PMEG 2023

30.8. IG-verboj

Verboj faritaj per la sufikso IG estas ĉiam objektaj. Ili montras kaŭzadon de ia rezulto. La subjekto estas ĉiam la kaŭzo aŭ la kaŭzanto. La radiko aŭ radikoj antaŭ IG montras la rezulton.

Eco aŭ stato kiel rezulto «

Se la rezulto de IG-verbo estas eco aŭ stato (pozicio, identeco...), la objekto estas tiu, kiu ricevas tiun econ, staton k.t.p.

lacigi La objekto estas tiu, kiu fariĝas laca: La tro multa parolado lacigas lin.FE.40 / La vojaĝo certe vin lacigis.FA4.223 / Tiu ĉi medikamento estas bona, sed ĝi lacigas la uzanton.
glaciigi La objekto estas tio, kio fariĝas glacio aŭ glacia: Norda neĝo glaciigas liajn piedojn.Rt.106
edzinigi La objekto estas tiu, kiu fariĝas edzino: Mi edzinigas mian filinon ne kun ia simpla nobelo.Rz.86 / Li edzinigis ŝin al si per la edziĝa ringo kontraŭ la volo de ŝia patro.Rn.8
enigi La objekto estas tiu, kiu estas movata en ion. La loko al kiu moviĝas la objekto estas montrata per en kaj N-finaĵo: Ŝi verŝajne enigis la manojn en siajn densajn nigrajn harojn.M.56 / Li enigis la glavon en la ingon.

Senobjekta ago kiel rezulto «

Ĉe iaj IG-verboj la rezulto estas senobjekta ago. Oni tiam faris IG-verbon el alia verbo, kiu estas senobjekta. Ĉe tiaj IG-verboj la objekto estas la subjekto de la origina verbo.

bruligi La objekto estas tio, kio ekbrulas: Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo.FE.39 / La suda suno bruligas lian nudan kapon.Rt.106
sidigi Objekto estas tiu, kiu estas metata en sidan pozicion: Rapide ŝi prenis la infanon sur la brakojn kaj sidigis ĝin sur siaj genuoj.M.193 / La hundon li residigis sur la keston.FA1.7

IG-verbo el IĜ-verbo «

Principe oni tute rajtas aldoni IG al verbo kun IĜ-sufikso. La senco de tia IG-verbo estas kaŭzado de tiu ago, kiun esprimas la IĜ-verbo: Li [= Dio] senkuraĝigas la ĉefojn de la popolo de la lando [...] Kaj Li ŝanceliĝigas ilin kiel ebriuloj.Ij.12Li igas ilin ŝanceliĝi kiel ebriuloj. La ĉefoj ŝanceliĝas. Dio kaŭzas tiun ŝanceliĝadon. En la praktiko tiaj IG-verboj tamen estas ekstreme maloftaj.

Iafoje oni faras IG-verbon, kiu laŭsence estas bazita sur IĜ-verbo, sed kiu tamen ne enhavas IĜ. Oni povas diri, ke IĜ estas ellasita por simpligi la vorton: Rajdmilicanoj formovigis la publikon....formoviĝigis la publikon....igis la publikon formoviĝi. Oni trovas tian uzon ankaŭ ĉe Zamenhof: Ili ruligu min kiel kortegan kurieron.Rz.68Ili igu min ruliĝi. / Ili igu mian kaleŝon ruliĝi. Ankaŭ tiaj IG-verboj estas tre maloftaj. Ili povas esti miskomprenataj. Vidu tuj ĉi-poste pri la ordinara uzo de IG post objekta verbo.

Oni notu la subtilan diferencon inter formovi kaj formov(iĝ)igi. Se oni formovas ion, oni mem rekte plenumas la movadon. Se oni formoviĝigas ion (igas ion formoviĝi), la kaŭzado estas malpli rekta. Oni iel influas ion por ke tio mem moviĝu. En la ĉi-antaŭa ekzemplo kun rajdmilicanoj, la milicanoj kredeble ne propramane movis la publikon, sed per timigado aŭ simile igis la publikon mem moviĝi for. Simile subtila estas la diferenco inter ŝanceli kaj ŝanceliĝigi en la ĉi-antaŭa Zamenhofa ekzemplo. En la praktiko oni preskaŭ ĉiam preferas uzi igi kiel memstaran verbon por esprimi tiajn sencojn: Li igas ilin ŝanceliĝi. / Rajdmilicanoj igis la publikon formoviĝi. Tio estas plej ofte rekomendinda, ĉar multe pli klara.

Objekta ago kiel rezulto «

Ĉe iaj IG-verboj la rezulto estas objekta ago. Oni tiam faris IG-verbon el verbo, kiu jam estas objekta. Ekzistas du manieroj uzi tiajn IG-verbojn. La objekto de la IG-verbo povas esti la subjekto de la origina verbo, aŭ la objekto de la origina verbo. (Vidu pli da ekzemploj de verboj kun alternativaj objektoj.)

sciigi La objekto povas esti tiu, kiu ekscias ion: Mi estas devigata sciigi vin pri tre malbela fakto, kiu okazis en nia tendaro.L2.209 La objekto povas alternative esti la sciaĵo: La heroldoj rajdadis tra la tuta urbo kaj sciigadis la fianĉiĝon.FA1.102
memorigi La objekto povas esti tiu, kiu ekmemoras ion: Tio memorigas min pri mia infanaĝo. La objekto povas alternative esti la memoraĵo: Tio memorigas al mi mian infanaĝon.

Oni ne povas uzi ambaŭ eblojn samtempe. Ne diru: *Mi sciigos vin malbelan fakton.* Nek diru: *Tio memorigas min mian infanaĝon.*