PMEG 2023

28.4.2. Kunmetitaj verboformoj pasivaj

Por ĉiu el la aktivaj kunmetitaj verboformoj ekzistas responda pasiva formo kun simila signifo. Jen kelkaj ekzemploj:

  • La libro estas legata. La legado de la libro daŭras nun.

  • La libro estis legota. La posta (baldaŭa) legado de la libro estis tiam preparita.

  • La libro estos legata. La legado de la libro daŭros tiam.

  • La libro estus legata, se... La legado de la libro daŭrus, se...

  • La libro estu legota. La posta (baldaŭa) legado de la libro estu preparita.

  • La libro devas esti legita. Definitiva (tra)legado de la libro estas necesa.

Kiam oni uzas kunmetitajn pasivajn formojn, oni kreas pasivajn frazojn.

Diferencoj inter aktivaj kaj pasivaj participoj «

La kunmetitaj IT-formoj iom diferencas de la kunmetitaj INT-formoj. Kunmetita INT-formo ĉiam montras agon, kiu okazis antaŭ alia ago. Kunmetita IT-formo montras plenumiĝon de ago, aŭ agon, kiu donis rezulton. IT-formo ja povas montri tempon pli fruan ol alia, sed tre ofte ne estas tiel:

  • Tiam li estis eltrovinta la veron. La eltrovo de la vero okazis nepre antaŭ tiam.

  • Tiam la vero estis eltrovita. La eltrovo de la vero plenumiĝis ĝuste tiam, aŭ antaŭ tiam, laŭ la kunteksto.

  • Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis.FE.39 Ĉiuj formoj de la verbo morti montras ĉi tie la saman agon (kaj do kompreneble ankaŭ la saman tempon). La formo estis mortigita ne montras tempon pli fruan. Sed se estis mortiginta aperus en la frazo, ĝi nepre montrus tempon pli fruan.

Tiu ĉi malsimetrio inter aktivaj kaj pasivaj formoj ĝenas kelkajn esperantistojn. Ili volas krei plenan simetrion. Tia (reforma) lingvouzo nomiĝas atismo. En la atismo la malsimetrio tamen ne malaperis, sed nur moviĝis de la IT-formoj al la AT-formoj. En atisma lingvouzo la AT-formoj ne estas simetriaj kun la ANT-formoj.

ANT-formo ĉiam montras, ke ago estas daŭranta, nefinita aŭ ripeta. AT-formo en normala Esperanto montras precize la saman nuancon:

  • Hieraŭ ili estis trovantaj la perditajn aferojn. La trovado de la aferoj hieraŭ daŭradis iom post iom aŭ ripete. Verŝajne oni ne finis la trovadon hieraŭ. Alie oni ne uzus estis trovantaj, sed simple trovis.

  • Hieraŭ la perditaj aferoj estis trovataj. La trovado de la aferoj hieraŭ daŭradis iom post iom aŭ ripete. Eventuala fino de la trovado ne estas montrata. Verŝajne oni ne finis la trovadon hieraŭ. Alie oni dirus estis trovitaj. La AT-formo donas precize la saman nuancon kiel la ANT-formo.

En atisma lingvouzo tamen la pasiva frazo kun estis trovataj ricevas alian signifon: “La trovado de la aferoj okazis hieraŭ, verŝajne ĝisfine.” La AT-formo do ne donas la saman nuancon kiel la ANT-formo. La AT-formoj perdis sian daŭran signifonuancon, kaj tio donas novan malsimetrion. Ekzistas tamen ekstremaj atistoj, kiuj por ripari la malsimetrion en la atismo volas nuligi la daŭran sencon ankaŭ de la ANT-formoj. Estas iom neklare, kian uzon ili tiam trovas por la ANT-formoj. Sed efektive tio estas nur teoria afero, ĉar en la praktiko ankaŭ atistoj uzas la ANT-formojn por montri daŭradon aŭ ripetadon. Legu pli pri atismo.

Pliklarigaj esprimoj ĉe IT-formoj «

Iafoje povus estiĝi miskompreno, ĉu IT-formo montras agon pli fruan, aŭ agon kiu plenumiĝis. Tiam oni helpu sin per aldonaj esprimoj, kiuj klare montras la tempon. En la praktiko tamen tiaj klarigoj estas malofte bezonataj:

  • Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita.FE.25 Estis konstruita estas antaŭtempa kompare kun estis konstruata.

  • “Jes, sed antaŭe ni iradis en la lernejon kaj iom lernis,” [...] “kaj poste ni estis konfirmitaj.”FA2.78 Estis konfirmitaj estas posttempa kompare kun iradis kaj lernis.

  • La botelkolo venis supren, estis provizita per korko, kaj tiu ĝia parto, kiu antaŭe estis turnita supren, nun estis turnita malsupren.FA3.113 Estis turnita supren montras tempon pli fruan ol estis turnita malsupren.

  • Ŝi sidiĝis sur la seĝo, kiu antaŭ momento estis donita al ŝi.M.44 Sen antaŭ momento oni supozus, ke la sidiĝo estis pli-malpli samtempa kiel la donado, sed efektive pasis momento inter la du agoj.

Alternativoj al kunmetitaj pasivaj formoj «

Oni ne povas eviti kunmetitajn pasivajn formojn en tiuj manieroj, kiuj estis ĉi-antaŭe montritaj por la aktivaj formoj, ĉar simplaj pasivaj verboformoj ne ekzistas. Unu maniero ilin eviti estas tamen revortigi la frazon en aktiva formo. Anstataŭ li estis mortigita de neniu oni povas diri mortigis lin neniu. Anstataŭ la domo estas baldaŭ vendota oni povas diri oni baldaŭ vendos la domon. Tre ofte povas esti rekomendinde elekti aktivan formon, ĉar aktivo ordinare estas pli simpla kaj pli rekta. Iaj IĜ-verboj similas al simplaj pasivaj verboj, kaj ili povas iafoje esti taŭga alternativo.