PMEG 2023

37.4. Vortigo de frazetoj

Frazeto (ia grupo de kunapartenantaj vortoj) povas kunŝoviĝi en kunmetaĵon per aldono de ia posta elemento. Tio nomiĝas vortigo de frazeto. La rezulto estas frazetvorto. En tia vortfarado ne validas la principo de preciziga antaŭelemento.

El la origina frazeto oni retenas nur la plej gravajn elementojn. Finaĵoj kaj aliaj malpli gravaj elementoj normale forfalas. Por plifaciligi la elparolon aŭ komprenon oni povas tamen konservi vortklasan finaĵon de la origina frazeto, sed J-finaĵojn kaj N-finaĵojn oni ne konservas.

Ĉe vortigo de citaĵoj oni tamen ja konservas J-finaĵojn kaj N-finaĵojn, kaj ĉe kunmetaĵoj kun sin oni konservas N-finaĵon.

Vortigo per A-finaĵo aŭ E-finaĵo «

Ofte oni vortigas frazparton, kiu havas rolvorteton. Tiaj frazetoj povas roli A-vortece aŭ E-vortece. Estas do logike, ke oni povas ilin transformi en A-vortojn aŭ E-vortojn. La rolvorteto restas, se ĝi estas necesa por la signifo. Alie ĝi povas forfali:

  • sur tablo [sur tablo]-A surtabla

  • sen fortoj [sen fortoj]-E senforte

  • inter (la) nacioj [inter nacioj]-A internacia

  • dum unu tago [unu tago]-A unutaga

  • en la unua tago [unua tago]-A unuataga

  • kun blanka ĉapelo [blanka ĉapelo]-A blankĉapela

  • de la nova jaro [nova jaro]-A novjara

  • kun sia vizaĝo al la tero [vizaĝo al tero]-E vizaĝaltere

  • sur tiu flanko [tiu flanko]-E tiuflanke

  • sur tiu ĉi flanko [ĉi flanko]-E ĉi-flanke (ĉi ofte uziĝas prefiksece)

  • de/dum/en... du monatoj [du monatoj]-a dumonata = ekzistanta jam du monatojn (ekz. dumonata bebo), ekzistanta nur du monatojn (ekz. dumonata festivalo), aperanta ĉiun duan monaton (ekz. dumonata gazeto)

  • en/de... la dua monato [dua monato]-A duamonata = rilata al la dua monato

  • en tiu maniero [tiu maniero]-E tiumaniere

  • en tiu ĉi maniero [ĉi maniero]-E ĉi-maniere

  • en tia maniero [tia maniero]-E tiamaniere

Iafoje oni aŭdas formojn kiel *tielmaniere*. Ili estas eraraj. Se oni restarigas la plenan frazeton, oni vidas, ke nur tiutia eblas: en tiu maniero, en tia maniero, sed ne *en tiel maniero*. Simile oni diru tiutage (= “en tiu tago”), ne *tiamtage*.

Ankaŭ frazparto kun N-finaĵo povas vortiĝi, se ĝi rolas E-vortece:

  • Li staris tutan horon apud la fenestro.FE.26 Li staris tut(a)hore apud la fenestro.

  • Ili alvenis pasintan vendredon. Ili alvenis pasintvendrede.

Okaze oni uzas A-finaĵon aŭ E-finaĵon por vortigi frazeton kun kvanta vorto kaj da-esprimo:

  • kun multe da kosto [multe (da) kosto]-A multkosta, multekosta

  • kun multe da branĉoj [multe (da) branĉoj]-A multebranĉa, multbranĉa. Principe oni ankaŭ povas uzi kun multaj branĉoj [multaj branĉoj]-A multabranĉamultbranĉa, sed praktike oni uzas nur E-finaĵon en tiaj frazetvortoj kun komenca mult- (aŭ tute ne uzas ligan finaĵon).

Iafoje oni vortigas kompleksan verbon. Tiam la ĉefverba radiko staru en la fino:

  • povas pagi pagi povas [pagi povas]-A pagipova = tia, ke oni povas pagi

  • volas scii scii volas [scii volas]-A scivola = tia, ke oni volas scii

  • povas ĉion (fari) ĉion povas [ĉion povas]-A ĉiopova = tia, ke oni povas ĉion fari (ne *ĉionpova*, N-finaĵoj forfalas ene de frazetvortoj)

Iafoje oni ĉi tiel vortigas du vortojn, kiuj kune montras unu ideon:

  • nigra kaj blanka [nigra (kaj) blanka]-A nigrablanka = tia, ke ĝi havas nur la kolorojn nigro kaj blanko

J-finaĵon kaj N-finaĵon oni metas nur fine de tia frazetvorto: nigrablankaj fotoj, nigrablankan foton, nigrablankajn fotojn. Sed ofte oni uzas en tiaj ĉi okazoj anstataŭe kunskribadon: nigra-blanka. Tiam oni traktas la du A-vortojn kiel du memstarajn vortojn, kaj almetas finaĵojn al ambaŭ vortoj: nigraj-blankaj fotoj, nigran-blankan foton, nigrajn-blankajn fotojn.

Vortigo per verba finaĵo «

Oni ankaŭ povas vortigi frazeton per verba finaĵo. Tiam la verba finaĵo reprezentas ian kaŝitan agon. Kion la verba finaĵo reprezentas, oni devas lerni aparte por ĉiu tia vorto:

  • per laboro [per laboro]-(akiri)-I perlabori = akiri per laboro. En perlabori la verba finaĵo reprezentas la kaŝitan ideon “akiri”. Perlabori neniel devenas de la verbo labori, sed de la frazeto per laboro. En labori la aga signifo estas simple LABOR. En perlabori la ago estas “akiri”.

  • fiŝojn kapti [fiŝojn kapti]-(provi)-I fiŝkapti = provi kapti fiŝojn, fiŝi. En fiŝkapti la verba finaĵo reprezentas la ideon “provi”. Efektive oni povas longe fiŝkapti sen kapti eĉ unu fiŝon. Ankaŭ la simpla verbo fiŝi havas tian signifon. Fiŝkapti diferencas de ekz. leterskribi kaj voĉdoni, kiuj estas kombinoj sen kaŝita ago.

Vortigo per O-finaĵo «

Oni povas vortigi frazeton ankaŭ per O-finaĵo. Tiam la O-finaĵo reprezentas ian kaŝitan ideon. Precize kion la O-finaĵo reprezentas, oni devas lerni aparte por ĉiu tia vorto. En ordinara O-vorto la O-finaĵo nenion signifas. Ordinara O-vorto havas simple la signifon de sia radiko. En frazetvortigo tamen la O-finaĵo ĉiam reprezentas ian kaŝitan signifon:

  • tri anguloj [tri anguloj]-(figuro)-O triangulo = figuro kun tri anguloj

  • sub tegmento [sub tegmento]-(ĉambro/loko)-O subtegmento = ĉambro aŭ loko sub la tegmento (ne *subtegmentejo*, ĉar tio, kio aperas antaŭ la sufikso EJ, devas montri ion, kio troviĝas aŭ okazas en la ejo)

  • ĉirkaŭ kolo [ĉirkaŭ kolo]-(ĉeno)-O ĉirkaŭkolo = kolĉeno

  • sur vangon [sur vangon]-(frapo)-O survango = frapo sur vangon

  • per fortoj [per fortoj]-(trudo)-O perforto = trudado de la propra volo per fortoj

  • unu tago kaj unu nokto [unu tago (kaj) unu nokto]-(periodo)-O tagnokto = 24-hora periodo, diurno

  • kontraŭ veneno [kontraŭ veneno]-(rimedo)-O kontraŭveneno = rimedo kontraŭ veneno, antidoto

  • la pli multaj [pli multaj]-(grupo)-O plimulto = grupo, kiu estas pli multnombra (ol alia)

  • oni diras [oni diras]-(afero)-O onidiro = afero, kion “oni” diras, famo, klaĉo

  • nova jaro [nova jaro]-(tago)-O novjaro = tago, en kiu komenciĝas nova jaro

  • mil jaroj [mil jaroj]-(periodo)-O miljaro = periodo de mil jaroj. La kombino jarmilo kaj la frazetvorto miljaro havas la saman signifon. Ambaŭ vortoj estas ĝuste konstruitaj. Ili estas faritaj laŭ du malsamaj principoj, sed ambaŭ principoj apartenas al la Esperanta vortfarado. Kombinoj estas tamen ĝenerale pli oftaj kaj pli bazaj, kaj tial fine la kombino jarmilo fariĝis pli populara. Sed miljaro estas tute bona alternativo, kiu eĉ troviĝas en la Fundamento: Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron.FE.14

Finaĵoj post vortetoj «

Aldono de finaĵo post vorteto ofte povas esti rigardata kiel frazetvortigo. Vorteto povas ja aperi senfinaĵe en frazo, kaj estas do kiel tuta frazeto en si mem:

  • hodiaŭ hodiaŭa = okazanta hodiaŭ, apartena al hodiaŭ, tia kiel hodiaŭ...

  • tuj tuje = tiel kiel tuj, en tuja maniero...

  • anstataŭ anstataŭi = esti anstataŭ io, roli anstataŭ iu

Ankaŭ en tiaj ĉi frazetvortoj finaĵo povas reprezenti kaŝitan ideon:

  • tro [tro]-(kvanto)-O troo = kvanto, kiu estas tro granda

  • hodiaŭ [hodiaŭ]-(tago)-O hodiaŭo = hodiaŭa tago

  • kaŭzo, kial io okazis/estas... [kial]-(kaŭzo)-O kialo = motivo, kaŭzo

  • loko, kie io estas [kie]-(loko)-O kieo = troviĝloko

Frazetvortigoj kiel antaŭelementoj en kombinoj «

Oni ankaŭ uzas “vortigitajn” frazetojn kiel antaŭelementojn de kombinoj. Plej ofte la ĉefelemento estas sufikso:

  • la sama ideo [sama ideo]-AN-O samideano = speco de ano, nome ano de la sama ideo

  • surda kaj muta [surda (kaj) muta]-UL-O surd(a)mutulo = speco de ulo, nome ulo, kiu estas kaj surda kaj muta

  • altaj montoj [altaj montoj]-AR-O altmontaro = aro de altaj montoj

  • sub (la) maro [sub maro]-ŜIP-O submarŝipo = ŝipo, kiu povas iri sub la mara supraĵo

  • en liton [en liton]-IG-I enlitigi = “igi en liton”, meti en liton

  • volas scii scii volas [scii volas]-EM-A scivolema = tia, ke oni emas voli scii

  • arte fari [arte fari]-IT-A artefaritaFA2.65 = kreita per arto, malnatura

Rimarku, ke la kunmetaĵo artefarita ne devenas de *artefari*. Tia verbo eĉ ne ekzistas (neniam uziĝas). Artefarita devenas de la duvortaĵo arte fari. Ĉefelemento estas IT. Preciziga antaŭelemento estas arte fari. Similaj vortoj estas la Zamenhofaj desegnekovritaM.97 (de desegne kovri), larmelacigitaM.16 (de larme lacigi) kaj plejamatoFA2.105 (de plej ami).

Dusignifaj formoj «

Iafoje apud frazetvorto, kiu komenciĝas per rolvorteto, ekzistas samforma kombino kun tute alia signifo. Tia kolizio okazas normale nur kiam temas pri A-vorto aŭ E-vorto:

  • antaŭĝardena (frazetvorto) = “tia, ke ĝi troviĝas antaŭ ĝardeno”

  • antaŭĝardena (kombino) = “rilata al antaŭĝardeno (tia ĝardeno, kiu troviĝas antaŭ io)”

  • antaŭpage (frazetvorto) = “antaŭ (la) pago”

  • antaŭpage (kombino) = “per antaŭpago”

  • suboficira (frazetvorto) = “(troviĝanta) sub oficiro”

  • suboficira (kombino) = “rilata al suboficiro(j)”

Legu pli pri rolvortetoj en frazetvortoj kaj kombinoj.

Vortigo de citaĵoj «

Pli ekstrema kaj pli malofta formo de kunmetado estas vortigo de citaĵoj. En tia vortfarado, kiu estas speco de frazetvortigo, oni faras vorton el tuta eldiro (efektiva aŭ imaga). Oni tiam konservas ĉiam la plenajn vortojn de la origina citaĵo kune kun ĉiuj finaĵoj:

  • “Vivu!” [vivu]-(krii)-I vivui = krii “vivu!”, saluti iun per la krio “vivu!”. Rimarku, ke la U-finaĵo restas. Ordinaraj vortoj ne povas havi du vortklasajn finaĵojn unu post la alia. Sed vivui ne estas ordinara vorto. Ĝi estas vortigo de citaĵo, kaj la U-finaĵo estas nepre necesa por la signifo. Oni ankaŭ povas formi vivuo (salutkrio per “vivu!”), vivua (rilata al vivu-kriado), k.t.p.

  • “Ne forgesu min!” [ne forgesu min]-(floro)-O neforgesumino = la florspeco miozoto (la nomon kaŭzis la blua koloro de la miozotoj, kiu estas simbolo de ama fideleco)

  • “Kiel vi fartas?” [kiel vi fartas]-UL-O kiel-vi-fartas-ulo = tia esperantisto, kiu neniam lernis diri pli ol “kiel vi fartas?” (= eterna komencanto)