PMEG
38.4.2. Afiksecaj rolvortetoj
Rolvortetoj estas tre ofte prefiksece uzataj en kunmetitaj vortoj. Tiaj kunmetaĵoj estas aŭ kombinoj aŭ frazetvortoj. Oni devas fari distingon inter tiuj du manieroj uzi rolvortetojn prefiksece. En frazetvorto la rolvorteto rilatas kiel rolmontrilo al tio, kio staras tuj poste. En kombino la rolvorteto rilatas al io alia, kio eble eĉ ne estas esprimita.
Frazetvortoj «
Vortoj kun prefikseca rolvorteto plej ofte estas frazetvortoj. Tia kunmetaĵo devenas de frazeto. La rolvorteto estas uzata prefiksece al tiu vorto, al kiu ĝi rilatas en la plena frazeto:
- sen fino → senfina = tia, ke ĝi estas sen fino
- pri amo → priama = tia, ke ĝi temas pri amo
- antaŭ (ĝusta) tempo → antaŭtempa = tia, ke ĝi okazas antaŭ la ĝusta tempo
- inter nacioj → internacia
- per Esperanto → peresperanta aŭ per-Esperanta
- sen pensoj → senpense
- de la nasko → denaske
- ĝis la fino → ĝisfine
- kontraŭ veneno → kontraŭveneno = kuracilo kontraŭ veneno
- ekster la lando → eksterlando = la tuta mondo krom la propra lando
- tra nokto → tranokti = pasigi nokton, gasti tra nokto
- per laboro → perlabori = akiri per laboro
- en teron → enterigi = meti en la teron
- sen movoj → senmovigi = fari tia, ke movoj ne eblas
- sen kuraĝo → senkuraĝigi = forpreni ies kuraĝon
- en ŝipon → enŝipiĝi = iri en ŝipon (por forveturi)
- en amon → enamiĝi (al iu) = ekesti amanta (iun). La amo direktiĝas al la amato. Tial oni prefere diru mi enamiĝis al vi, ne *mi enamiĝis en vi(n)*. La prefikseca en ne rilatas al la amato. Oni povas ankaŭ uzi enamiĝi je iu.
- ekster la lando → eksterlandano = ano de alia lando
- por vivi → porvivaĵo = rimedo por sin nutri
- sen senco → sensencaĵo = io, kio ne havas sencon
Kombinoj «
Prefikseca rolvorteto ankaŭ povas esti preciziga antaŭelemento en kombino. En tia vorto la rolvorteto tute ne estas rolmontrilo de la posta elemento, sed rilatas al io alia:
- paroli → alparoli = direkti sin al iu per parolado
- veni → alveni = veni al la celo
- pagi → antaŭpagi = pagi antaŭ la kutima aŭ deviga tempo
- preni → depreni = preni de iu aŭ de io (komparu kun prefikseca for)
- havi → enhavi = havi en si
- gluti → engluti = enigi en sin per glutado
- radikiĝi → enradikiĝi = fiksiĝi en ion per siaj radikoj
- ŝanĝi → interŝanĝi = reciproke ŝanĝi inter si
- rompi → interrompi = rompi inter du punktoj
- spaco → interspaco = spaco inter du aferoj
- paroli → kontraŭparoli = paroli kontraŭ io
- rimedo → kontraŭrimedo = rimedo kontraŭ io
- seĝo → kromseĝo = aldona seĝo krom la ordinaraj
- sidi → kunsidi = sidi kune
- sekvi → postsekvi = sekvi post io
- kompreni → subkompreni = kompreni tion, kio estas kaŝita sub io
- aĉeti → subaĉeti = korupti per kaŝa mondonaco aŭ simile (figura signifo)
- jupo → subjupo = jupo portata sub alia jupo
- ŝarĝi → superŝarĝi = ŝarĝi super ia limo
- signo → supersigno = aldona signo super litero
Kiam oni uzas tian vorton en frazo, la prefikseca rolvorteto ofte ripetiĝas antaŭ tio, al kio ĝi vere rilatas:
Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron.[FE.31]
Mi pro singardeco faros unu fojon ĉirkaŭiron ĉirkaŭ la domo.[BV.47]
Mi kontraŭ vi kiel bofilo, kiam la tempo venos, nenion kontraŭparolos.[BV.28]
Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon.[FE.35]
Neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la vojo.[FK.267]
Ofte oni ne ripetas la rolvorteton antaŭ tio, al kio ĝi rilatas, sed uzas anstataŭe alian rolvorteton:
Ĝi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontraŭparolas al la scienco.[OV.328] Al anstataŭ ripeto de kontraŭ.
Tio, al kio la prefikseca rolvorteto rilatas, ofte povas aperi kiel objekto de ĉi tia verbo:
La belan Saran li jam kelkfoje ĉirkaŭiris.[Rn.41] = Ĉirkaŭ la bela Sara li jam kelkfoje (ĉirkaŭ)iris.
Ŝi transiris la sojlon.[M.134] = Ŝi (trans)iris trans la sojlo.
Sed tre ofte la objekto de ĉi tia verbo estas io tute alia sen rekta rilato al la prefikseca rolvorteto: Alportu al mi metron da nigra drapo.[FE.32]
Ne ekzistas ĝeneralaj reguloj, kiuj decidas, kio estu objekto de ĉi tia verbo (se ĝi entute estas objekta). Legu pli pri objektaj kaj senobjektaj verboj.
El «
El povas esti tute normala prefikseca rolvorteto en kombinoj kaj frazetvortoj, ekz.: eliri (kombino) = “iri el io”, elbati (kombino) = “bati ion el io”, el (la) lito → ellitiĝi (frazetvorto) = “leviĝi el (la) lito”.
Sed prefikseca el estas en kombinoj ankaŭ uzata kun la speciala signifo “komplete, ĝisfine, ĝisprete, ĝis rezulto, ĝis difekto, ĝis malapero”:
- trinki → eltrinki = trinki ĉiom de io
- lerni → ellerni = lerni tute plene
- fari → elfari = produkti
- kreski → elkreski = kreski ĝis matureco
- etendi → eletendi = etendi laŭ la plena longo
- uzi → eluzi = uzi ĝis difektiĝo
Iuj tiaj el-vortoj ricevis specialan (figuran) signifon:
- porti → elporti = porti el io, porti (= toleri) ĝisfine
- teni → elteni = rezisti, ne cedi, pacience toleri, elporti
- pensi → elpensi = krei per pensado
Se estas risko pri konfuzo inter la propra signifo de el, kaj la speciala ĝisfina signifo, oni uzu ion alian prefiksece por esprimi la signifon “ĝisfine”. Oni tiel uzas ekz. tra, for, SAT, kaj FIN. Oni devas tamen ĉiam atenti, ke la uzata radiko aŭ vorteto taŭgu laŭsence, ekz.: trabori, trakuri, forkaŝi, satmanĝi, finkanti, finfari, finmanĝi k.t.p.
Iuj kontraŭas al prefikseca FIN por ĝisfineco, sed malgraŭ diversaj teoriaj argumentoj, FIN fariĝis sufiĉe populara en tiu rolo. Ĉiuokaze prefikseca FIN estas ĉiam komprenata.
Oni ankaŭ povas tian ĉi signifon montri per plurvortaĵo, kio estas ofte la plej bona solvo: legi ĝisfine, kuri tra la tuta urbo, manĝi ĝis sateco, kanti ĝis la fino, kanti la tutan kanton k.t.p.
Oni multe klopodis por trovi ion, kio povus esti ĝenerale uzata prefiksece por la signifo “ĝisfine”. Tio tamen ne sukcesis. Oni uzu kiom eble el, kiu estas Zamenhofa kaj vaste uzata. En okazo de nepra bezono oni uzu alian rimedon.
Pri «
En frazetvortoj (kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo) prefikseca pri estas uzata en ordinara maniero, ekz.: pri amo → priama = “tia, ke ĝi temas pri amo”, pri nutro → prinutra = “tia, ke ĝi temas pri nutr(ad)o”.
En kombinoj prefikseca pri kreas objektajn verbojn. Aŭ ĝi faras senobjektan verbon objekta, aŭ ĝi faras el jam objekta verbo novan objektan verbon. Normale tia pri-verbo havas originan pri-komplementon kiel objekton:
Li silentis pri la afero. → Li prisilentis la aferon. Silenti estas senobjekta verbo. Prisilenti estas objekta verbo, kies objekto estas tio, pri kio oni silentas.
Li pensis multajn pensojn pri ŝi. → Li pripensis ŝin per multaj pensoj. Pensi estas objekta verbo, kies objekto estas la pensoj mem. Pripensi estas objekta verbo, kies objekto estas la temo de la pensoj.
En iaj okazoj ĉi tia pri-verbo havas objekton, kiu origine ne estis pri-komplemento, sed ekz. de-komplemento aŭ al-komplemento. En tiaj verboj pri perdis sian propran signifon, kaj estas uzata nur por ŝanĝi la frazrolojn. Pri estas tiel uzata precipe en iuj tradiciaj verboj:
rabi → prirabi
- Ili rabis monon de la homoj.
- Ili prirabis la homojn (je/por mono).
semi → prisemi
- Mi semis tritikon sur la kampon.
- Mi prisemis la kampon (per tritiko).
ĵeti → priĵeti
- Ŝi ĵetis ŝtonojn al li.
- Ili priĵetis lin per ŝtonoj.
konstrui → prikonstrui
- Ni konstruos domojn sur la monto.
- Ni prikonstruos la monton (per domoj).
serĉi → priserĉi
- Ili serĉis armilojn ĉe li.
- Ili priserĉis lin (por armiloj).
lumi → prilumi = “ĵeti sian lumon ien”
- La luno lumis en la ĉambron.
- La luno prilumis la ĉambron.
Nur io, kio mem estas luma, povas prilumi. Lumigi = “fari tiel ke io lumu, provizi per lumo”.
pluvi → pripluvi
- Pluvas sur la kampon.
- La nuboj pripluvis la kampon.
- Unu kampo estis pripluvata, kaj alia, ne pripluvita, elsekiĝis.[Am.4]
Dum pluvi estas sensubjekta verbo, la verbo pripluvi bezonas subjekton.
Prefikseca pri en kelkaj okazoj nur servas por doni al verbo novan signifon, kiu iel rilatas al la origina signifo:
- respondi → prirespondi = devi prizorgi ion kaj porti la rezultojn de eventuala misaĵo (nun oni uzas pli ofte respondeci aŭ responsi)
- juĝi → prijuĝi = esprimi aproban aŭ malaproban opinion pri io
- ĵuri → priĵuri = doni aŭ dediĉi ofere al Dio
En tia uzo pri similas al la sufikso UM.
