *trovitulo*, *alvenontulo*. Sed fakte oni uzas kaj ja devas uzi nur skribanto, batato, mortinto, trovito, alvenonto k.t.p. La kialo, ke Zamenhof enkondukis tiun regulon pri O-participoj, kredeble estis deziro uzi pli mallongajn vortojn (sen UL-sufikso).

Formoj kiel *skribantulo* do estas eraraj. Ili estas same eraraj kiel ekz. *patrulo* anstataŭ patro, aŭ *knabinulo* anstataŭ knabino. Se oni celas pli specialajn sencojn, povas tamen esti ĝuste uzi UL en tiaj vortoj. Legu pli pri tio en la klarigoj pri UL.

Problemo pri O-finaĵaj participoj «

El O-vorto, kiu montras personon, oni normale povas fari A-vorton, kiu signifas “rilata al la persono”. Tio tamen ne eblas por O-vortaj participoj, ĉar A-participoj havas aliajn signifojn:

  • novulo novula kurso = kurso por novuloj

  • komencanto *komencanta kurso* = kurso por komencantoj

En ĝusta uzo komencanta kurso nepre signifas “kurso kiu komencas (ion)”. Por esprimi “kurso por komencantoj” oni devas diri ĝuste kurso por komencantoj (aŭ eventuale porkomencanta kurso).

  • sekretario sekretaria demando = demando de sekretario

  • prezidanto *prezidanta demando* = demando de prezidanto

Sed prezidanta demando vere signifas “demando, kiu prezidas”, kvankam tio estas plene absurda signifo.

Rilata problemo aperas iafoje kun priskribo de participo. Se oni ŝanĝas la finaĵojn, oni povas ŝangi ankaŭ la signifon de la priskribo:

  • maljuste kondamnita maljusta kondamnito. La signifo ŝanĝiĝis. Unue la kondamno estas maljusta. Poste la kondamnita persono estas maljusta. Se MALJUST ankoraŭ priskribu la kondamnon, oni devas diri ekz. maljuste kondamnita persono.

  • multe amanta multaj amantoj. Unue la amo estas multa. Poste la personoj kiuj amas estas multaj. Se MULT ankoraŭ priskribu la amon, oni diru ekz. multamantoj.

  • malproksime loĝanta malproksima loĝanto. Unue iu loĝas malproksime. Poste temas pri malproksima persono, kiu loĝas ie. Se MALPROKSIM ankoraŭ priskribu la loĝadon, oni teorie povas diri ekz. malproksimloĝanto, sed prefere oni diru malproksime loĝanta personopersono, kiu loĝas malproksime.

Iafoje oni vidas provojn elturniĝi per strange uzataj E-finaĵoj: *multe amantoj*, *malproksime loĝanto*. La ideo estas, ke la E-vorto priskribu nur la agan parton de la O-vorto. Tio estas neakceptebla. Se priskribo rilatu al nur parto de vorto, ĝi devas mem fariĝi parto de tiu vorto: multamantoj, malproksimloĝanto. La malĝusta uzo baziĝas sur miskompreno. Oni pensis, ke E-vortoj priskribas agojn, dum A-vortoj priskribas aĵojn. La vera regulo estas, ke E-vortoj priskribas verbojn, dum A-vortoj priskribas O-vortojn. O-vorto povas esti aga, sed ĝi tamen ne estas verbo.

Esperanto «

La vorto Esperanto origine estis participo kun la signifo “esperanta persono”. Tiu participo poste fariĝis propra nomo de lingvo, kaj estas tial skribata majuskle. Kiel lingvonomo ĝi tute ne estas plu participo. Oni do povas fari el la lingvonomo la A-vorton Esperanta = “rilata al la lingvo Esperanto”. La vorto esperanto (kun minusklo) estas tamen ankoraŭ participo, kaj ĝi plu signifas “esperanta persono”. (Multaj skribas ankaŭ la lingvonomon minuskle, kio tamen ne estas rekomendinda, ĉar ĝi estas propra nomo.)