PMEG

26.4. Imaga modo: US-finaĵo

US-formo estas uzata por agoj kaj statoj nerealaj, imagaj aŭ fantaziaj. US-formo ne montras la tempon de la ago:

  • laborus = la ago “labori” estas imagata

  • estus = la stato “esti” estas imagata

  • Se mi estus riĉa, mi ne laborus. Temas pri nerealaj, imagaj stato kaj ago.

  • Se mi estus sana, mi estus feliĉa.FE.20

  • Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi.FE.20 La agoj scii kaj veni estas nerealaj, imagataj, dum la stato estas ja estas reala.

  • Se mi nur loĝus en palaco! La loĝado estas dezirata, sed mi scias, ke ĝi ne estas ebla, ke ĝi estas nura fantazio.

  • La malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro.FE.23 Tia persono ne ekzistis, kaj tial la ago “voli ŝin akcepti” estis nur imagata.

  • Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron).FE.24 Kaj farus, kaj dirus ĉi tie rakontas pri imagataj agoj en la pasinteco. Se oni volas, oni povas montri la pasintecon per estus dirinta.

US por mildeco «

Oni ankaŭ uzas US-modon por pli milde prezenti petojn aŭ dezirojn:

  • Mi dezirus aĉeti kelkajn aferojn. Reala deziro, sed ĝentile prezentata.

  • Ĉu mi povus havi la skribilon? Tre ĝentila, milda peto.

  • Ĉu vi bonvolus paroli iom pli silente? Tre ĝentila, milda peto.

US en se-frazoj «

US-verboj estas ofte uzataj kun la vorteto se, kiu montras kondiĉon, sed se ne aŭtomate necesigas US-formon. Ĉio dependas de la senco. Se temas klare pri imago, oni uzu US, sed se la ago aŭ stato estas reala, oni uzu la realan modon:

  • Se li estus ĉi tie, li certe mirus pri la malordo. Oni scias, ke li ne estas ĉi tie, sed se li estus, li certe mirus.

  • Se li estas ĉi tie, li certe miras pri la malordo. Eble li estas ĉi tie. Oni ne scias.

US ne egalas al estis ...onta «

En kelkaj lingvoj la verboformo por imagataj agoj estas uzata ankaŭ por io, kio iam estis antaŭvidata. Tion Esperanto esprimas per kunmetita verboformo: estis ...ontaestis ...ota.

Povus, devus, volus «

Ĉe la verboj povi, devi kaj voli US-finaĵo ofte havas specialan signifon.