PMEG
38.3.9. PRA
PRA = “antaŭ tre longa tempo, primitiva”. PRA montras, ke tio, kio staras poste estas tempe malproksima:
- homo → prahomo = plej unua kaj primitiva speco de homo
- arbaro → praarbaro = primitiva, netuŝita arbaro, ekzistanta de nememorebla tempo
- tempo → pratempo = la komenca tempo de la homaro aŭ de la mondo
- knalo → la Praknalo = nomo de tiu grandega eksploda ekspansio, per kiu kreiĝis la universo
- tipo → pratipo = unua, ideala, originala, plej frua tipo, prototipo
Iom specialan signifon havas PRA en la vorto praantaŭlasta = “antaŭa al la antaŭlasta”. Simile eblus uzi PRA ĉe antaŭhieraŭ kaj postmorgaŭ.
Ĉe parencovortoj «
Ĉe iuj parencovortoj PRA havas specialan signifon.
Ĉe av(in)o, nep(in)o, onkl(in)o, nev(in)o kaj kuz(in)o PRA montras parencecon je unu generacio pli malproksiman (antaŭe aŭ poste en la tempo). Oni povas uzi pli ol unu PRA por montri eĉ pli malproksimajn parencojn, unu PRA por ĉiu generacio:
- avo → via praavo = la patro de via av(in)o
- avo → via prapraavo = la patro de via praav(in)o
- avo → via praprapraavo = la patro de via prapraav(in)o
- nepo → via pranepo = la filo de via nep(in)o
- nepo → via prapranepo = la nepo de via nep(in)o
- onklo → via praonklo = la frato de via av(in)o
- onklo → via prapraonklo = la frato de via praav(in)o
- nevo → via pranevo = la filo de via nev(in)o
- nevo → via prapranevo = la nepo de via nev(in)o
- kuzo → via prakuzo = la filo de la kuz(in)o de via patr(in)o
- kuzo → via praprakuzo = la nepo de la kuz(in)o de via patr(in)o
Noto: En vortoj kun multaj PRA estus penseble uzi nur unu PRA post nombrovorto, kiu montras, pri kiom da generacioj temas: tripraavo = pra-pra-pra-avo, kvarpraavino = pra-pra-pra-pra-avino. Tio estas tamen ankoraŭ neuzata.
Ĉe la parencovortoj patr(in)o kaj fil(in)o PRA montras malproksiman parencecon plurajn aŭ multajn generaciojn antaŭe aŭ poste:
- patro → prapatro = malproksima vira parenco de kiu iu devenas, efektiva aŭ imagata fondinto de popolo, tribo aŭ familio
- filo → prafilo = malproksima vira parenco, kiu devenas de certa persono
Ofte oni uzas prapatroj kaj prafiloj (kun J-finaĵo) ĝenerale pri ies antaŭuloj kaj posteuloj, ofte eĉ sen seksa distingo.
Ĉe parencovortoj PRA povas aperi kune kun la prefiksoj BO kaj GE.
Legu pli pri vortoj por parencoj kaj familianoj.
Ordinara radiko «
- praa = ekzistinta antaŭ tre longe, primitiva, antaŭhistoria
