PMEG 2023

33.8.2. Tempaj kaj lokaj vortoj en nerekta parolo

Se en citata frazo estas tempomontra esprimo, ĝi ofte povas resti senŝanĝe en nerekta parolo. Kelkaj tempaj vortetoj tamen dependas de la absoluta nuno, kaj devas tial iafoje ŝanĝiĝi por eviti konfuzon. Tiaj vortoj estas hodiaŭ, hieraŭ, antaŭhieraŭ, morgaŭ kaj postmorgaŭ. Frazoj, en kiuj oni devas ŝanĝi tian tempovorton, estas tamen sufiĉe maloftaj:

  • Pasintan lundon li diris: “Mi ne laboros hodiaŭ!” Pasintan lundon li diris, ke li ne laboros tiun tagon. Se oni konservus hodiaŭ en la subfrazo, temus pri tiu tago, en kiu estis dirita la tuta frazo.

  • Morgaŭ li verŝajne diros: “Mi estis malsana hieraŭ!” Morgaŭ li verŝajne diros, ke li estis malsana hodiaŭ. Se oni uzus hieraŭ en la nerekta parolo, temus pri la tago antaŭ ol estis dirita la tuta frazo. Li efektive parolos pri la hodiaŭa tago, kaj oni do ŝanĝu al hodiaŭ.

  • Antaŭ unu semajno li demandis al mi: “Ĉu vi venos al mi morgaŭ?” Antaŭ unu semajno li demandis al mi, ĉu mi venos al li la postan tagon.

  • Antaŭhieraŭ li demandis: “Ĉu vi venos morgaŭ?” Antaŭhieraŭ li demandis, ĉu mi venos la postan tagon. Teorie oni povus diri: *Antaŭhieraŭ li demandis, ĉu mi venos hieraŭ.* Temas ja pri tiu tago, kiu estis antaŭ la nuna, do pri hieraŭ, sed la kontrasto inter OS-verbo kaj hieraŭ estas tro stranga.

  • Postmorgaŭ li diros: “Mi faris tion hieraŭ!” Postmorgaŭ li diros, ke li faris tion la antaŭan tagon. Teorie oni povus diri: *Postmorgaŭ li diros, ke li faris tion morgaŭ.* Sed la kontrasto inter IS-verbo kaj morgaŭ estas tro nekutima.

Iafoje en rakontoj oni tamen konservas hodiaŭ, hieraŭ kaj morgaŭ senŝanĝe: Li renkontis konaton, junan poeton, kiu rakontis al li, ke morgaŭ [= la postan tagon] li komencos sian someran vojaĝon.FA1.133 Ĉi tiu frazo aperas en fabelo, kaj apenaŭ povus estiĝi konfuzo kun la vera morgaŭo.

Formoj kiel hieraŭo, hieraŭa tago, morgaŭo, morgaŭa tago estas ofte uzataj sendepende de la absoluta nuno.

La tempovorton nun oni povas iafoje por klareco ŝanĝi en nerekta parolo, sed plej ofte tio ne estas bezonata: Hieraŭ li diris: “Mi volas fari tion nun kaj ne poste!” Hieraŭ li diris, ke li volas fari tion nun kaj ne poste. Oni povus ŝanĝi al tiam, tiumomente aŭ eble tuj, sed ankaŭ nun taŭgas. En rakontoj nun estas sufiĉe ofte uzata pri pasinta tempo.

Loka esprimo en citata frazo devas iafoje ŝanĝiĝi en nerekta parolo, se oni rerakontas la aferon en alia loko. Alifoje tia ŝanĝo povas esti natura, sed ne nepra:

  • Karlo kaj Eva estas en Parizo. Karlo parolas pri Pekino, kaj diras al Eva: Mi iros tien.

  • Eva poste estas kun Petro en Pekino, kaj rerakontas al Petro: Karlo diris, ke li iros ĉi tien. (Aŭ eble pli bone: ...ke li venos ĉi tien.)

  • Petro kaj Eva estas en Tokio, kaj Petro diras al ŝi: Mi iam estis en Berlino.

  • Eva kaj Karlo poste estas en Berlino, kaj ŝi rerakontas al li: Petro diris, ke li iam estis ĉi tie. Aŭ: Petro diris, ke li iam estis en Berlino.