PMEG

26.2.2. Pasinta tempo: IS-finaĵo

IS-verboj montras, ke la ago aŭ stato estas reala, sed okazis iam antaŭ la momento de parolado. Normale la ago aŭ stato jam finiĝis:

  • laboris = la ago “labori” okazis antaŭ nun

  • estis = la stato “esti” okazis pli frue ol nun

  • Mi sidis tiam sur seĝo. La sidado efektive okazis en tiu pasinta tempo.

  • Mi estis knabo. La knabeco estis reala en la pasinta tempo.

  • Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min.FE.20

  • Tiutempe oni loĝis en kavernoj. La ago estis kutima tiutempe, sed jam ĉesis.

  • Mi loĝis ĉi tie tri jarojn. Mia loĝado daŭris tri jarojn, sed ne plu daŭras.

Kelkaj lingvoj faras distingon inter ago/stato kiu daŭris, ago/stato kiu plenumiĝis, kaj ago/stato kiu okazis pli frue ol io alia. La Esperanta IS-formo estas uzebla egale pri ĉiaj specoj de pasinteco:

  • Kiam mi estis juna, mi laboris multe. Daŭra stato.

  • Hodiaŭ mi laboris multe. Finita ago.

  • Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron.FE.24 Diris okazis pli frue ol vidis.

Se oni volas montri nuancojn de pasinta tempo, oni povas uzi diversajn aldonajn vortojn, sed oni ankaŭ povas uzi kunmetitajn verboformojn. Preskaŭ ĉiam tamen simpla IS-verbo sufiĉas.

IS por estonta tempo «

Iafoje oni vidas IS-formojn, kiuj montras ion, kio estonte plenumiĝos. Tio estas erara. Oni uzu OS-formon, aŭ, se oni volas esti tre preciza, estos ...inta. Do, ne diru: Mi venos al vi, kiam mi *finis* mian taskon. Diru: Mi venos al vi, kiam mi finos mian taskon. Aŭ: Mi venos al vi, kiam mi estos fininta mian taskon.