PMEG

31.7.5. Povus, devus kaj volus

La verba finaĵo US normale montras, ke temas pri nereala, imagata ago. Sed la verbaj formoj povus, devus kaj volus havas tamen specialan signifon. Plej ofte ili esprimas realan devon, povon aŭ volon rilate al ago, kiun oni tamen ne faris, faras aŭ faros:

  • Mi devus labori.Ja ekzistas por mi devo labori, sed mi tamen ne laboras.

  • Mi povus foriri.Eblas al mi foriri, sed mi tamen restos.

  • Mi volus helpi al vi.Mi ja volas helpi al vi, sed tio ne eblas.

  • Ili iris, sed ĝuste en la direkto ĝuste kontraŭa al tiu, en kiu ili devus iri.FA3.89

  • Mi povus ĵuri al vi, ke ili estas sinceraj.Rt.73 Verŝajne mi tamen ne ĵuros, ĉar ne necesas.

  • Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas.PE.2616

Iafoje povus, devus kaj volus tamen povas aperi kun la ordinara nerealeca senco de la US-finaĵo:

  • En grupo respektege staris en angulo la pastraro de la ĉirkaŭaĵo, kvazaŭ devus okazi enterigo, sed tie estis gaja festo, ĝi nur ankoraŭ ne sufiĉe ekmoviĝis.FA3.49 La devo estis nur ŝajno.

Se temas pri ago, kiun oni tamen ne faris, ne nepre necesas uzi povus, devusvolus. Se la kunteksto klare montras la sencon, oni ankaŭ povas uzi IS-finaĵon:

  • Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi.FE.18 Mi ne sukcesis bati lin.

  • Nun la samovaro devis kanti, sed ĝi senkulpigis sin per malvarmumo.FA1.202 La samovaro ne kantis.

  • La ĉambelanoj, kiuj devis porti la trenaĵon de la vesto, eltiris siajn manojn al la planko, kvazaŭ ili levas la trenaĵon.FA1.112 La ĉambelanoj ne portis la trenaĵon, ĉar ĝi ne ekzistis. Tion la leganto jam scias.

  • La hundo tuj malaperis, kaj antaŭ ol la soldato povis pensi pri tio, li vidis ĝin jam returne kun la reĝidino.FA1.9 Li tamen ne pensis pri tio.