PMEG
37.2.1. O-finaĵo
La finaĵo O aldonas nenion al la propra signifo de radiko. O-vorto estas simple nomo de la koncerna afero:
- amiko, tajloro = nomoj de diversaj homoj
- ĉevalo, azeno = nomoj de diversaj bestoj
- krajono, broso = nomoj de diversaj iloj
- diro, faro = nomoj de diversaj agoj
- belo, bono = nomoj de diversaj ecoj
Se radiko havas plurajn signifojn, ankaŭ la O-formo havas plurajn signifojn. Ekz. KONSTRU estas ago, rezulto de ago, kaj maniero de ago. La vorto konstruo havas la samajn tri signifojn.
O-finaĵon oni povas forlasi (se ne sekvas J-finaĵo aŭ N-finaĵo). Skribe oni tiam uzas apostrofon anstataŭ la O-finaĵo:
- amiko = amik’ = AMIK
- belo = bel’ = BEL
- diro = dir’ = DIR
Tia forlasado de O-finaĵo okazas ordinare nur en poezio.
Kvankam O-finaĵo ne aldonas ian signifon, ĝi ja estas grava el gramatika vidpunkto. O montras, kiel oni povas uzi la vorton en frazo, kaj la aldono de O enkondukas la distingon inter unu-nombro kaj multe-nombro.
Participoj kun O-finaĵo sekvas apartajn regulojn.
