PMEG

14.2.3. Baldaŭ

Baldaŭ = “post mallonga tempo”:

  • Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ.FE.25

  • Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn.FE.37

  • La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝos.FE.33

  • Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis.FE.40

  • Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos.FE.42

  • Mia trijara ofico estos baldaŭ finita.BV.43

  • Eĉ en bona afero tro multe ofte estas malbone; pri tiu vero li baldaŭ devis konvinkiĝi.FA3.119

  • Baldaŭ ni ĉiuj laboros kune, por atingi kiel eble plej baldaŭ nian komunan celon.L2.106

  • Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas.PE.1110

Vortfarado «

  • Baldaŭa = “tia, ke ĝi okazos aŭ okazis baldaŭ”: Knut estas en plena malespero pro mia baldaŭa forveturo!FA3.61

  • Baldaŭe estas pli akcenta formo de baldaŭ: Estas pli bone forveturi plej baldaŭe.Rz.67