PMEG

38.2.30. UL

UL = “persono kun ia karakterizo”. Komparu kun IST kaj AN. Tio, kio staras antaŭ UL, ĉiam montras tion, kio karakterizas la personon.

Ecaj radikoj «

Plej ofte oni uzas UL ĉe eca radiko (kiu normale estas A-vorto):

  • bona bonulo = persono karakterizata de boneco

  • juna junulo = persono karakterizata de juneco

  • honesta honestulo = persono honesta laŭ sia karaktero

  • dika dikulo = persono aparte dika

  • lama lamulo = persono (daŭre) lama

  • kara karulo = persono aparte kara por la parolanto

  • fremda fremdulo = persono de fremda lando, regiono, urbo k.t.p.

  • sankta sanktulo = persono aparte sankta

  • nigra nigrulo = homo el la tiel nomata nigra raso, negro

  • blanka blankulo = homo el la tiel nomata blanka raso

Alispecaj radikoj «

Oni povas uzi UL ankaŭ ĉe aga aŭ alispeca vorto:

  • timi timulo = persono, kiu ofte timas, timemulo

  • drinki drinkulo = persono, kiu (tro) ofte drinkas, drinkemulo

  • ŝerci ŝerculo = persono, kiu ofte ŝercas, ŝercemulo

  • ĝibo ĝibulo = persono kun karakteriza ĝibo

  • lepro leprulo = persono malsana je lepro

  • almozo almozulo = persono, kiu vivtenas sin per almozpetado

  • azeno azenulo = persono simila al azeno, stultulo

  • miliono milionulo = persono, kiu posedas miliono(j)n da dolaroj/eŭroj/enoj...

  • granda kapo grandkapulo = persono kun aparte granda kapo

  • longaj kruroj long(a)krurulo = persono kun aparte longaj kruroj

  • sen kuraĝo senkuraĝulo = persono, al kiu mankas kuraĝo

  • kontraŭ kontraŭulo = persono, kiu daŭre kontraŭas ion aŭ iun certan

  • antaŭ antaŭulo = persono, kiu ekzistis aŭ agis antaŭe

  • post poste posteulo = persono, kiu sekvis aŭ sekvos post alia persono (legu pri E kiel ligfinaĵo)

  • alia aliulo = alia persono

  • ĉi tie ĉi-tieulo = persono, kiu troviĝas ĉi tie

Oni preferas fari kunmetaĵojn kun UL anstataŭ ekz. viro, homo, persono k.t.p. Tiu prefero eĉ estas tiel forta, ke vortoj kiel *timhomo*, *ŝercviro*, *almozpersono* estas rigardataj kiel eraroj, se eblas la saman aferon esprimi per UL.

Bestoj «

Oni ankaŭ regule uzas UL en iaj nomoj de bestospecoj, kvankam ne temas pri personoj:

  • mamo mamuloj = klaso de bestoj, kiuj mamnutras siajn idojn

  • rampi rampuloj = reptilioj (kvankam ne ĉiuj reptilioj rampas)

  • araneo araneuloj = grupo de bestoj, el kiuj araneo estas tipa ekzemplo

  • branko brankuloj = tiaj bestoj, kiuj spiras per brankoj

Nevivaĵoj «

Okaze oni uzas UL figure por plej diversaj aferoj, ankaŭ nevivaj, kiujn oni volas prezenti kvazaŭ personojn:

  • neĝon boras neĝborulo = plantospeco, kiu aperas frue printempe, galanto

  • nubojn skrapas nubskrapulo = treege alta domo, kiu kvazaŭ skrapas la nubojn

  • tri mastoj trimastulo = ŝipo kun tri mastoj

  • peza kargo pezkargulo = ŝipo por peza kargo

Ankaŭ IST estas iafoje uzata en simila maniero.

Ne trouzu UL «

Ĉe vortoj, kiuj per si mem havas personan signifon, oni ne uzu senbezone UL. Precipe oni atentu pri participoj kun O-finaĵo. O-participo per si mem montras personon, kaj tial aldono de UL normale estas eraro. Ne diru do *parolantulo*, *kurintulo*, *konatulo*, sed simple parolanto, kurinto, konato. (Sed konatulo en la signifo “konato” fakte jam fariĝis tiel kutima, ke oni tamen devas ĝin toleri kiel idiomaĵon.)

Se oni tamen aldonas UL al participo kun O-finaĵo aŭ al alia persona vorto, tiam oni kreas vorton kun speciala signifo. Virulo ne egalas al viro, sed signifas “persono karakterizata de vireco” = vireculo. Mortintulo ne estas simple “mortinta persono” (= mortinto), sed signifu ”persono kiu similas al mortinto, persono kiu estas kvazaŭ mortinta”. Konatulo principe estu “persono karakterizata de konateco” = famulo, dum konato simple estas “persono konata de iu”. InstruituloOV.32 estas “homo karakterizata de sia instruiteco” = klerulo, sciencisto. Ĉe participoj oni tamen nur maloftege vere uzas tiun eblon krei specialan signifon per aldono de UL, kaj la vorto konatulo estas plej ofte nur erare uzata anstataŭ konato.

Ordinara radiko «

  • ulo = persono sen ia speciala karakterizo (iafoje kun malŝateta, familiara aŭ ŝerca nuanco)

Ĉu UL estas neŭtra aŭ vira? «

Laŭ la ĉi-antaŭaj klarigoj la sufiksa radiko UL havas la signifon “persono”. Tio estas sekse neŭtra signifo. Persono estas aŭ virino aŭ viro sendistinge. Sed en praktika lingvouzo la afero ne estas tiel klara. En multe-nombro UL estas plej ofte neŭtra: saĝuloj = “saĝaj personoj, ĉu viraj, ĉu inaj”, junulargastejo = “gastejo por junaj homoj, ankaŭ junulinoj”, malrapiduloj = “malrapidaj homoj”. Sed en unu-nombro okazas ofte, ke UL praktike signifas “vira persono”. Oni ekz. tre malofte diras frazojn kiel ŝi estas belulo. Multaj eĉ opinius tian frazon erara, kaj dirus nepre nur belulino pri virino. La lingvo estas ĉi-punkte malklara. Estas normala afero en Esperanto, ke neŭtra vorto momente kvazaŭ ricevas viran signifon, kiam oni kontrastigas ĝin al ina vorto, ekz. junulo kaj junulino = “juna viro kaj juna virino”. En tia kunteksto UL fariĝas praktike vira. Tio estas tute oportuna kaj vortŝpara esprimomaniero. Sed per si mem UL estu prefere neŭtra laŭ PMEG. Nur en klara kontrasto kun ina vorto, ĝi montru viron. La malklara signifo de UL estas tamen problemo, kiun finfine nur la libera evoluo de la lingvo povos solvi.

Oni povus starigi la saman demandon pri la sufiksaj radikoj AN, ESTR, ID kaj IST, kaj pri la participaj sufiksoj ANT, INT, ONT, AT, IT kaj OT. Sed ĉe tiuj radikoj ŝajnas pli-malpli klare, ke ili ja estas neŭtraj, ne viraj, kvankam eble ne ĉiuj konsentas pri tio.

Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj.