PMEG

15.1. Tabelvortoj je U

kiu Demandas pri la identeco de unu el pluraj konataj personoj, aĵoj aŭ aferoj.
tiu Montras unu certan el pluraj konataj personoj, aĵoj aŭ aferoj.
iu Montras nekonatan aŭ nedifineblan individuan personon, aĵon aŭ aferon.
ĉiu Montras unuope kaj senescepte la individuojn de grupo da personoj, aĵoj aŭ aferoj.
neniu Neas la individuojn de grupo da personoj, aĵoj aŭ aferoj.

La tabelvortoj je U montras individuecon kaj identecon. Ili estas la plej bazaj el ĉiuj tabelvortoj. La klarigoj de preskaŭ ĉiuj aliaj tabelvortoj estas en PMEG esprimataj per la U-tabelvortoj.

La tabelvortoj je U povas akcepti N-finaĵon, kaj J-finaĵon. Kun J-finaĵo ili montras plurajn individuojn.

La tabelvortoj je U povas roli A-vortece kiel rekta priskribo de O-vorto, ĉu persona O-vorto, ĉu aĵa, ĉu alispeca. Ili povas ankaŭ aperi memstare, kaj tiam oni ĉiam subkomprenas ian postan O-vorton, laŭ la kunteksto aŭ situacio. Se nenio en la kunteksto montras alian subkomprenaĵon, oni normale supozas, ke temas pri la vorto “persono(jn)”.

La tabelvortoj je U estas difiniloj. Tial oni ne povas uzi la kune kun ili.

Kiu «

  • Kiu kuraĝas rajdi sur leono?FE.7 Demanda kiu. Kiukiu persono.

  • Kiuj povas esti tiuj fremduloj?FA2.92 Demanda kiuj. Kiujkiuj personoj.

  • Kiun daton ni havas hodiaŭ?FE.12

  • Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus.FE.26 Kiu en demanda subfrazo.

  • Jen estas la pomo, kiun mi trovis.FE.6 Rilata kiu.

  • Mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi.FE.14

  • Tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino.FE.14

  • Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo.FE.19

  • El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo.FE.25

  • Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo.FE.34

  • Kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto.FE.32Tiu, kiu okupas... Kiu rilatas al subkomprenataj tiu.

Tiu «

  • La alteco de tiu monto ne estas tre granda.FE.35 Tiu montras individuan vidatan monton.

  • Tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon.FE.13

  • En tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna.FE.13

  • Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj.FE.14

  • Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope.FE.14

  • Tiuj estas miaj filinoj. Tiuj montras iujn el pluraj knabinoj.

  • Kiun el la libroj vi volas? – Mi volas tiun. Tiu montras unu el pluraj libroj.

Iafoje kiam ĉeestas rilata kiu-subfrazo, tiu povas esti forlasata.

Tiu(j) anstataŭ li, ŝi, ĝiili «

Kiam li, ŝi, ĝiili povus esti miskomprenata, oni povas uzi tiu(j) kiel alternativon. Tiam li, ŝi, ĝiili priparolas persono(j)n, kiu(j) en antaŭa frazo estis subjekto, dum tiu(j) priparolas alia(j)n persono(j)n en la antaŭa frazo:

  • Jakob alproksimiĝis al sia patro Isaak, kaj tiu lin palpis.Gn.27 TiuIsaak. LinJakob.

  • Li rakontis al sia edzino pri la malnova domo kaj la maljuna viro kaj pri la stana soldato, kiun li sendis al tiu.FA2.149 Tiula maljuna viro.

Laŭ la sama principo oni uzas ties anstataŭ lia, ŝia, ĝiailia. Oni ankaŭ faras similan distingon per la vorteto ĉi.

Tiu(j) anstataŭ ripeto de O-vorto «

En iaj frazoj oni uzas tiu(j) anstataŭ difinita O-vorto. En tiaj frazoj oni jam uzis ian O-vorton, kaj volas ĝin ripeti kun distinga priskribo, kiu ne estas A-vorto, sed O-vorto kun rolvorteto. Anstataŭ ripeti la O-vorton oni uzas tiu(j):

  • Estas neniu pli fidela koro en la mondo ol tiu de Alfred!BV.10...ol la koro de Alfred! Tiu anstataŭas la koro.

  • Ĉu vi preferas la hajkojn de Buson aŭ tiujn de Issa?...aŭ la hajkojn de Issa?

  • Ili loĝas jen en tiu ĉi domo, jen en tiu sur la monteto....jen en la domo sur la monteto.

Se la distinga priskribo estas A-vorto, oni ne uzas tiu(j), sed simple forlasas la O-vorton: Estas neniu pli fidela koro en la mondo ol la lia [koro]. Ĉu vi preferas la verdan teon aŭ la nigran [teon].

Iu «

  • Subite li aŭdis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo.FA1.15 Iu = “iu persono, persono nekonata”.

  • Estis jam ĉirkaŭ vespero, kiam li vekiĝis per tio, ke iu lin skuis.FA1.217

  • Ĝi amis ilin tiel, kiel ĝi neniam antaŭe iun amis.FA2.40

  • Ili ja ne sciis, ke li estas iu alia ol efektiva porkopaŝtisto.FA2.18

  • Ĉiufoje, kiam iu malpli altranga ekparolis al li aŭ kuraĝis demandi lin pri io, li respondadis nenion krom “P!”.FA2.25

Iu estas uzata preskaŭ nur memstare. Povas aperi aliaj rektaj priskriboj, sed la priskribata O-vorto estas normale nur subkomprenata. Se la O-vorto ja aperas, oni plej ofte forlasas iu, ĉar la nedifinitecon montras sufiĉe bone la manko de difinilo. Sed oni ja povas uzi iu kune kun O-vorto, se oni volas aparte emfazi la nedifinitecon:

  • Ĉiu ŝanĝo postulus de la lernantoj iun aldonan laboron, iun tuŝon de la jam akirita alkutimiĝo.L1.245

  • Mi faros miraklojn, kiuj neniam ekzistis sur la tuta tero nek ĉe iuj gentoj.Er.34

Iu iom similas al individueca aŭ duondifina unu. Anstataŭ iuj oni povas ankaŭ uzi kelkaj, se la ideo de kvanto aŭ nombro estas pli grava.

En maloftegaj okazoj iu povas aperi kvazaŭ ordinara O-vorto same kiel io.

Ĉiu «

Ĉiu(j) estas ĉiam multe-nombra laŭsence, sed oni tamen faras distingon inter ĉiu kaj ĉiuj.

  • Oni uzas ĉiu, se oni konsideras la individuojn aparte.

  • Oni uzas ĉiuj, se oni pensas pri la tuta grupo kune.

Iafoje tiu distingo ne estas grava, sed alifoje la diferenco estas granda:

  • Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn.FE.14Por ĉiu aparta tago...

  • Ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li.FE.13Ĉiu aparta homo amas...

  • Al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.FE.14Al ĉiu aparta infano...

  • La hundo [...] havas du okulojn, el kiuj ĉiu estas tiel granda, kiel ronda turo.FA1.6 Ĉiu aparta okulo estas tiel granda.

  • Ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla.FE.41 Aldono de J-finaĵo ne farus multe da diferenco ĉi tie.

  • Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn.FE.14...mi venkis la tutan grupon. Ĉi tie J estas necesa, ĉar oni mencias la nombron kvin. Sed oni povus alternative diri: ...mi venkis ĉiun el la kvin atakantoj. Sed tiam oni ne parolas pri unu batalo kontraŭ tuta grupo, sed pri kvin pli-malpli apartaj bataloj.

  • Post la kurado ĉiuj estis terure lacaj. Oni parolas pri la tuta grupo de kurintoj. Eblas ankaŭ: ...ĉiu estis terure laca.

  • El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.FE.10El la tuta grupo de miaj infanoj...

  • Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni ĉiuj legas.FE.20 Ni estas multe-nombra vorto. Tial ĉiuj nepre devas havi J.

Neniu «

Memstara neniu aperas kutime sen J-finaĵo:

  • La tempon venontan neniu ankoraŭ konas.FE.22 Neniuneniu persono.

  • En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino.FE.26

  • Mi konas neniun en tiu ĉi urbo.FE.28

  • Neniu, krom la reĝo, havas la permeson venadi al ŝi.FA1.8

Ankaŭ kun posta O-vorto oni normale uzas neniu sen J:

  • Neniu libro estas tiel konata en la tuta civilizita mondo, kiel la Biblio.OV.51

  • Ŝi ne vidis eĉ la ĉielon, ĉar ĝi estis kovrita de nuboj kaj neniu stelo en ĝi brilis.M.17

  • Ho ve, nun mi plu havas neniun ĉevalon!FA1.14

Oni povas tamen uzi neniuj, se oni volas iel montri kontraston kun la ideo “pli ol unu”, sed tion oni faras normale nur kiam sekvas O-vorto:

  • Ĉe la fenestro restis plu neniuj floroj.FA1.34 Antaŭe estis tie multaj floroj.

Diferenco inter tabelvortoj je A kaj U «

La tabelvortoj je A montras econ aŭ specon, dum tabelvortoj je U montras identecon. Ĉe kia/kiu kaj tia/tiu la diferenco normale estas klara. Ĉe ia/iu, ĉia/ĉiu kaj nenia/neniu estas iafoje nur malgranda diferenco:

  • Kia homo li estas? Oni volas karakterizon de la homo.

  • Kiu homo li estas? Oni volas ekz. la nomon de la homo por ekscii lian identecon.

  • Tia opinio estas tute erara.LR.119 Ĉiuj opinioj de tiu speco estas eraraj.

  • Tiu opinio estas tute erara. La diskutata opinio estas erara. Aliaj similaj opinioj eble estas ĝustaj.

  • Ni devas enloĝiĝi en ia hotelo.OV.562...en hotelo de iu el la diversaj specoj de hoteloj.

  • Ni devas enloĝiĝi en iu hotelo....en iu el la diversaj individuaj hoteloj, kiuj troviĝas ĉi tie. Normale oni simple forlasas iu en tia frazo.

Ofte la diferenco inter U kaj A respondas al uzo kaj neuzo de la:

  • Ĉu vi vidis la ĉambriston aŭ la kuiriston? – Neniun serviston mi vidis. La demandanto interesiĝas pri du konataj individuoj. La respondanto ne vidis iun el tiuj du individuoj.

  • Ĉu vi vidis ĉambriston aŭ kuiriston? – Nenian serviston mi vidis. La demandanto interesiĝas pri du specoj de servistoj. La respondanto ne vidis serviston, ĉu de ĉambrista speco, ĉu de kuirista speco, ĉu de alia speco.

Oni povus tamen en ambaŭ okazoj uzi nenian en la respondo, ĉar se oni eĉ ne vidis ian specon de servisto, tiam oni ja ankaŭ ne vidis iun individuon. Kaj oni povus ankaŭ uzi neniun en ambaŭ respondoj, ĉar se oni vidis neniun individuon, oni ja ankaŭ vidis nenian. La diferenco inter tabelvortoj je A kaj U ne ĉiam estas grava. Iafoje oni povas elekti laŭplaĉe sen grava diferenco.

Diferenco inter tabelvortoj je U kaj O «

La tabelvortoj je O estas memstaraj frazpartoj. Ili ne povas priskribi O-vorton. Ili respondas al U-tabelvorto + afero (objekto/aĵo...):

  • Kio estas tio?Kiu afero estas tiu afero?

  • Tio estas speco de meblo.Tiu afero estas speco de meblo.

  • Ĉio restis kiel antaŭe.Ĉiu afero restis kiel antaŭe.

  • Kion bonan vi trovis tie?Kiujn bonajn aferojn vi trovis tie?

  • Nenion interesan mi trovis.Neniun interesan aferon mi trovis.

La tabelvortoj je U normale priskribas O-vorton, sed la O-vorto povas esti subkomprenata. Se nenio en la kunteksto montras alie, oni supozas, ke temas pri persono(j):

  • Kiu libro estas via? Kiu estas via?

  • Tiu seĝo ŝajnas bona. Tiu ŝajnas bona.

  • Ĉiu homo devas pensi mem. Ĉiu devas pensi mem.

  • Kiu persono venis? Kiu venis?

  • Ĉu estas iu [persono] en la kuirejo? – Jes, Paŭlo estas tie.

  • Jen kelkaj bonaj libroj. Kiun [libron] vi volas legi? – Mi volas tiun [libron].

  • Ĉu vi havas krajonon? – Neniun [krajonon] mi havas.