PMEG 2024

38.2.5. AR

AR = “tuto aŭ kolekto de multaj samspecaj aferoj”. Tio, kio staras antaŭ AR, ĉiam montras, el kiaj aferoj konsistas la tuto.

AR povas montri tuton de pluraj kunapartenantaj aferoj:

  • verko → verkaro = ĉiuj verkoj de unu aŭtoro

  • estro → estraro = elektita grupo de estroj de unu organizo

  • arbo → arbaro = loko kun multaj kune kreskantaj arboj

  • haro → hararo = ĉiuj haroj sur ies kapo

  • tendo → tendaro = grupo de tendoj uzata kiel provizora loĝejo

  • ŝafo → ŝafaro = ĉiuj ŝafoj de unu posedanto aŭ en unu loko

  • manĝilo → manĝilaro = ĉiuj diversaj manĝiloj de unu hejmo, tablo aŭ posedanto

  • meblo → meblaro = ĉiuj mebloj de unu unu ĉambro, apartamento aŭ domo

  • membro → membraro = ĉiuj membroj de ekz. klubo

  • altaj montoj → altmontaro = masivo aŭ ĉeno de altaj montoj

AR povas montri ion, kio konsistas ĉefe el pluraj samspecaj aferoj, sed ne nur el tio:

  • vorto → vortaro = libro kun listo de vortoj kaj klarigoj pri ili

  • kanto → kantaro = libro kun kolekto de kantoj

  • horo → horaro = tabelo de horoj, en kiuj okazas io speciala

  • demando → demandaro = listo de respondendaj demandoj

  • ŝtupeto → ŝtupetaro = grimpilo el du stangoj kun multaj ŝtupetoj (= eskalo)

  • vagono → vagonaro = vico de kunigitaj vagonoj tirata de lokomotivo (= trajno)

Iafoje AR montras ĉiujn en la mondo, aŭ ĉiujn en unu regiono:

  • homo → homaro = ĉiuj homoj en la mondo, la tuta homa gento

  • gazeto → gazetaro = ĉiuj gazetoj en unu regiono

Ordinara radiko «

  • aro = grupo, kolekto, grego k.s.

  • arigi = meti en grupon, kolekti

  • ara = grupa

  • granda aro → grandare = en granda aro