PMEG

37.3. Precizigaj antaŭelementoj

Oni ofte kunigas radikojn (kaj vortetojn) kreante kunmetitajn vortojn. La plej ofta speco de vortkunmetaĵo nomiĝas en PMEG kombino. Tia vorto konsistas el du partoj: ĉefelemento, kiu donas la ĝeneralan signifon de la vorto, kaj preciziga antaŭelemento, kiu precizigas la ĝeneralan signifon.

El la ĉefelemento ŜIP oni povas fari ekz. la jenajn kombinojn (ĉiam kun “neŭtrala” O-finaĵo):

  • vaporŝipo = speco de ŝipo, nome tiu speco, kiu funkcias per vaporo

  • balenŝipo = speco de ŝipo, nome ŝipo speciale konstruita por ĉasi balenojn

  • puŝŝipo = speco de ŝipo, kiu puŝas barĝojn en kanaloj kaj riveroj

  • aerŝipo = speco de ŝipo, kiu iras en aero anstataŭ akvo

La baza signifo de tiuj ĉi kombinoj estas ĉiam “ŝipo”. Per diversaj antaŭelementoj oni distingas diversajn specojn de ŝipoj. La antaŭelementoj estas tre diversecaj. VAPOR montras manieron funkciigi la ŝipospecon, BALEN montras celon por la uzado de la ŝipospeco, PUŜ montras taskon, AER montras lokon.

El la ĉefelemento IR, oni povas krei nomojn de diversaj ir-specoj:

  • rondiro = tia iro, kiun oni faras ronde, en rondo

  • piediro = iro per piedoj

  • militiro = iro cele al milito

El la ĉefelemento RUĜ, oni povas krei ekz. la jenajn specojn de ruĝo:

  • helruĝo = tia ruĝo, kiu estas pli hela ol normala ruĝo

  • sangruĝo = tia ruĝo, kian havas sango

  • matenruĝo = ruĝo de la ĉielo en la mateno

Partaj kombinoj «

Plej ofte antaŭelementoj distingas diversajn specojn. Iafoje tamen temas ne pri speco, sed pri parto de la ĉefelemento, ekz.: antaŭbrako = “tiu parto de brako, kiu troviĝas plej antaŭ la korpo”; Orient-Eŭropo = “la orienta parto de Eŭropo”.

Kvazaŭ propraj radikoj «

Kombino kondutas kiel simpla radiko. Ĝi povas akcepti ĉiun ajn finaĵon: vaporŝipo, vaporŝipa, vaporŝipe, vaporŝipi; rondiro, rondira, rondire, rondiri; piediro, piedira, piedire, piediri; helruĝo, helruĝa, helruĝe, helruĝi. Aldonante finaĵon al kombino oni sekvas la samajn principojn kiel por simplaj radikoj.

Kombinoj el kombinoj «

Oni povas el kombinoj fari novajn kombinojn:

  • vaporŝipasocio = “asocio, kiu okupiĝas pri vaporŝipoj”. Ĉefelemento estas la radiko ASOCI. Preciziga antaŭelemento estas la kombino VAPORŜIP.

  • vaporŝipasociano = “ano de vaporŝipasocio”. Ĉefelemento estas la radiko AN. Antaŭelemento estas la kombino VAPORŜIPASOCI.

  • ŝarĝvaporŝipo = “vaporŝipo uzata por transporti ŝarĝojn”. Ĉefelemento estas la kombino VAPORŜIP. Antaŭelemento estas la radiko ŜARĜ.

Kombino el pluraj radikoj povas teorie esti plursignifa. Neniu gramatika regulo klarigas, ke ekz. ŝarĝvaporŝipo estas ŝarĝ-vaporŝipo kaj ne ŝarĝvapor-ŝipo (“ŝipo, kiu iel rilatas al ŝarĝvaporo”, sensencaĵo). Oni devas simple mem kompreni, kiu el pluraj teorie eblaj analizoj kaj signifoj estas la ĝusta. Konfuzoj nur malofte okazas en la praktiko. Skribe oni je bezono povas uzi dividostrekojn por klareco, kiel en ŝarĝ-vaporŝipo. Ĝenerale kombinoj kun pli ol tri aŭ kvar radikoj povas esti tro malfacilaj. Anstataŭ *vaporŝipasocimembrokunvenejo* oni prefere diru ekz. kunvenejo por membroj de vaporŝipasocio.

Interligaj finaĵoj «

Post preciziga antaŭelemento oni povas meti interligan O-finaĵon por faciligi la elparolon aŭ komprenon de la kombino: puŝoŝipo, aeroŝipo, sangoruĝo k.t.p. En kelkaj vortoj oni emas uzi tian O-finaĵon ne pro ia vera bezono en Esperanto, sed ĉar la antaŭelemento finiĝas per O en aliaj lingvoj. Oni uzas plej ofte ekz. radioelsendo anstataŭ la simpla radielsendo pro tio, ke la vorto radio ĉiam havas finan “o” en aliaj lingvoj. Kompreneble oni povas ellasi O, ĉar en Esperanto ĝi ne estas parto de la radiko, sed nura finaĵo.

Oni ne uzas ligfinaĵon en tiaj kombinoj, kie la antaŭelemento plej nature fariĝas A-vorto, se oni disigas la kombinon, ekz.: dikfingroJĝ.1 = “fingrospeco, kiu kutime estas pli dika ol la aliaj fingroj”. Apenaŭ eblas la signifon klarigi en natura maniero uzante la vorton diko. Tial oni ne diras *dikofingro*, nek *dikafingro*, sed je bezono dika fingro. La alternativo al grandmagazeno estas granda magazeno (ne *grandomagazeno**grandamagazeno*), ĉar la signifo estas “magazenspeco aparte granda”. Anstataŭ Nov-Zelando oni povas diri Nova Zelando (ne *Novo-Zelando**Nova-Zelando*). Simile estas ĉe agaj vortoj, kie la preciziga antaŭelemento montras econ, kiu rezultas el la ago: ruĝfarbi farbi ruĝa, farbi tiel ke io fariĝas ruĝa; plenŝtopi ŝtopi plena; satmanĝi manĝi ĝis oni estas sata. Ankaŭ en tiaj kombinoj oni ne uzas ligfinaĵon. Same en agaj kombinoj, kie la antaŭelemento montras la manieron de la ago, oni kutime ne uzas ligfinaĵon, sed preferas je bezono disigi la kombinon: laŭtlegi legi laŭte.

Formoj kiel nigra-blanka ne estas kombinoj, sed du apartaj vortoj kunskribitaj por speciala nuanco.

Se la antaŭelemento estas vorteto (tia vorto, kiu ne bezonas finaĵon), oni normale ne uzas ligan finaĵon. Je bezono oni tamen povas uzi ligan E-finaĵon: postsigno postesigno (faciligas la elparolon), postulo posteulo (faciligas la komprenon). Tio tamen okazas nur tre malofte.

Aliaj finaĵoj ol E povas aperi post vorteta antaŭelemento nur kiam tio aldonas necesan signifon: unuaeco = “la eco esti unua” (unueco = “la eco esti kiel unu”), antaŭeniri = “iri antaŭen” (antaŭiri = “iri antaŭ io”). La ligon EN (E + N) oni uzas iafoje ankaŭ post radikaj antaŭelementoj: supreniro, ĉieleniro (aŭ ĉieliro), hejmenvojaĝo (aŭ hejmvojaĝo).

E kiel ligfinaĵo aperas iafoje, kiam la antaŭelemento estas la radiko MULT: multe-nombro. La E-vorto multe estas ofte uzata kvazaŭ ĝi estus O-vorto.

En kombinoj el aga radiko plus POV, VOL aŭ DEV, oni normale uzas I kiel ligfinaĵon: pagipova, vivivola, pagideva. Estas pli bone klarigi tiajn formojn kiel frazetvortojn. Oni povas ankaŭ uzi O en tiaj vortoj: pagopova, vivovola, pagodeva. Tiam ili estas kombinoj, sed O en tiaj vortoj estas malpli kutima. Oni povus principe ankaŭ uzi ilin tute sen ligfinaĵo: pagpova, vivvola, pagdeva, sed tiajn formojn oni apenaŭ uzas en la praktiko.

Se la ĉefelemento estas sufikso, aŭ se la antaŭelemento estas prefikso, tiam oni ne uzas ligfinaĵon.

En alia speco de kunmetaĵo, frazetvortoj, oni uzas ligfinaĵojn laŭ aliaj reguloj.

Vortetoj en kombinoj «

Iuj vortetoj estas ofte uzataj kun finaĵoj. Ankaŭ al tiaj vortoj oni povas almeti precizigan antaŭelementon:

  • mil milo jarmilo = milo da jaroj, tia milo kiu konsistas el jaroj (ekzistas ankaŭ la samsignifa frazetvorto miljaro)

  • jes jeso kapjeso = jeso per la kapo (per kapoklino)

  • ekster ekstero domekstero = ekstero de domo

Iafoje oni uzas antaŭelementon antaŭ vorteto sen finaĵo. Tiam la tuta kombino restas vorteto. La antaŭelemento de tia kunmetaĵo estas preskaŭ ĉiam prefikso: maltro, malantaŭ, ekde, disde. Tiaj kunmetaĵoj ne ĉiam estas veraj kombinoj. La kunmetaĵoj antaŭhieraŭ kaj postmorgaŭ estas iasence kombinoj, sed havas iom specialajn signifojn.

Iafoje oni uzas ordinaran radikon, ekz. KELK, kiel precizigan antaŭelementon de vorteto sen finaĵo: kelkdekM.199, kelkiom, aliiam, aliiuj. Tia vortfarado estas tamen tre malofta.

Kunmetado de nombraj vortetoj sekvas specialajn regulojn: dudek, tridek, ducent, tricent.

Precizigo de tuta radikvorto «

Iafoje preciziga antaŭelemento precizigas jam pretan radikvorton. Ofte tia kunmetaĵo fariĝus sensenca, aŭ ekhavus tute alian signifon, se oni ŝanĝus finaĵon. Tiaj kombinoj estas tamen tre maloftaj:

  • RAPID rapidi forrapidi = moviĝi for rapide. *Forrapido*, *forrapida**forrapide* ne havas sencon. La preciziga antaŭelemento FOR havas sencon nur rilate al la aga signifo de rapidi. Se oni forprenas la verban finaĵon, la aga senco malaperas. Oni povas alternative aldoni for al la kunmetaĵo RAPID-AD forrapidado, forrapidadi, forrapidada, forrapidade. Tiam ne estas problemo, ĉar AD ĉiam montras la agan signifon.

  • GLU glui alglui = fiksi al io per gluo. *Algluo* devus esti speco de gluo, kiu iel estas karakterizata de la ideo al, sed tio ne donas sencon. En alglui la elemento al rilatas al la ago fiksi, sed sen verba finaĵo la ideo “fiksi” malaperas.

  • ORANĜ oranĝa heloranĝa = oranĝkolora en hela maniero. *Heloranĝo* devus esti speco de oranĝo, iel karakterizata de heleco. Tia oranĝospeco ne ekzistas (sed povus ekzisti). En heloranĝa HEL karakterizas la oranĝkoloron. En *heloranĝo* HEL karakterizas la oranĝon.

Tio ĉi estas pli ofta ĉe prefiksoj. Se la prefikso havas sencon nur rilate al la tuta origina vorto, oni ne povas libere ŝanĝi finaĵon: malgrasa, malpara, malbutoni, ekflori, respeguli, distrumpeti k.a.

Iafoje oni tamen provas uzi ĉi tiajn vortojn kun alia finaĵo.

Klarigado de kombinoj «

Ofte oni povas klarigi la signifon de kombino per rolvorteto:

  • aerŝipo = “ŝipo por aero”

  • lignotablo = “tablo el ligno”

  • skribtablo = “tablo por skribo”

  • lumradio = “radio de lumo”

  • piediro = “iro per piedoj”

  • ŝlosilo = “ilo por ŝlosi”

  • pordŝlosilo = “ŝlosilo por pordo(j)”

  • arbaropromenado = “promenado en/tra arbaro”

Sed ne ĉiuj kombinoj estas tiel klarigeblaj. Iuj bezonas pli ampleksan klarigon:

  • vaporŝipo = “ŝipo, kiu sin movas per vaporo” (“ŝipo de/per... vaporo” ne donas sencon).

  • dikfingroJĝ.1 = “fingro de tiu speco, kiu estas kutime pli dika ol la aliaj fingroj” (“fingro de diko” estas sensencaĵo).

  • novluno = “tiu aspekto, kiun la luno havas, kiam ĝi estas kvazaŭ nova (en la unua fazo)”.

  • sovaĝbesto = “tia besto, kiu estas karakterizata de sia sovaĝeco”.

Iuj kredas, ke kombinoj, kiuj ne estas klarigeblaj per rolvorteto, estas eraraj. Tio estas miskompreno. La vorto vaporŝipoFG estas la ĉefa instruekzemplo de vortkunmetado en la Fundamento, kaj ĝi ne estas tiel klarigebla. Multegaj tradiciaj, Fundamentaj kaj Zamenhofaj vortoj ne estas klarigeblaj per rolvortetoj, sed estas memkompreneble ĝustaj.

Kombinoj ne estas difinoj «

En kunmetita vorto povas kaŝiĝi multaj neesprimitaj ideoj. Kombino konsistas el ĉefelemento, kiu donas la bazan signifon, kaj antaŭelemento, kiu montras ian karakterizaĵon, sed kombino ne estas plena difino de la signifo. La efektiva signifo de kombino dependas ne nur de la signifo de ĝiaj partoj, sed ankaŭ de la lingva tradicio:

  • Terkulturisto estas “tia isto, kiu okupiĝas ĉefe pri terkulturado”. Kutime li okupiĝas ankaŭ pri aliaj aferoj, ekz. bestobredado.

  • Orfiŝo estas “tia fiŝo, kiu aspektas kvazaŭ ĝi estus el oro”. Sed orfiŝo ne vere estas el oro.

  • Ladskatolo povas teorie esti “skatolo farita el lado” aŭ “skatolo, en kiu oni havas ladon”. La tradicio decidis tamen, ke ĝi havas nur la unuan signifon. Ĝi eĉ decidis, ke ladskatolo estas ĝuste tia hermetike fermita skatolo el lado, en kiu oni konservas manĝaĵon aŭ trinkaĵon.

  • Falŝirmilo povas teorie signifi “paraŝuto”, “bastono” aŭ “balustrado” (kaj eble ankoraŭ ion alian). La tradicio decidis, ke ĝi estas nur paraŝuto. Tamen pro la dubsenceco de falŝirmilo oni emas pli ofte diri paraŝuto nuntempe. Tio povas kaŭzi, ke falŝirmilo perdos sian limigitan signifon, kaj eksignifos “ia ajn ilo por ŝirmi kontraŭ falo”.

Por multaj ideoj ekzistas pluraj teorie same eblaj nomoj. Ofte la tradicio elektis unu, kiun oni normale uzas, dum la aliaj ne aperas. Ekz. poŝtmarko povus same bone nomiĝi poŝtosigno, letermarko, afrankmarko aŭ simile, sed la tradicio elektis ĝuste poŝtmarko.

Noto: Efektive Zamenhof komence uzis marko de poŝto, poŝta signo, signo de poŝto kaj poŝta marko antaŭ ol li fine elektis poŝtmarko.

Kombino aŭ priskribo? «

Ofte oni hezitas inter ekz. lada skatolo kaj ladskatolo, sovaĝa besto kaj sovaĝbesto, dikfingro kaj dika fingro. Ofte oni povas sendistinge uzi ambaŭ formojn, sed tamen estas esenca diferenco inter kombinoj kaj tiaj duvortaĵoj kun A-vorto kaj O-vorto:

  • Kiam oni faras kombinon, oni kreas vorton por speciala ideo, por certa speco. Oni nomas ian ideon, kiu ial estas rigardata kiel aparta, kaj kiu do bezonas propran vorton.

  • Kiam oni uzas rektan priskribon, oni normale nur montras “okazan” aŭ “hazardan” econ.

  • Lada skatolo estas skatolo de ĉia ajn speco. Tiu skatolo “hazarde” iel rilatas al lado. Kiamaniere ĝi rilatas al lado, povas montri nur la kunteksto. Eble ĝi estas farita el lado, eble ĝi enhavas ladon k.t.p. Ladskatolo tamen estas certa skatolspeco. La preciza signifo de ladskatolo estas decidita de la lingva tradicio: “hermetike fermita skatolo el lado, en kiu oni konservas manĝaĵon aŭ trinkaĵon”.

  • Sovaĝa besto estas (unuopa) besto, kiu “hazarde” estas sovaĝa. Ĉu tio estas ĝia normala stato, oni ne scias. Sovaĝbesto estas certa bestospeco, kiun karakterizas sovaĝeco.

  • Alta forno estas ia ajn forno, kiu estas alta. Altforno estas speciala forno, en kiu oni produktas feron, kaj kies plej grava parto estas tre alta.

  • Dikfingro estas certa fingrospeco tiel nomata, ĉar ĝi normale estas pli dika ol la aliaj fingroj. Dika fingro estas ĉia ajn fingro (dikfingro, montrofingro, mezfingro, ringfingro aŭ etfingro), kiu “hazarde” estas dika. Unuopa dikfingro povas esti ĉu dika, ĉu maldika, sed restas dikfingro.

Preciziga antaŭelemento do montras, kia estas la speco, ne kia estas la individuo. Priskribo montras normale, kia estas la individuo, sed ĝi povas ankaŭ montri, kia estas la speco, laŭ la kunteksto. Tial oni povas uzi ankaŭ priskribojn por nomi specojn. Oni povas diri dika fingro anstataŭ dikfingro. Oni povas diri vapora ŝipo anstataŭ vaporŝipo. Eblas diri sovaĝa besto anstataŭ sovaĝbesto. Sed ne eblas fari male, ĉar ne ĉiu dika fingro estas dikfingro, ne ĉiu vapora ŝipo estas vaporŝipo, kaj ne ĉiu sovaĝa besto estas sovaĝbesto.

Eca radiko kiel antaŭelemento «

Estas ofta miskompreno, ke oni ne povus fari kombinojn, en kiuj la antaŭelemento estas eca radiko. Fakte oni regule faradas tiajn vortojn, ekz. altlernejo, altforno, dikfingroJĝ.1, sekvinberojFA1.79, solinfanoM.14, sovaĝbesto, sanktoleo, kaj multajn aliajn. Ili estas tute regulaj. Sed oni ne povas simple kunŝovi O-vorton kun A-vorta priskribo, se oni ne celas ion pli specialan. Oni ne diru belfloro, se oni simple volas diri bela floro. Oni ne diru bluokulo se oni simple celas blua okulo. Same kiel balenŝipo ne estas ĉia ajn balena ŝipo (ekz. balensimila ŝipo), ankaŭ altlernejo ne estas simple alta lernejo, sed certa speciala speco de lernejo, kiun karakterizas alta nivelo. Dikfingro ne estas ia ajn dika fingro, sed fingrospeco, kiu estas kutime pli dika ol la aliaj fingroj. Sekvinbero ne estas ia ajn seka vinbero, sed vinbero speciale preparita per sekigo.

Ekz. belfloro devas do esti certa florspeco, kiun iel karakterizas beleco. Se ekzistus tia speciala florspeco, ĝi povus nomiĝi belfloro. Bluokulo devas esti speciala speco de okulo iel karakterizata de bluo (efektive bluokulo povus bone esti nomo de okulo batita tiel, ke ĉirkaŭ ĝi estas blue nigra kontuzo = bluringa okulo).

Objekto kiel antaŭelemento «

Multaj pensas, ke oni ne povas fari kombinojn, kies ĉefelemento montras agon, kaj kies antaŭelemento montras objekton de tiu ago, ekz.: leterskribi, voĉdoni, domkonstrui. Tio tamen ne estas prava. En tiaj kombinoj la antaŭelemento ne estas ordinara objekto, sed montras karakterizaĵon de agospeco. Tiaj kombinoj signife diferencas de la duvortaĵoj skribi letero(j)n, doni voĉo(j)n k.t.p. En skribi leteron la objekto montras konkretan objekton de la skribado, dum en leterskribi LETER nur karakterizas la specon de skribado. En iuj okazoj simpla unuradika verbo havas ĝuste tian signifon (leteri, voĉi), sed ankaŭ la kombinaj formoj estas tute ĝustaj.

Iaj similaj verboj havas signifonuancon de provado: fiŝkapti = “provi kapti fiŝojn”. Tiajn verbojn oni devas klarigi kiel frazetvortojn.