PMEG

26.2.1. Nun-tempo: AS-finaĵo

AS-verbo montras, ke la ago aŭ stato estas reala, efektiva, kaj ke ĝi komenciĝis, sed ne finiĝis. Tio signifas, ke la ago aŭ stato okazas ĝuste nun, aŭ ke ĝi okazas kutime, aŭ ke la afero validas ĉiam:

  • laboras = la ago “labori” komenciĝis sed ankoraŭ ne finiĝis

  • estas = la stato “esti” komenciĝis sed ankoraŭ ne finiĝis

  • Mi sidas sur seĝo. La sidado estas reala kaj nuna.

  • Mi estas advokato. La profesio estas efektiva kaj nuna.

  • Kvar kaj dek ok faras dudek du.FE.12 Tio validas ĉiam.

  • Nun mi legas.FE.20 La legado efektive okazas nun.

  • Hodiaŭ mi studas Esperanton. Mi eble ne studas ĝuste en la momento de parolado, sed mi komencis la hodiaŭan studadon kaj ankoraŭ ne finis ĝin.

  • En la vintro oni hejtas la fornojn.FE.16 Tio okazas ĉiuvintre, antaŭe kaj estonte.

  • Mi loĝas ĉi tie tri jarojn. Mia loĝado daŭris jam tri jarojn, kaj daŭras plu.

  • Mi jene konfirmas vian mendon. La konfirmo okazas en la momento de skribado aŭ eldirado de la frazo.

Oni ankaŭ kelkfoje uzas AS-tempon, kiam oni citas la vortojn de fama persono (eble jam mortinta). Tiel oni sentigas, ke liaj vortoj estas ĉiam validaj: Platono skribas, ke la plej alta bono estas scio pri la ideoj.

Iafoje en rakontoj oni uzas AS-tempon por la tempo de la rakonto, por tiu tempo, kiun la rakonto atingis. Tia speciala stilo povas plivigligi la rakontadon:

  • Ne suspektante ion li iradis tra la arbaro. Subite eksonas pafo. Unue la rakontanto uzas IS-verbon por pasinteco, sed poste li ŝanĝas al AS-formo por ke la aŭskultanto aŭ leganto sentu kvazaŭ li mem ĉeestas, kaj povas aŭdi la pafon.

Iafoje la verbo devi kun AS-finaĵo signife similas al estonta tempo.