PMEG
38.3.1. BO
BO = “parenceco pro geedziĝo”. Komparu kun prefikseca DUON.
BO aperas precipe en la jenaj tri parencovortoj, kaj en la tri respondaj IN-vortoj:
- patro → via bopatro = la patro de via edz(in)o
- filo → via bofilo = la edzo de via filino
- frato → via bofrato = la frato de via edz(in)o, la edzo de via fratino, la edzo de fratino de via edz(in)o
Ankaŭ la jenaj BO-vortoj (kaj la respondaj IN-formoj) estas eblaj, sed malpli ofte uzataj. Anstataŭe oni uzas normale la simplajn vortojn sen BO:
- kuzo → via bokuzo = la edzo de via kuzino, la kuzo de via edz(in)o, la edzo de kuz(in)o de via edz(in)o
- nevo → via bonevo = la edzo de via nevino, la nevo de via edz(in)o, la edzo de nev(in)o de via edz(in)o
- onklo → via boonklo = la onklo de via edz(in)o, la edzo de via onklino, la edzo de onkl(in)o de via edz(in)o
- avo → via boavo = la avo de via edz(in)o
- nepo → via bonepo = la edzo de via nepino
- parenco → boparenco = ia pergeedziĝa parenco
- familiano → bofamiliano = ia pergeedziĝa familiano
Kiam temas pri parenceco pere de du geedzecoj, oni logike povus uzi vortojn kun duobla BO-prefikso: via bobofrato = “la edzo de fratino de via edz(in)o”, via bobokuzo = “la edzo de kuz(in)o de via edz(in)o”, via bobonevo = “la edzo de nev(in)o de via edz(in)o”, via boboonklo = “la edzo de onkl(in)o de via edz(in)o”. En la praktiko oni tamen uzas nur simplajn BO-formojn ankaŭ por tiaj signifoj.
En la Biblio aperas ankaŭ la vorto boedziĝi pri la kutimo edziĝi al la edzino de frato, kiu mortis sen infanoj: Envenu al la edzino de via frato, kaj boedziĝu kun ŝi kaj naskigu idaron al via frato.[Gn.38]
BO povas aperi kune kun la prefiksoj GE kaj PRA. La reciproka ordo de tiuj prefiksoj ne gravas por la signifo, sed kutime GE aperas laste: bogepatroj, bogefratoj, prageavoj, bopragekuzoj k.s.
Legu pli pri vortoj por parencoj kaj familianoj.
