PMEG
30.10. Pri-verboj
La rolvorteto pri estas ofte uzata prefiksece. En kelkaj okazoj ĝia sola tasko estas ŝanĝi la rolon de objekto.
Semi «
La objekto estas la semoj. La loko, kien la semoj metiĝas, povas aperi kiel loka aŭ direkta komplemento: La terkultivisto semas tritikon en la kampo. / Kelkaj personoj komencis semi inter la esperantistoj konfuzon kaj timon.[L2.88]
Prisemi «
La objekto estas la loko, kien la semoj metiĝas. La semoj povas aperi kiel per-komplemento. La terkultivisto prisemas la kampon per tritiko. / Dum ses jaroj prisemu vian kampon.[Lv.25]
Legu pli pri prefikseca pri.
