PMEG
38.3.2. ĈEF
ĈEF = “la plej grava, la plej altranga”. Komparu kun ESTR kaj la neoficiala prefikso ARĤI/ARKI. ĈEF montras, ke la posta afero estas la plej grava inter ĉiuj similaj aferoj:
- episkopo → ĉefepiskopo[UV] = la plej grava, plej altranga, inter la episkopoj
- redaktoro → ĉefredaktoro = la plej grava redaktoro (de ekz. gazeto), kiu respondecas pri la gazeta enhavo
- artikolo → ĉefartikolo = la plej grava artikolo de gazeto, normale artikolo, kiu montras opinion de la eldonisto aŭ ĉefredaktoro
- urbo → ĉefurbo = tiu urbo, kiu estas oficiale difinita kiel la plej grava de la lando, kaj en kiu normale troviĝas la landaj registaro, parlamento k.t.p.
- strato → ĉefstrato = la plej grava kaj plej granda strato de urbo
- manĝo → ĉefmanĝo = la plej grava manĝo de la tago
Ordinara radiko «
- ĉefo = la plej grava aŭ altranga persono
- ĉefa = plej grava, plej altranga, precipa
- ĉefe = precipe, antaŭ ĉio
ĈEF kaj ESTR «
ĈEF montras la plej gravan aferon aŭ personon. La sufikso ESTR montras personon, kiu gvidas kaj decidas. Ofte tiu persono, kiu estas plej grava, havas ankaŭ decidopovon, kaj tial oni iafoje povas esprimi la saman aferon ĉu per ESTR-vorto, ĉu per ĈEF-vorto, ekz.: ĉefredaktoro (la plej grava redaktoro) ≈ redakciestro (estro de redakcio).
ESTR ĉiam montras personon, dum ĈEF kiel prefikso ne montras mem personon: ĉefurbo tute ne egalas al urbestro. ĈEF kiel memstara O-vorto tamen ĉiam montras personon, kaj tial la memstaraj vortoj ĉefo kaj estro estas en la praktiko preskaŭ samsignifaj.
