PMEG

32.3. Mallongigitaj frazoj

En praktika lingvouzo oni ofte mallongigas frazojn ellasante multajn aferojn, kiuj estas kompreneblaj pro la kunteksto. Mallongigita frazo estas ofte pli klara ol kompleta frazo. Se iu demandas ekz. Ĉu vi jam invitis Karlon al via festo?, estas plej efike respondi ekz. Ankoraŭ ne! Estus tre malefike uzi la kompletan frazon: Ne, mi ankoraŭ ne invitis Karlon al mia festo!

Forlaso de ĉefverbo «

Precipe en parola lingvaĵo oni ofte forlasas la ĉefverbon kaj samtempe ankaŭ multajn aliajn frazpartojn. Tiaj mallongigoj eblas, kiam antaŭe diritaj frazoj aŭ la situacio klarigas, kia estus la kompleta frazo:

  • – Kiu alvenis? – Karlo! (= Alvenis Karlo!)

  • – Kiujn vi renkontis tie? – Viajn gepatrojn! (= Mi renkontis viajn gepatrojn tie!)

  • – Kiel vi veturis tien? – Per vagonaro! (= Mi veturis tien per vagonaro!)

  • – Kien ili iris? – Dekstren! (= Ili iris dekstren.)

  • – Per kio vi riparis ĝin? – Gluo! (= Mi riparis ĝin per gluo!)

  • – Mi aŭdis, ke li vizitis Eŭropon. – Francujon kaj Germanujon fakte! (= Li vizitis Francujon kaj Germanujon fakte.)

  • – Mi preferas viandon kaj fiŝon. – Mi, legomojn! (= Mi preferas legomojn.)

  • – Ĉu tio estis vi, kiu tusis, Janjo? – Mi, panjo!M.193 (= Tio estis mi, kiu tusis, panjo!)

En proverboj kaj simile oni ofte forlasas la ĉefverbon:

  • Kia drapo, tia vesto.PE.833 (= Kia estas la drapo, tia estas ankaŭ la vesto.)

  • Aŭ ĉio, aŭ nenio.PE.130 (= Aŭ estu ĉio, aŭ estu nenio.)

Tradiciaj esprimoj «

Ĝentilecaj kaj aliaj tradiciaj esprimoj ofte konsistas el sola frazparto. La kompleta frazo preskaŭ neniam estas uzata. Tiaj esprimoj malpli dependas de la parola situacio, ĉar ilia signifo estas difinita de la tradicio:

  • Bonan matenon!FE.10 (= Mi deziras al vi bonan matenon!)

  • Ĝojan feston!FE.10 (= Mi deziras al vi ĝojan feston!)

  • Saluton! (= Mi donas al vi saluton!)

  • Dankon! (= Mi donas al vi dankon!)

  • Ĉion bonan al vi kaj via familio! (= Mi deziras ĉion bonan al vi kaj via familio!)

  • Fajron! (= Atentu la fajron!)

  • Kia ĝoja festo!FE.10 (= Kia ĝoja festo estas hodiaŭ / estis tiam.)

  • Ĉu ne? (= Ĉu ne estas tiel?)

Multaj tiaj ĉi esprimoj havas N-finaĵon. Uzo de N-finaĵo fariĝis kutima maniero konstrui tiajn ĉi esprimojn, kvankam ofte estas tute eble elpensi kompletan frazon, kiu donus formon sen N-finaĵo.

Alvoko «

La frazrolo alvoko estas tre ofte uzata sen ĉefverbo aŭ aliaj frazpartoj. Ofte nenia subkomprenata frazo ekzistas, la alvoko estas kiel kompleta frazo en si mem:

  • Adamo! – eksonis en tiu momento la voĉo de la loĝejmastrino.M.73

  • Marta! Marta! – ekkriis la dua voĉo, virina.M.144

Forlaso de subjekto «

Oni normale ne forlasas la subjekton de ĉefverbo, se la ĉefverbo mem ĉeestas en la frazo. Tio estas baza principo en Esperanto.

Oni tamen normale forlasas la subjekton de U-verbo en ĉeffrazo, se ĝi estas la plej kutima en tiaj frazoj, nome vi. Oni povas reteni la subjekton por emfazo, sed en tiaj frazoj ĝi normale forestas:

  • Venu al mi hodiaŭ vespere.FE.18Vi venu al mi hodiaŭ vespere.

  • Prenu mem akvon, se vi volas trinki.FE.19Vi prenu mem akvon...

  • Helpu!Vi helpu! Vi = “ĉiu ajn, kiu aŭdas tiun ĉi krion”.

  • Restu ĉiam tia(j).Vi restu ĉiam tia(j).

  • Mi jam havas mian ĉapelon; nun serĉu vi vian.FE.18 Ĉi tie la subjekto vi restas por emfazo, sed oni povus ĝin forlasi.

En subfrazo oni ne povas forlasi la subjekton eĉ ĉe U-verbo, ĉar en subfrazoj kun U-verbo la subjekto estas tre ofte alia ol vi:

  • Mi diris, ke vi venu al mi hodiaŭ vespere. Ne: *Mi diris, ke venu al mi...*

  • Mi volas, ke vi helpu min. Ne: *Mi volas, ke helpu min.*

  • Jen tasko, kiun vi faru ĝis morgaŭ. Ne: *Jen tasko, kiun faru ĝis morgaŭ.*

Iafoje ankaŭ ĉe U-verbo en ĉeffrazo ne estas eble forlasi la subjekton vi:

  • Tion faru vi, ne li. Tion faru ne li, sed vi. Ĉi tie oni akcente kontrastigas la intencitan subjekton vi kun alia neintencita subjekto, li. Tial ne eblas forlasi la pronomon vi.

  • Kiam mi [...] ekblovos per trumpeto, tiam ankaŭ vi blovu per la trumpetoj ĉirkaŭ la tuta tendaro [...]!Jĝ.7 Ĉi tie la vorteto ankaŭ rilatas ĝuste al la subjekto vi, kaj tial vi devas resti. Se oni forlasus la subjekton vi, la senco de ankaŭ ŝanĝiĝus.

En proverboj kaj simila lingvaĵo, kie oni deziras ekstreme densan esprimadon, forlaso de subjekto okazas ofte: Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis.PE.124

Alispecaj forlasoj de subjekto okazas nur en rapida ĉiutageca parolo, nur en ĉeffrazoj, kaj nur kiam la kunteksto plene klarigas, kiu estas la subjekto:

  • – Kion li faris? – Iris al la urbo!Li iris al la urbo!

  • – Ĉu ŝi estas hejme? [...] – Eliris, sed baldaŭ revenos, – oni respondis de supre.M.78Ŝi eliris, sed baldaŭ revenos...

Legu ankoraŭ ĉi-poste pri aliaj okazoj, en kiuj oni forlasas subjekton.

Forlaso de komunaj frazpartoj «

Kiam pluraj ĉeffrazoj estas kunligitaj, oni povas mencii nur unu fojon tion, kio aperas en ĉiuj ligitaj frazoj en la sama rolo:

  • Mi vekiĝis je la sepa horo. Mi preparis matenmanĝon. Mi manĝis ĝin. Mi ekiris al la laborejo je la oka. Mi vekiĝis je la sepa horo, preparis matenmanĝon, manĝis ĝin, kaj ekiris al la laborejo je la oka. Sufiĉas mencii la komunan subjekton mi nur unu fojon.

  • Li vekis la infanon. Ŝi vestis ĝin. Ili kune manĝigis ĝin. Li vekis, ŝi vestis kaj ili kune manĝigis la infanon. La komuna objekto estas menciita nur unu fojon.

  • Je la tria horo ni rigardis la horloĝon. Je la tria horo mia kolego diris, ke estas tempo por kafopaŭzo. Je la tria horo ni rigardis la horloĝon, kaj mia kolego konstatis, ke estas tempo por kafopaŭzo. La komuna je-komplemento povas esti menciita nur unu fojon.

  • Li faris al li solidan moralinstruon. Li klarigis al li, kian teruran malnoblaĵon li faris. Li klarigis al li, kia malbona homo li estas. Li klarigis al li, kiel forte li meritas punon. Li faris al li solidan moralinstruon, klarigis al li, kian teruran malnoblaĵon li faris, kia malbona homo li estas kaj kiel forte li meritas punon.FA1.22 La komuna subjekto li estas menciita nur unu fojon. La ĉefverbo klarigis estas komuna al ĉiuj frazoj krom la unua.

  • Ĉu vi akceptas sinjorinon Swicka en vian laborejon ne?M.109 Ĉi tie ne estas la sola restaĵo de la kompleta frazo: Ĉu vi ne akceptas ŝin en vian laborejon? Kombinante la du frazojn al unu, oni forstrekis el la dua ĉion, kio estis komuna kun la unua.

Se oni forlasas la ĉefverbon en ĉi tia frazo, tiam oni forlasas ankaŭ la subjekton, se ĝi estas la sama kiel antaŭe:

  • Petro manĝis la rizon, kaj poste li manĝis la viandon. *Petro manĝis la rizon, kaj poste li la viandon.* Petro kaj li estas la sama persono. Oni devas diri ...kaj poste la viandon. Aŭ ...kaj poste manĝis la viandon. Aŭ oni forlasas kaj la ĉefverbon kaj la subjekton, aŭ nur la subjekton.

Sed se la subjekto estas alia ol antaŭe, oni devas ĝin konservi: Petro iris per buso, kaj Karlo per vagonaro....kaj Karlo iris per vagonaro.

Ne eblas forlasi la subjekton el subfrazo, kiu estas enkondukita per subfraza enkondukilo kiel ke, ĉar, se, ĉu, KI-vorto k.t.p.:

  • Ŝi rakontis al mi, ke ŝi estis en Eŭropo. *Ŝi rakontis al mi, ke estis en Eŭropo.* Oni devas konservi la subjekton de la subfrazo.

  • Ŝi rakontis, ke ŝi estis en Eŭropo, kaj ke ŝi poste iris al Afriko. *Ŝi rakontis, ke ŝi estis en Eŭropo, kaj ke poste iris al Afriko.* Se oni forlasas la duan ke, tiam eblas forlasi la komunan subjekton: Ŝi rakontis al mi, ke ŝi estis en Eŭropo, kaj poste iris al Afriko.

  • Hodiaŭ mi vidis denove tiun knabinon, kiun mi renkontis hieraŭ. *Hodiaŭ mi vidis denove tiun knabinon, kiun renkontis hieraŭ.* Oni devas konservi mi en la kiu-frazo.

Ankaŭ ne eblas forlasi la subjekton el demanda ĉeffrazo kun ĉu aŭ demanda KI-vorto:

  • Ĉu vi estis en la urbo, kaj ĉu vi aĉetis ĉion, kion mi petis? *Ĉu vi estis en la urbo, kaj ĉu aĉetis ĉion, kion mi petis?* Forlaso de la komuna subjekto eblas nur se oni forlasas la duan ĉu: Ĉu vi estis en la urbo kaj aĉetis ĉion, kion mi petis?

  • Ĉu vi vojaĝis bone, kaj kiam vi alvenis? *Ĉu vi vojaĝis bone, kaj kiam alvenis?* Oni devas konservi la subjekton vi.

Mallongigo de O-vorta frazparto «

Rektajn priskribojn de O-vorto oni povas ĉiam libere forlasi, kiam ili ne estas bezonataj.

Iafoje oni povas forlasi la ĉefvorton, la O-vorton mem, se ĝi estas komprenebla el la kunteksto. Ordinare devas resti almenaŭ unu antaŭmetita priskribo:

  • Amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas.PE.67...la ĝusta fianĉo...

  • Ĝi havis sufiĉe da floroj kaj kreskaĵoj por konsiderado. Tie staris riĉaj kaj malriĉaj, eĉ kelkaj tro malriĉaj.FA3.19...riĉaj floroj kaj kreskaĵoj kaj malriĉaj floroj kaj kreskaĵoj, eĉ kelkaj tro malriĉaj floroj kaj kreskaĵoj.

  • En la palaco ŝi estis la plej bela el ĉiuj.FA1.98...la plej bela knabino el ĉiuj. Ĉi tie restas kaj antaŭpriskribo (la plej bela), kaj postpriskribo (el ĉiuj).

  • La filo de la najbaro alportis al li ankaŭ kampajn florojn, inter kiuj hazarde troviĝis ankaŭ unu kun sia radiko.FA2.23...ankaŭ unu floro kun sia radiko. Restas la antaŭpriskribo unu, kaj la postpriskribo kun sia radiko.

Legu ankaŭ pri O-vorteca uzo de A-vortoj.

Sola antaŭmetita la ne sufiĉas por forlasi O-vorton. Ne eblas diri: *Estas du domoj. Li loĝas en la el ŝtono.* Necesas diri: Li loĝas en la domo el ŝtono. Aŭ: Li loĝas en tiu el ŝtono / Li loĝas en la ŝtona.

Se post forlaso de O-vorto restas nur postmetita priskribo, kiu konsistas el rolvorteto kaj O-vorto, la rezulto ofte estas tro malklara: *Li ŝatas filmojn el Britujo, dum mi preferas el Barato.* Estas rekomendinde konservi la O-vorton: ...dum mi preferas filmojn el Barato. (Se oni anstataŭe uzas A-vortan priskribon, ne estas problemo: ...dum mi preferas Baratajn.) Se oni povas ellasi ne nur la O-vorton, sed ankaŭ la ĉefverbon de la frazo, tia mallongigo tamen estas pli akceptebla. Do, se ambaŭ ĉefverboj estas ŝatas, tia mallongigo povas funkcii: Li ŝatas filmojn el Britujo, dum mi el Barato.

Se la O-vorto estas difinita (per la aŭ alia difinilo), oni povas anstataŭigi ĝin per tiu(j): La reĝo malfermis malgrandan ĉambron tute apude de tiu, en kiu ŝi estis dormonta.FA1.172...tute apude de la ĉambro, en kiu... Legu pli pri tiu anstataŭ O-vorto.