PMEG 2023

28.4.1. Kunmetitaj verboformoj aktivaj

Kunmetitaj ANT-formoj «

  • Li estas leganta libron. Lia legado de libro daŭras nun.

  • Li estis leganta libron. Lia legado de libro daŭris tiam.

  • Li estos leganta libron. Lia legado de libro daŭros tiam.

  • Li estus leganta libron, se... Lia legado de libro daŭrus, se...

  • Li estu leganta libron. Lia legado de libro daŭru.

  • Li volas esti leganta libron. Li volas, ke lia legado de libro daŭru.

  • Ĝis tiu tago ĉiufoje, kiam ŝi estis revenanta hejmen, ŝi ĉiam rapide kuradis sur la ŝtuparo.M.192 Ŝi kuradis dum la revenado ankoraŭ daŭris, ne antaŭe, ne poste, sed precize dume.

Kunmetitaj INT-formoj «

  • Li estas leginta libron. Lia legado de libro estas nun pasinta afero.

  • Li estis leginta libron. Lia legado de libro estis tiam jam pasinta afero.

  • Li estos leginta libron. Lia legado de libro estos en tiu venonta tempo jam pasinta afero.

  • Li estus leginta libron, se... Lia legado de libro estus pasinta afero, se...

  • Li estu leginta libron. Lia legado de libro estu pasinta afero.

  • Li volas esti leginta libron. Li volas, ke lia legado de libro estu pasinta afero.

  • La akvo de Nilo estis retiriĝinta, la tuta fluejo estis plena de ranoj kaj prezentis por la cikonia familio la plej belan vidaĵon en ĉi tiu lando.FA4.29La akvo de Nilo jam antaŭe retiriĝis...

Kunmetitaj ONT-formoj «

  • Li estas legonta libron. Li estas nun preparita por posta (baldaŭa) legado de libro.

  • Li estis legonta libron. Li estis tiam preparita por posta (baldaŭa) legado de libro.

  • Li estos legonta libron. Li estos tiam preparita por posta (baldaŭa) legado de libro.

  • Li estus legonta libron, se... Li estus preparita por posta (baldaŭa) legado de libro, se...

  • Li estu legonta libron. Li estu preparita por posta (baldaŭa) legado de libro.

  • Li volas esti legonta libron. Li volas, ke li estu preparita por posta (baldaŭa) legado de libro.

  • Lia bela juna filino, kiu en cigna vesto flugis trans landojn kaj marojn malproksime norden, estis neniam revenonta. “Ŝi mortis kaj malaperis!”FA4.30 Ne ekzistis espero, ke ŝi poste revenos.

Alternativoj al kunmetitaj formoj «

La kunmetitaj ANT-formoj tre malofte estas bezonataj. Ili emfaze montras, ke io estas daŭra, kiam io alia okazas:

  • Dum ili estis irantaj kaj parolantaj, subite aperis fajra ĉaro kaj fajraj ĉevaloj kaj disigis ilin.Rĝ2.2 La apero de la ĉaro kaj ĉevaloj okazis, kiam ankoraŭ daŭris la irado kaj parolado.

Normale tamen sufiĉas simplaj verboj. Okaze oni povas uzi (ĝuste) tiam por akcenti samtempecon:

  • Ni pri tiu sinjoro kaj reganto revas ĉiun vesperon, kiam en la ĉielo la luno lumas aŭ la steloj brilas.M.2 Ne necesas diri estas revantaj, estas lumantajestas brilantaj.

  • Kiam vi telefonis al mi, mi estis manĝanta. Aŭ: Kiam vi telefonis al mi, ĝuste tiam mi manĝis.

La kunmetitaj INT-formoj estas pli ofte bezonataj. Ili povas esti utilaj por montri, ke ago okazis antaŭ alia. Ofte la kunteksto tamen tion montras sufiĉe bone. Je bezono esprimoj kun jam, antaŭe, ĵus, post kiamantaŭ ol povas helpi:

  • Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron (aŭ li estis dirinta al mi la veron).FE.24

  • Kiam vi venos al mi, li jam antaŭe diros al mi la veron (aŭ li estos dirinta al mi la veron; aŭ antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron).FE.24

  • Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron).FE.24

  • Kiam mia patro venos, diru al mi antaŭe la veron (aŭ estu dirinta al mi la veron).FE.24

  • Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aŭ mi volas esti dirinta la veron).FE.24

  • Kiam mi venis, li ĵus foriris (aŭ estis foririnta).

Oni atentu, ke jam ne ĉiam sufiĉas por montri antaŭtempecon: Ili jam manĝis, kiam mi alvenis.Ili jam komencis manĝi (estis manĝantaj)...Ili jam finis manĝi (estis manĝintaj)... Se jam ne estas sufiĉe klara, oni uzu (jam) antaŭe.

La finaĵo US estas tempe neŭtrala: Estus pli bone, se mia patrino min ne naskus.H.77...se mia patrino min ne estus naskinta. Multaj tamen hezitas uzi simplajn US-verbojn por pasinta tempo, eĉ kiam la kunteksto klare montras la tempon. Ili preferas uzi kunmetitajn formojn kun INT-participo: Mi estus leginta la artikolon hieraŭ, se mi estus sciinta, ke ĝi estas tiel bona. En la frazo ĉeestas la vorto hieraŭ, kiu klare montras pasintan tempon. Tial oni povas diri simple: Mi legus la artikolon hieraŭ, se mi scius, ke ĝi estas tiel bona.

La kunmetitaj ONT-formoj estas uzeblaj por montri baldaŭan aŭ intencan agon. Ankaŭ baldaŭ kaj diversaj verboj povas tion montri, ofte pli klare:

  • Lia edzino estas naskonta infanon.Lia edzino baldaŭ naskos infanon.

  • Ni estis veturontaj al la kongreso, sed pro mia malsano devis resti hejme.Ni intencis (planis, volis, estis pretaj por...) veturi al la kongreso...

  • En tiu antaŭtagmezo estis okazonta la enterigo.En tiu antaŭtagmezo devis okazi la enterigo.FA3.17