PMEG 2024
38.3.4. EK
EK = “komenco de ago, subita ago”. EK estas uzata nur ĉe agaj vortoj, kaj ĉiam montras manieron de la ago.
Komenciĝo «
Plej ofte EK montras, ke ago komenciĝas. Ĝi montras la plej unuan momenton de la ago, ofte kun nuanco de subiteco aŭ neatenditeco:
labori → eklabori = komenci labori
kuri → ekkuri = komenci kuri
sidi → eksidi = komenci sidi
dormi → ekdormi = komenci dormi, (en)dormiĝi
pluvi → ekpluvi = komenci pluvi
bruli → ekbruli = komenci bruli (→ ekbruligi = igi ekbruli)
floro → flori → ekflori = komenci flori (pri ekfloro vidu “Streĉitaj formoj”)
de → ekde = komence de
La vorto ekde povas iafoje esti utila anstataŭ de rilate al pasiva participo, aŭ anstataŭ de rilate al verbo. En ekde la prefikso EK escepte aperas antaŭ neaga vorto.
Ankaŭ la sufikso IĜ povas en iuj okazoj montri komencon de ago: sidiĝi, estiĝi k.s. EK montras pli subitan, pli rapidan komencon ol IĜ.
Subiteco «
Iafoje EK montras subitan agon, kiu daŭras nur momenteton. Tiam temas ne nur pri la komenco, sed pri la tuta ago:
fulmi → ekfulmi = momente kaj subite fulmi
brili → ekbrili = subite kaj momente ĵeti brilon
bati → ekbati = fari unu subitan baton
ridi → ekridi = subite ridi (dum momento)
rigardo → ekrigardo = rapida subita rigardo
Ordinara radiko «
EK estas ofte uzata kiel ekkria vorteto, aŭ kiel ordinara radiko:
ek! = komencu (tuj)!, ni (tuj) komencu!, k.s.
Ek al li! = Venu! Ni kaptu lin!, k.s.
eki = komenciĝi
ekigi = komenci