PMEG

31.7.2. Devi

Devi montras agon aŭ staton, kiu estas (pli-malpli) neevitebla por la subjekto, ĉu pro eksteraj cirkonstancoj, ĉu pro volo de alia persono, ĉu pro malpermeso, ĉu pro io alia. Nur la kunteksto povas montri la precizan signifon.

Tio, kio estas neevitebla por la subjekto, estas montrata de I-verbo. Devi kaj la I-verbo havas ĉiam la saman subjekton:

  • Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon.FE.15

  • Tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko.FE.13

  • Homo, kiun oni devas juĝi estas juĝoto.FE.22

  • La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon.FE.34

  • La ŝipanoj devas obei la ŝipestron.FE.37

  • Ŝi ne estas tia, kia devas esti reĝino.FA1.174

  • Prezentu al vi kiel tiuj arboj devis brili en la suna lumo!FA2.89...kiel tiuj arboj certe brilis...

Devi kun AS-finaĵo iafoje similas al OS-formo:

  • Venis al mi ia dezirego vidi vin ankoraŭ unu fojon antaŭ via morto, ĉar morti iam vi ja devas.FA2.136...ĉar sendube vi iam ja mortos.

  • Li devas jam baldaŭ veni, sinjoro.BV.59Sendube li jam baldaŭ venos, sinjoro.

Devi kun IS-finaĵo povas iafoje montri, ke io estis intencata aŭ antaŭvidata. Tiam devis egalas pli-malpli al estis ...ontaestis ...ota:

  • Sur la korto [...] staris nefermita ĉerko [...], ĉar en tiu antaŭtagmezo devis okazi la enterigo.FA3.17 ≈ ...estis okazonta la enterigo.

  • Granda koncerto devis esti donata.FA3.50 ≈ ...estis donota.

Iafoje la I-verbo estas subkomprenata:

  • Mi pagis, al kiu oni devis.M.6...al kiu oni devis pagi.

  • Kiu devas, tiu povas.PE.982 Mankas tio, kion oni devas fari, ĉar temas pri devo rilate al ĉia ajn ago.

Kiam necesas montri klare, ke temas pri devo pro ies volo, oni uzu esprimojn kun oni volas ke..., esti devigita k.t.p.