PMEG 2024

38.2.4. AN

AN = “membro de grupo, loĝanto de loko, adepto de doktrino, persono kiu apartenas al loko” k.s. Komparu kun IST. Tio, kio staras antaŭ AN, ĉiam montras, al kio la ano apartenas:

  • klubo → klubano = membro de klubo

  • familio → familiano = membro de familio

  • Eŭropo → eŭropano = loĝanto de Eŭropo

  • Brazilo → brazilano = loĝanto/civitano de Brazilo

  • Francujo → francujano = loĝanto/civitano de Francujo

  • vilaĝo → vilaĝano = loĝanto de vilaĝo

  • kamparo → kamparano = loĝanto de kamparo

  • kongreso → kongresano = partoprenanto en kongreso

  • Kristo → kristano = ano de Kristo, de la religio de Kristo.

  • Budho → budhano = ano de Budho, de la ideoj de Budho.

  • Islamo → islamano = kredanto je Islamo

  • respubliko → respublikano = subtenanto de la ideo ke ŝtato estu respubliko, ano de partio kiu nomas sin respublika

  • ŝipo → ŝipano = homo, kiu servas sur ŝipo

  • civito → civitano = plenrajta membro de ŝtato

  • estraro → estrarano = membro de estraro

  • UEA → UEA-ano = membro de UEA (Universala Esperanto-Asocio)

  • alia domo → alidomano = loĝanto de alia domo

  • sama lando → samlandano = loĝanto de la sama lando

  • sama religio → samreligiano = kredanto de la sama religio

Ordinara radiko «

  • ano = membro de societo, partio, familio, eklezio k.s.

  • aniĝi = fariĝi membro, aliĝi al grupo