PMEG

26.3. Vola modo: U-finaĵo

U-formo montras, ke la ago aŭ stato ne estas reala, sed dezirata, volata, ordonata aŭ celata. U-formo ne montras la tempon de la ago, sed la ago ordinare troviĝas en la estonteco:

  • laboru = la ago “labori” estas dezirata, petata, ordonata aŭ celata

  • estu = la stato “esti” estas dezirata, petata, ordonata aŭ celata

  • Sidu sur seĝo! Ordono aŭ peto.

  • Estu viro! Ordono aŭ peto.

  • Ludoviko, donu al mi panon.FE.8

  • Diru al mi vian nomon.FE.18

  • Ne rigardu min tiel rigide!FA1.7

  • Ni legu la unuan ĉapitron. Esprimo de deziro.

  • Ĉu ni iru al la dancejo? Demando pri volo. La efektiva senco de tia frazo tamen plej ofte estas ĝentila propono. Komparu kun ĝentilaj petoj ĉi-poste.

Ĉe U-verboj oni tre ofte forlasas la subjekton, se ĝi estas la pronomo vi: Venu tuj!Vi venu tuj! Sed tia forlaso eblas nur en ĉeffrazo, ne en subfrazo.

U-modo en ke-frazoj «

U-modo estas uzata en ke-frazoj, se la ĉeffrazo iel montras volon, celon, opinion k.s.:

  • Mi volas, ke vi laboru. La laborado estas volata.

  • Li petas, ke mi estu atenta.FE.26

  • Estas necese, ke ni nun unu fojon por ĉiam faru finon al tiu ĉi stato.L2.112

Legu pli detale pri verboformoj en ke-frazoj.

Ĝentila peto «

Por esprimi pli ĝentile sian volon oni uzu la vorton bonvolu plus I-verbon. Oni ankaŭ povas aldoni alian ĝentilan esprimon kiel mi petas, aŭ simile:

  • Bonvolu sidi ĉi tie!Sidu ĉi tie, mi petas!

  • Bonvolu fermi tiun ĉi fenestron!Fermu la fenestron, mi petas!

Nepre ne uzu duoblan U-formon. Ne diru: *Bonvolu sidu...*.

Noto: Kelkaj uzas anstataŭe bonvole ...U, ekz.: Bonvole sidu ĉi tie! Tio estas sufiĉe logika alternativo, sed ĝi ne estas kutima, nek tradicia. Prefere oni restu ĉe la normala bonvolu ...I.