PMEG

14.2.4. Hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ

  • Hodiaŭ = “en la nuna tago”.

  • Hieraŭ = “en la tago antaŭ la nuna tago”.

  • Morgaŭ = “en la tago post la nuna tago”.

Iafoje oni konsideras, ke nova tago komenciĝas je noktomezo, je la nula horo, alifoje oni konsideras, ke tago komenciĝas ĉe la vekiĝo post nokta dormo. Ambaŭ rigardmanieroj estas eblaj, sed ĉe interparolo dumnokta povas ja iafoje okazi konfuzo.

  • – Kiun daton ni havas hodiaŭ? – Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto.FE.12

  • Li estas hodiaŭ en kolera humoro.FE.31

  • Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo.FE.20

  • Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min.FE.20

  • Hieraŭ li diris al mi la veron.FE.24

  • Morgaŭ mi veturos Parizon.FE.28

  • Neniu scias, kio morgaŭ lin trafos.PE.1718

  • – Faru hodiaŭ, kion vi povas – morgaŭ vi eble okazon ne trovos.PE.573

Verboformoj «

Kun hieraŭ oni normale uzas IS-verbon, INT-participon aŭ IT-participon, ĉar temas ja pri pasinteco. Kun morgaŭ oni normale uzas OS-verbon, ONT-participon aŭ OT-participon. Sed iafoje, kiam temas pri ĉiama valida afero, oni uzas AS-formon kun morgaŭ: Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas.PE.167

Kun hodiaŭ oni plej ofte uzas AS-verbon, sed kiam temas pri antaŭa aŭ posta parto de la nuna tago, oni uzas IS aŭ OS:

  • Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn.FE.18 Antaŭe hodiaŭ estis ĉe ili gastoj, sed la gastoj jam foriris.

  • La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P.FE.36

  • Mi restos hodiaŭ dome.FE.28 En la posta parto de la nuna tago mi restos dome (= hejme).

Kun ĉiuj tri vortoj eblas ankaŭ U-formoUS-formo, ĉar tiuj finaĵoj estas sentempaj.

Absoluta signifo «

Hodiaŭ, hieraŭ kaj morgaŭ normale rilatas al la absoluta nuno, al la tempo, kiam oni diras la tutan frazon. Por montri similajn rilatojn al pasinta aŭ estonta tago oni normale uzas tiun tagon, la antaŭan tagon, la postan tagon aŭ simile:

  • Marta pli atente ol la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj.M.111

  • Lunde li venis viziti min, sed jam la postan tagon [= marde] li foriris.

  • En la venonta tago estis venonta en la mondon mistera gasto: nova jaro.M.115

  • La sekvantan tagon post sia transloĝiĝo en la mansardon Marta je la deka horo matene estis jam en la urbo.M.18 Oni povas en ĉi tiaj frazoj heziti, ĉu devus esti sekvanta, sekvinta aŭ eĉ sekvonta. Zamenhof uzadis sekvanta. Oni povas ankaŭ diri simple sekva, kio forigas la problemon.

En rakontoj oni tamen uzas hodiaŭ, hieraŭ kaj morgaŭ rilate al la rakonta “nuno”:

  • Tiu ĉi malgranda cifero de hodiaŭ estis granda en komparo kun la cifero de hieraŭ, kiu prezentis nulon.M.110...de la antaŭa tago... ...de tiu ĉi tago...

  • Morgaŭ li estis forveturonta sur belega ŝipo al malproksimaj landoj.FA3.108La postan tagon li estis...

  • Ĝis morgaŭ li devis ellerni parkere ĉiujn urbojn en la provinco Zelando.FA2.130Ĝis la posta tago li devis...

Legu ankaŭ pri nun por pasinteco, kaj pri tempaj kaj lokaj vortoj en nerekta parolo.

La malofta vorto ĉi-tage (= en tiu ĉi tago) normale egalas al “hodiaŭ”, sed estas malpli ligita al la absoluta nuno. Ĝi povas emfaze montri tiun tagon, kiun la rakontado atingis: La antaŭa tago estis dimanĉo, kaj tiutage (en tiu tago) li estis libera, sed nun fariĝis lundo, kaj ĉi-tage (en tiu ĉi tago) li devis eklabori.

Kunmetaĵoj kiel pasinttage kaj sekvonttage havas tre vastan signifon: pasinttage = “en la pasinta tago, en unu el la pasintaj tagoj, en iu pasinta tago, en iuj pasintaj tagoj”.

Figura uzo «

Iafoje hodiaŭ, hieraŭ kaj morgaŭ estas figure uzataj pri tempoj estanta, (proksime) pasinta, kaj (proksime) venonta:

  • Kio hieraŭ ŝajnis sovaĝa, tio morgaŭ aperas kiel io tute natura kaj bela.OV.404Kio antaŭ nelonge ŝajnis sovaĝa, tio post nelonge aperas... (Aperas havas AS-finaĵon, ĉar temas pri ĉiam valida principo.)

  • Hodiaŭ forto, morgaŭ morto.PE.725

  • Hodiaŭ komputiloj estas uzataj preskaŭ ĉie.En la nuna tempo... Nuntempe...

Ankaŭ nun povas esti tiel uzata.

Kun rolvorteto «

Oni povas aldoni tempan rolvorteton, kiu modifas la signifon de hodiaŭ, hieraŭmorgaŭ:

  • Ĝi komencas sian ekzistadon nur de hodiaŭ.OV.111

  • De hieraŭ ŝi nenion manĝis.Rn.44

  • Mi havas depost hieraŭ alian laboristinon.M.183 AS-formo, ĉar la havado ankoraŭ daŭras. (Prefere oni ne skribu depost, sed de post.)

  • Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ.PE.1727

O-vorteca uzo «

Hodiaŭ, hieraŭ kaj morgaŭ estas iafoje O-vortece uzataj:

  • Ŝi estis soleca kiel hieraŭ, malriĉa kiel hieraŭ, sed inter la hieraŭ kaj hodiaŭ staris tiu prova mateno.M.38...inter la antaŭa tago kaj la nuna tago...

  • Ĉiu morgaŭ havas sian zorgon.PE.262Ĉiu morgaŭo...

  • Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj.PE.1567La posta tago estas...

Vortfarado «

  • Antaŭhieraŭ, postmorgaŭ = “du tagojn antaŭ aŭ post la nuna tago”: Hieraŭ estis mardo, antaŭhieraŭ estis lundo. Hieraŭ estis vendredo, kaj postmorgaŭ estos lundo.FE.20 Se tiu ĉi formo montriĝos erara, ni morgaŭ ĝin ŝanĝos, kaj en okazo de bezono ni ĝin post-morgaŭ ankoraŭ unu fojon ŝanĝos.FK.267 Eblas ankaŭ antaŭantaŭhieraŭ (tri tagojn antaŭ la nuna) kaj postpostmorgaŭ (tri tagojn post la nuna), k.t.p.

    Noto: Estus penseble uzi la prefikson PRA en tiaj vortoj: praantaŭhieraŭantaŭantaŭhieraŭ, prapraantaŭhieraŭ = “kvar tagojn antaŭ la nuna”, prapostmorgaŭpostpostmorgaŭ, praprapostmorgaŭ = “kvar tagojn post la nuna”.

  • Hodiaŭo, hieraŭo, morgaŭo = “nuna, antaŭnuna aŭ postnuna tago”: Ne pensu pri la hieraŭo. Vivu en la hodiaŭo. / Kiam li vekiĝis, li rememoris la belan hieraŭon. / La morgaŭo neniam venos, ĉar kiam ĝi venos, ĝi jam estos hodiaŭo.

  • Hodiaŭa, hieraŭa, morgaŭa = 1. “apartenanta al la hodiaŭo/hieraŭo/morgaŭo”: Ĉu tio estas la hodiaŭa vespera gazeto?FA1.119 Lia hieraŭa parolo estis tre bela.FE.40 2. “kiu estas mem la hodiaŭo/hieraŭo/morgaŭo”: Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon.FE.14

Hieraŭo, hieraŭa, morgaŭo kaj morgaŭa estas uzeblaj ankaŭ pri la antaŭa/posta tago sen rilato al la absoluta nuno: Li memoris la hieraŭon....la antaŭan tagon. Ŝi timis pri la morgaŭo....pri la posta tago. Ili legis la hieraŭan gazeton. Eble eĉ hodiaŭo kaj hodiaŭa iafoje povus esti simile uzataj.