PMEG

38.2.18.

IĜ = “transiro al nova stato, al nova loko, al nova ago”. Komparu kun IG. Tio, kio staras antaŭ IĜ, ĉiam montras la rezulton de la transiro. IĜ aperas plej ofte kun verba finaĵo. La subjekto de la verbo estas tio, kio estas ŝanĝata. IĜ-verbo ne povas havi objekton. Legu ankaŭ pri frazroloj ĉe IĜ-verboj.

Ecaj radikoj «

Oni povas fari IĜ-verbon el eca radiko (kiu normale estas A-vorto). Tia IĜ-verbo signifas, ke la subjekto ricevas tian econ:

  • pala paliĝi = fariĝi pala

    • Li paliĝis pro la ŝoko.

  • akra akriĝi = fariĝi akra

    • La ekonomia krizo akriĝis.

  • longa longiĝi = fariĝi longa

    • La tagoj longiĝas, printempo alvenas.

  • pli longa plilongiĝi = fariĝi pli longa

    • Li asertas, ke post la vizito al la miraklisto lia kruro plilongiĝis.

Agaj radikoj «

Oni povas fari IĜ-verbon el aga radiko (kiu normale estas verbo). Estas granda diferenco inter IĜ-verbo farita el senobjekta verbo, kaj IĜ-verbo el objekta verbo.

IĜ-verbo farita el senobjekta verbo montras transiron al la ago. IĜ ĉe tia verbo estas do preskaŭ egala al la prefikso EK. Iafoje tiaj ĉi IĜ-verboj montras la nuancon, ke la ago okazas per si mem, aŭ ke la ago okazas senvole:

  • sidi sidiĝi = komenci sidi, eksidi

    • Li sidiĝis sur la sofo.

  • esti estiĝi = komenci esti, ekesti

    • Estiĝis kverelo inter ili.

  • morti mortiĝi = fariĝi morta (senvole)

    • Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis.FE.39 Jam simpla morti montras transiron (de vivo al morto). Ĉi tie IĜ montras, ke la morto okazis senvole, akcidente. Legu pli pri tia uzo de IĜ en la klarigoj pri verboj kaj frazroloj.

Oni ankaŭ povas fari IĜ-verbon el objekta verbo. En tia IĜ-verbo IĜ ne montras transiran signifon. IĜ tie nur servas por fari la verbon senobjekta, por ŝanĝi la frazrolojn. Se IĜ-verbo el objekta verbo ja havas transiran signifon, tiu transira signifo troviĝas jam en la origina objekta verbo. La subjekto de IĜ-verbo farita el objekta verbo estas la objekto de la simpla verbo:

  • malfermi malfermiĝi = iĝi malfermita, esti malfermata (per si mem)

    • La knabo malfermis la pordon.

    • La pordo brue malfermiĝis.M.27

  • turni turniĝi = iĝi turnita, esti turnata (per si mem)

    • La knabo turnis sian kapon.

    • La tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso.

  • vendi vendiĝi = iĝi vendita, esti vendata (per si mem)

    • Ŝi vendis sian aŭton.

    • Tiuj ĉi aŭtoj vendiĝas tre bone.

  • kolekti kolektiĝi = iĝi kolektita, kuniĝi, esti kolektata (per si mem)

    • La pentraĵoj kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantoj.

    • La larmoj kolektiĝis en ŝiaj okuloj.BV.77

  • ruli ruliĝi = moviĝi per rulado, esti rulata (per si mem)

    • Kiu rulas ŝtonon, al tiu ĝi revenos.

    • Ili rulis sian ĉaron.

    • La vinberoj elpremite ruliĝadis sur la teron.FA4.185

    • La amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide.M.212

  • detrui = kaŭzi, ke io fariĝas malkonstruita aŭ finita detruiĝi = fariĝi detruita, esti detruata (per si mem)

    • La bombo detruis la domon.

    • Ĉiuj miaj planoj detruiĝis, kiam mi provis ilin en praktiko.

Legu pri la frazroloj ĉe IĜ-verboj el agaj radikoj.

IĜ-verboj kaj pasivaj verboj «

IĜ-verbo farita el objekta verbo ofte similas al pasiva verbo. La diferenco estas, ke IĜ-verbo montras, ke la ago okazas pli-malpli per si mem, aŭ ke oni ne interesiĝas pri eventuala kaŭzanto de la ago:

  • Li estis naskita en Januaro. Normala pasiva frazo. Oni atentas precipe la agon, kiu plenumiĝis kun rezulto (pro la IT-formo). Ja ekzistas aganto aŭ kaŭzanto, sed oni ne mencias ŝin. Oni povus aldoni la patrinon en la formo de de-komplemento: Ŝi estas naskita de saĝulino.

  • Li naskiĝis en Januaro. Li fariĝis naskita. Pli da atento al la naskato, la infano, ol al la naskanto, la patrino, kiu apenaŭ povas aperi en tia ĉi frazo.

  • Li estas nomata Petro. Normala pasiva frazo. ≈ Oni nomas lin Petro.

  • Li nomiĝas Petro. Petro estas lia nomo, sendepende de tio, ĉu homoj uzas la nomon aŭ ne.

  • Tiu libro estas legata de multaj homoj. Normala pasivo. ≈ Multaj homoj legas tiun libron.

  • Tiu libro legiĝas facile. Efektivaj legantoj ne gravas. ≈ Tiu libro estas facile legebla.

Komenciĝi, finiĝi «

En multaj lingvoj oni uzas unu saman verbon por komenci kaj komenciĝi, kaj unu saman por fini kaj finiĝi. En Esperanto oni devas distingi:

  • komenci = kaŭzi komencon. Komenci estas uzata kun ordinara objekto aŭ kun I-verba objekto. La objekto estas tio, pri kies komenco temas. La subjekto de komenci plej ofte estas persono:

    • La instruisto komencis la lecionon.

    • Li komencas instrui.

    • Komencis pluvi.

  • komenciĝi = eniri en komencan fazon (per si mem). La subjekto de komenciĝi estas tio, pri kies komenco temas. Tio preskaŭ ĉiam estas okazaĵo:

    • La leciono komenciĝis.

    • La koncerto komenciĝas.

    • Komenciĝos nova epoko.

  • fini = kaŭzi finon. Fini estas uzata kun ordinara objekto aŭ kun I-verba objekto. La objekto estas tio, pri kies fino temas. La subjekto de fini estas preskaŭ ĉiam persono:

    • La preleganto finis sian paroladon.

    • Li baldaŭ finos paroli.

  • finiĝi = eniri en finan fazon, atingi sian finon (per si mem). La subjekto de finiĝi estas tio, pri kies fino temas. Tio preskaŭ ĉiam estas okazaĵo:

    • La prelego finiĝis.

    • La danco finiĝas.

    • Finiĝos ankoraŭ unu tago.

Ne diru do: *La leciono finis.* *Kiam komencos la koncerto?* Se oni aŭdas tian frazon, oni volas scii, kion la leciono finis, kaj kion la koncerto komencos. Diru: La leciono finiĝis. Kiam komenciĝos la koncerto? Temas ja pri okazaĵoj, kaj okazaĵoj normale komenciĝas kaj finiĝas.

Iafoje tamen okazaĵo povas kaŭzi, ke alia afero komenciĝas aŭ finiĝas: La unua mondmilito komencis novan epokon en la homa historio. La subjekto ja estas okazaĵo, sed temas pri la komenco de la objekto, la nova epoko.

Legu ankaŭ pri komenci, fini, daŭrigi kaj ĉesi, kaj pri detrui/detruiĝi, ruli/ruliĝi, trovi/troviĝi, movi/moviĝi.

Alispecaj radikoj «

Oni ankaŭ povas fari IĜ-verbon el radiko, kiu normale estas O-vorto. Tia IĜ-verbo povas signifi, ke la subjekto fariĝas ĝuste tio, kion la radiko montras, aŭ ke ĝi fariĝas simila al la radiko, aŭ ke okazas al ĝi ia ago karakterizata de la radiko:

  • edzino edziniĝi = fariĝi ies edzino

    • Ŝi edziniĝis kun sia kuzo.FE.39

  • tago tagiĝi = fariĝi tago

    • Nun baldaŭ tagiĝos. Ĉu vi ne vidas la lumon ĉe la horizonto?

  • pinto pinta pintiĝi = fariĝi pinta, ekhavi (akran) pinton

    • Malgraŭ liaj penoj la krajono ne pintiĝis.

  • flamo flami flamiĝi = komenci flami

    • Ligno fendita facile flamiĝas.PE.1339

Frazetoj «

Oni ankaŭ povas fari IĜ-verbon el frazeto kun rolvorteto. La preciza signifo dependas de la rolvorteto. Se ekz. la rolvorteto estas loka aŭ mova, IĜ signifas “moviĝi, iri, translokiĝi”:

  • en domo endomiĝi = veni en domon

    • Kiam la fulmotondro komenciĝis, ni tuj endomiĝis.

  • al bordo albordiĝi = veni al bordo

    • Pro la ŝtormo la ŝipeto ne sukcesis albordiĝi.

  • sen vesto senvestiĝi = fariĝi nuda, forpreni sian veston

    • Senhonte mi senvestiĝis antaŭ ili.

  • sen fortoj senfortiĝi = perdi siajn fortojn

    • Li senfortiĝis pro soifo.

  • en (la) lito enlitiĝi = kuŝiĝi en (la) lito; el (la) lito ellitiĝi = leviĝi el (la) lito

    • Vespere mi enlitiĝas malfrue, sed mi tamen frue ellitiĝas en la mateno.

Vortetoj kaj afiksoj «

Oni povas ankaŭ fari IĜ-verbon el vorteto aŭ el afikso:

  • al aliĝi = aldoniĝi, aniĝi, anigi sin, anonci sian partoprenon

    • Al lia antaŭa embaraso aliĝis nun iom da konfuzo.M.179 Ĉu vi jam aliĝis al la kongreso?

  • sen seniĝi = fariĝi sena je io, liberiĝi de io

    • Mi ne plu eltenas ilin, ni devas seniĝi je ili.

  • kun kuniĝi = fariĝi kuna, kolektiĝi, amasiĝi

    • La laboristoj kuniĝas ĉiun dimanĉon en la popola domo.

  • AR ariĝi = fariĝi aro, kuniĝi are

    • Sur mia skribotablo daŭre ariĝas paperoj en plena konfuzo.

La verbo iĝi «

El la sufikso IĜ oni povas fari la memstaran verbon iĝi.

IĜ kun ne-verba finaĵo «

IĜ kutime aperas kun verba finaĵo, sed povas ankaŭ havi O-finaĵon, A-finaĵon aŭ E-finaĵon. Tiaj formoj montras la saman agan signifon kiel la verba formo: akriĝo = “la ago akriĝi”, akriĝa = “rilata al la ago akriĝi, akriĝanta”, sidiĝo = “la ago sidiĝi”, sidiĝe = “rilate al la ago sidiĝi, sidiĝante”, edziĝo = “la ago edziĝi”, edziĝa = “rilata al la ago edziĝi”, unuiĝo = “la ago unuiĝi”.

Iafoje IĜ-vorto kun O-finaĵo ankaŭ povas montri rezulton de transira ago: Unuiĝo Franca por Esperanto (nomo de asocio) / Post la buboj iris iom malpli rapide diversaj senlaboruloj, por kiuj ĉia homa amasiĝo prezentas distraĵon.M.210 Dio nomis la sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li nomis Maroj.Gn.1