PMEG

38.2.17. IG

IG = “efika, kaŭza aŭ ŝanĝa ago”. Komparu kun . Tio, kio staras antaŭ IG, ĉiam montras la rezulton de la ago. IG aperas plej ofte kun verba finaĵo. Ĉiuj IG-verboj estas objektaj. La objekto estas tio, kio estas ŝanĝata. La subjekto estas tio, kio kaŭzas la ŝanĝon. Legu ankaŭ pri frazroloj ĉe IG-verboj.

Ecaj radikoj «

Oni povas fari IG-verbon el eca radiko (kiu normale estas A-vorto). Tia IG-verbo signifas, ke oni donas tian econ al la objekto:

  • akra akrigi = agi tiel, ke io fariĝas akra

    • Mi akrigas mian tranĉilon.

  • pala paligi = agi tiel, ke io fariĝas pala

    • La terura novaĵo paligis ŝin.

  • longa longigi = agi tiel, ke io fariĝas longa

    • La kunveno devus esti mallonga, sed la multaj demandoj longigos ĝin.

  • pli longa plilongigi = agi tiel, ke io fariĝas pli longa

    • Ni devis plilongigi nian viziton en Hindujo.

Teorie estas klara diferenco inter longigi kaj plilongigi, sed en la praktiko ne ĉiam estas grave, kiun el ili oni uzas. Normale oni uzas preskaŭ nur mallongigi, ĉar plimallongigi kaj malplilongigi estas tro longaj.

Agaj radikoj «

Oni povas fari IG-verbon el aga radiko (kiu normale estas verbo). Tia IG-verbo signifas, ke oni kaŭzas, ke iu faras la agon. La objekto de tia IG-verbo estas tio, kio estus subjekto de la simpla verbo.

Oni povas deiri de senobjekta verbo:

  • sidi sidigi = agi tiel, ke iu komencas sidi

    • Li sidigis sian infanon sur seĝon.

  • esti estigi = agi tiel, ke io ekestas

    • Lia demando estigis longajn diskutojn.

Oni ankaŭ povas deiri de objekta verbo. La objekto de tia IG-verbo estas aŭ la subjekto de la simpla verbo, aŭ la objekto de la simpla verbo:

  • kompreni komprenigi = agi tiel, ke iu komprenas

    • Mi finfine sukcesis komprenigi lin, ke li devas iri hejmen.

    • Mi ne povis komprenigi la ŝercon al li.

  • manĝi manĝigi = agi tiel, ke iu manĝas

    • Mi devas manĝigi mian ĉevalon.Mi devas doni manĝon al mia ĉevalo.

    • Ŝi manĝigis avenon al la ĉevalo.

Legu pri la elekto de objekto ĉe IG-verboj el agaj radikoj.

Alispecaj radikoj «

Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el radiko, kiu normale estas O-vorto.

Tia IG-verbo povas signifi, ke oni agas tiel, ke la objekto fariĝas tio, kion la radiko montras:

  • edzo edzigi = agi tiel, ke iu fariĝas edzo

    • Li edzigis sian filon al riĉa fraŭlino.

Tia IG-verbo ankaŭ povas signifi, ke oni faras la objekton tia kiel la radiko:

  • pinto pinta pintigi = agi tiel, ke io fariĝas pinta, ke io ekhavas pinton

    • Se vi volas skribi, vi devas unue pintigi vian krajonon.

Tia IG-verbo ankaŭ povas signifi, ke oni kaŭzas, ke la objekto faras ian agon, kiu rilatas al la radiko. La ago estas tiu, kiun esprimas la verba formo de la radiko:

  • flamo flami flamigi = agi tiel, ke io flamas

    • Petro flamigis la fajron per forta blovado.

Frazetoj «

Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el frazeto kun rolvorteto:

  • en (la) domo endomigi = movi en (la) domon

    • Kiam komencis pluvi, ŝi rapide endomigis la infanojn.

  • al la bordo albordigi = movi al la bordo

    • La ondoj albordigis diversajn rubaĵojn.

  • en tombo entombigi = meti en tombon

    • Morgaŭ li entombigos sian patron.

  • sen vesto senvestigi = forpreni la veston de iu

    • Janjo estis senvestigita kaj endormigita.M.13

  • sen fortoj senfortigi = forpreni la fortojn

    • La longa malsanado tute senfortigis mian patrinon.

La malon de sen...igi oni povas teorie esprimi per kun...igi, sed tiajn vortojn oni normale ne uzas, ĉar multaj simplaj verboj havas per si mem tian signifon: maski“kunmaskigi”, ŝarĝi“kunŝarĝigi”, vesti“kunvestigi”. En tiaj okazoj oni povas kiel alternativon al sen...igi uzi la prefikson MAL sen IG: malvestisenvestigi, malmaskisenmaskigi, malŝarĝisenŝarĝigi. Estas do du specoj de verboj. Unu speco deiras de radiko, kiun oni rekte verbigas (maski, ŝarĝi, vesti). Tian verbon oni povas poste maligi per MAL (malmaski, malŝarĝi, malvesti). Alia speco deiras de frazeto, de kiu oni faras IG-verbon: sen vesto senvestigi (kun vesto “kunvestigi”), sen ŝarĝo senŝarĝigi (kun ŝarĝo “kunŝarĝigi”). Ne eblas do diri ekz. *senvesti*, nek *malvestigi*. Tiaj vortoj konfuzas la du manierojn formi tiajn verbojn.

Senfortigi estas pli-malpli samsignifa kiel malfortigi. La malo de senfortigi estas teorie “kunfortigi”, sed tio estas senbezone peza vorto. Anstataŭe oni diras simple fortigi. Estas ankaŭ ĉi tie du specoj de verboj. Unu speco deiras de simpla A-vorto: forta fortigi malfortigi. La alia speco deiras de frazeto: sen fortoj senfortigi (kun fortoj “kunfortigi”). La simpla verbo forti signifas “esti forta”. Malforti = “esti malforta”.

Oni ne konfuzu IG-verbojn faritajn el rolvorteta frazeto (endomigi, senvestigi k.s.), kun IG-verboj, al kiuj oni poste aldonis precizigan prefiksecan rolvorteton: ordigi = “meti en ordon” kunordigi = “meti en ordon kun io alia”. La generaloj kunordigis siajn militplanojn. Kunordigi ne devenas de kun ordo. Kun ne rilatas al ordo sed al “io alia”. Legu pli pri la diferenco inter prefiksecaj rolvortetoj en kombinoj kaj en frazetvortoj.

Vortetoj kaj afiksoj «

Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el vorteto aŭ el afikso:

  • for forigi = formovi, forpreni, forviŝi, forskrapi

    • Per forta lesivo ŝi sukcesis forigi la nigrajn makulojn.

  • al aligi = aldoni, almeti

    • Ili baldaŭ discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda armeo.OV.448

  • trans transigi = movi al transa flanko, transdoni, transturni

    • La pramo transigis nin al la kontraŭa bordo.

  • tro troigi = agi tiel, ke io estas aŭ ŝajnas troa (= tro granda, tro multa, tro grava)

    • Alkoholtrinkadon oni ne troigu. Li troigis la rakonton tiom, ke neniu kredis lin.

  • kun kunigi = agi tiel, ke io fariĝas kuna; DIS disigi = agi tiel, ke io fariĝas disa

    • Malfeliĉo ofte kunigas la homojn, kaj feliĉo ofte disigas ilin.FE.42

Ĉu uzi IG aŭ ne? «

Kiam la radiko estas nek eca, nek aga, oni povas ofte heziti, ĉu uzi simplan sensufiksan verbon, aŭ verbon kun la sufikso IG.

Ofte la lingva tradicio donis al simpla verbo IG-ecan signifon:

  • fino = la lasta parto de io fini = kaŭzi ke io havu finon, meti finon al io

    • Mi finos mian vivon per morto.Rz.89 Ne *...finigos...*, kio signifus, ke oni igas iun alian fari la agon fini. Fini similas al ĉesigi. Finigi do similas al ĉesigigi.

  • masko maski = surmeti maskon, kaŝi per masko

    • Ŝi maskis sin por ke li ne rekonu ŝin. Ne *...maskigis...*. Maskigi signifas “igi iun alian maski” aŭ eble “fari maskon el io”.

Iafoje la tradicio elektis uzi nur formon kun IG:

  • grupo grupigi = kunigi en grupo(j)n, starigi en grupo(j)n

    • La lernantoj estis grupigitaj po dek. (La verbo grupi estas apenaŭ uzata, sed povus signifi “stari en grupo” aŭ simile.)

  • bildo bildigi = fari bildon de io, prezenti bilde

    • Ili ne povis bildigi al si la teruran okazaĵon. (La verbo bildi ne estas uzata.)

Iafoje la tradicio donis malsaman signifon al la simpla formo kaj la IG-formo, sed ambaŭ signifoj estas IG-ecaj:

  • koloro kolori = doni al io sian koloron, esti tio kio donas koloron al io

    • La rizo estas oranĝokolora, ĉar safrano koloras ĝin.

  • koloro kolorigi = agi tiel, ke io fariĝas kolora

    • Mi kolorigis la rizon per safrano.

  • limo limi = esti limo de io, formi limon de io, troviĝi ĉe la limo de io

    • Meksiko limas norde Usonon kaj sude Gvatemalon kaj Belizon.

  • limo limigi = meti limo(j)n al io, kaŭzi ke io havu limo(j)n

    • Ni devas limigi niajn elspezojn, ĉar niaj financaj rimedoj estas limigitaj.

Oni tamen ne povas postuli, ke ĉiuj ĉiam sekvu tiujn ĉi delikatajn distingojn. Oni devas almenaŭ toleri, se iu iafoje intermiksas kolori kaj kolorigi, aŭ limi kaj limigi. La distingoj ankaŭ ne ĉiam ekzistis. Zamenhof uzis kaj limi kaj limigi por la nuna limigi.

Iafoje la simpla formo havas signifon, kiu ne estas IG-eca:

  • lumo lumi = elĵeti lumradiojn

    • La steloj lumis hele.FA3.111 (Ekzistas ankaŭ la verbo prilumi, kiu havas iom alian signifon.)

  • lumo lumigi = fari tiel ke io lumu, fari luma

    • Karlo lumigis la lampon.

Iafoje ambaŭ formoj havas la saman signifon:

  • ordo ordiordigi = krei ordon, meti en ordon, fari orda

    • La ideoj kun siaj signoj estis orditaj laŭ specoj.FK.243

    • Tuj ordigu bone tiun ĉambron por la gasto.Rz.40

    Nuntempe oni ĝenerale preferas la formon ordigi, sed ordi estas same logika.

Ofte oni aldonas superfluan IG al verbo, kiu normale ne havu ĝin. Tio povas esti tolerata, precipe se el tio rezultas plia klareco, sed normale oni uzu la tradiciajn formojn. Ne ĉiam la formoj estas tamen tute stabilaj. En iuj okazoj la IG-sufikso eble ne estas nepra, ĉar la simpla formo apenaŭ havas ian alian signifon. Tiam oni eble estonte ekuzos la pli mallongan formon sen IG. Ofte ambaŭ formoj povas esti uzataj paralele sen signifodiferenco: loki/lokigi, arkivi/arkivigi, listi/listigi.

La verbo igi «

El la sufikso IG oni povas fari la memstaran verbon igi.

IG kun ne-verba finaĵo «

IG kutime aperas kun verba finaĵo, sed povas ankaŭ havi O-finaĵon, A-finaĵon aŭ E-finaĵon. Tiaj formoj montras la saman agan signifon kiel la verba formo: akrigo = “la ago akrigi”, akriga = “rilata al la ago akrigi, akriganta”, sidigo = “la ago sidigi”, sidige = “rilate al la ago sidigi, sidigante”, edzigo = “la ago edzigi”, edziga = “rilata al la ago edzigi”.